kam ĝenerale ĉi tiuj estis rezervitaj por la oficiroj, kaj la solda-
toj devis kontentiĝi dormante ie ajn. Enkalkulante la tutan
apog-sistemon, komunikaĵoj kaj tranĉeoj en la fronta unua li-
nio, la francoj estis okupantaj 10.000 kilometrojn da tranĉeoj
en la plej intensa epoko de la milito, la germanoj 19.000. Por
konservi la sistemon en bona stato, oni transportadis ĉiu-
semajne 7.112 tunojn da pik-drato ekde Germanio. La situacio
de senvenka ekvilibro generis la tranĉeo-sistemon kaj la tran-
ĉeoj persistigis la situacion de ekvilibro.
Tial ke la aliancanoj estis plendeciditaj forpeli la germanojn el
Francio, ili havis nenian intereson konstrui tro «komfortajn»
tranĉeojn. Ili ankaŭ ne estis pretaj cedi terenon por atingi pli fa-
cile defendeblajn liniojn. Ekzemple, en 1917 la germanoj plen-
umis strategian retiriĝon al la t. n. «Hindenburg-linio» zorge
planita por mallongigi la fronton kaj liberigi 10 diviziojn cele
utiligi ilin en aliaj lokoj. Tute male, la aliancanoj defendadis
ĉiun metron da tereno; cedi pecon de Francio estis bato al la
moralo, teniĝo kiu signifis enorman foroferon da homaj vivoj
por defendi en iuj okazoj areojn sen ia ajn strategia valoro.
La homoj kunloĝadis en la tranĉeoj kun la ratoj, la pedikoj kaj
la postrestaĵoj de la mortintaj kamaradoj; la vivantoj estis en-
terigataj en la tranĉeoj kaj la mortintoj kuŝadis en la ekstera
supraĵo. La varmigitajn manĝaĵojn oni transportadis al la fronto
per konteneroj, kvankam kiam oni ne batalis oni kuiradis en la
frontaj linioj mem. La komunikado inter la fronto kaj la arier-
gardo estis efektivigata pere de telefona drato, kiu meze de la
konflikto-daŭro estis enterigata por ĝin protekti el la artilerio.
Ofte la soldatoj sentis ian solidaran martiro-senton kun la mal-
amiko ĉar la fakto ke la batalantoj de ambaŭ armeoj suferadis
similajn penojn, ili sin sentis fratoj apartenantaj al komuna ho-
maro. Pri tio estis notinda ekzemplo en la okcidenta fronto dum
la Kristnasko-nokto de 1914. En kelkaj fronto-sektoroj en
Francio kaj nordo de Belgio, la soldatoj de la tranĉeoj komen-
cis kanti, en siaj respektivaj lingvoj, tradiciajn kristnaskajn
kanzonojn. Ekde ĉiu tranĉeo oni povis aŭdi la kantadon de la
malamikoj. Matene de la Kristnasko-festo germanoj kaj britoj
kaj, malplikvante, ankaŭ francoj kaj belgoj, iom-post-iom el-
iradis el la tranĉeoj kaj renkontiĝis en la nenies-tereno meze de
ambaŭ malamikaj linioj kaj mampremis unuj la aliajn. Dum la
tago, grupoj da soldatoj de la kontraŭfrontitaj armeoj futbal-
ludis, fotis kaj intencis venki la barieron de la lingvo dum orga-
nizis enterigon de la mortintaj kamaradoj. Iu brita soldato de-
klaris ke li neniam forgesos la vidon de du germanaj soldatoj
mamprene salutante iujn hindiajn soldatojn. Iu ebla ekspliko de
tiu stranga okazaĵo estas ke tiujare la papo estis proponinta
kristnaskan milit-paŭzon kaj multaj germanaj soldatoj kiuj par-
toprenis en tiu okazaĵo devenis el Bavario, la plej katolika re-
giono de Germanio. Iomete poste, la soldatoj revenis en siajn
tranĉeojn kaj la mortigado daŭris. Sed en iuj el la zonoj kie
okazis tiu kristnaska interfratiĝo la trupoj devis esti retiritaj kaj
anstataŭitaj de aliaj ĉar ili ne plu estis pretaj batali kiel antaŭe.
La komandantoj donis ordonojn por ke tiutipa kunfratiĝo ne
plu okazu dum la milito.
La teknologio modlis la militon kaj la milito modlis la tekno-
logion. La nekredebla senvenka ekvilibro inspiris la disvolv-on
de novaj armiloj pligrandigante la ating-kapablon de la
kanonoj. Laŭgrade ke pliboniĝis la traf-lerto de la artilerio, oni
povis sinkronigi la artileriajn barierojn kun la avancoj de la in-
fanterio tra la t. n. «nenies-teritorio». La fusiloj estis nepre ne-
cesaj antaŭ la milito, sed en malmultaj modernaj konfliktoj ili
tiel malmulte gravis. Estis tre malfacile vidi la malamikojn kaj,
kiam ili aperis, ili estis jam tro proksimaj por ke oni povu efek-
tive pafi kontraŭ ili. La grenadoj evidentiĝis pli efikaj. La ger-
manoj pioniris ĝian desegnon kaj produktadon, sed estis la bri-
toj tiuj kiuj sukcesis amase fabriki ilin. La mitralo estis la plej
efika defensiva armilo kaj kontribuis al la forto-ekvilibro pro
ĝia kapablo elimini tiom da atankantaj trupoj, sed kvankam pro