naj fortoj transiris la Danubon inter la 7-a kaj 9-a de
oktobro, momento en kiu okazis ankaŭ la falo de
Belgrado. La 25an de novembro la serba armeo estis
ĉirkaŭita en Kosovo. Fine de 1915, atakataj de la
lokaj triboj, de la aviadiloj de la malamikoj kaj de
tifo-epidemio, 140.000 serboj alvenis al la marbordo
kaj estis poste evakuitaj pere de ŝipoj de la Alianc-
anoj al Korfuo-insulo. El la 420.000 homoj de tiu ar-
meo, 94.000 estis mortintaj aŭ vunditaj kaj aliaj
170.000 estis kaptitaj aŭ malaperintaj. Mortis ankaŭ
multaj civiluloj; la serboj estis, inter ĉiuj militantoj,
tiuj kiuj, proporcie, plej suferis dum ĉi tiu Granda
Milito.
Ĉi tiu milito, kiel vidite, komenciĝis per incidento en
Balkanio kiu baldaŭ kontraŭfrontigis la interesojn de
de la eŭropaj potencoj. Poste aldoniĝis aliaj landoj
kiuj emis atingi profiton el ĝi. Sed fariĝis monda
milito pro la fakto ke la batalantaj potencoj estis
ankaŭ koloniaj imperioj kun teritorioj en Azio kaj
Afriko. Germanio havis malmultajn koloniojn kaj
krome ĝi ne povis defendi ilin ĉar ne disponis je po-
tenca mar-armeo. Male, Britio kaj Francio povis fari
rekrutadon en siaj kolonioj ne nur por konkeri la ger-
manjan sed krome por batali en la eŭropaj frontoj.
Aliaj landoj, kiel Japanio,
Aŭstralio kaj Nov-Zelando
intervenis en la milito favo-
re al la Aliancanoj cele par-
topreni en la dispartiĝo de
la germanaj posedaĵoj. Ja-
panio atakis la germanajn
koloniojn en Azio kaj estis
konkerintaj ilin jam antaŭ
la finiĝo de 1914. En Kiao-
chow (Ĉinio) tri mil ger-
manoj batalis kontraŭ kvin-
dek mil malamikoj kaj de-
vis kapitulaci la 5an de no-
vembro. Germanio ankaŭ
ne povis eviti ke iu nov-zelanda forto kaptu Samoon
kaj ke iu aŭstralia bataliono konkeru Nov-Gvineon.
Alia lando implikita en la konflikto, estis Turkujo.
Ekde la revolucio de la «Junaj Turkoj» kiuj renvers-
is la sultanon Abdulon, komenciĝis naciisma regene-
riĝo subgvide de Enver Bey kiu celis revivigi la
otomanan imperion. La grandaj potencoj atentis pri
tiu procezo kaj Germanio decidis apogi ĝin kaj en
1913 sendis mision konstituitan de 70 militistoj por
modernigi la turkan armeon. Ambaŭ landoj subskri-
bis la 2an de aŭgusto de 1914 traktaton de reciproka
helpo se Rusio atakus iun el ili. Intencante dekonvin-
ki la turkojn, la Aliancanoj uzadis minacojn kaj ne-
gocadon dum zorgeme observadis la pligrandiĝon de
la germana militista influo en Istanbulo. La 1-an de
oktobro Turkio fermis la Dardanelojn al la internacia
navigado, blokante la ĉefan permaran kunligon inter
Rusio kaj la Aliancanoj. La germanoj akcelis la tur-
kan decidon. La 28an de oktobro du germanaj ŝipoj,
je la dispono de la turkoj, eniris en la Nigran Maron
kaj bombardis la rusajn urbojn Odeso, Sebastopolo
kaj Feodosio. La 5an de novembro Turkio eniris en
militon kontraŭ Britio, Francio kaj Rusio.
En Eŭropo, la maniero militi alprenis ian kuriozan
karakteraĵon nekonatan en antaŭaj militoj: Al la cete-
raj armiloj, kaj ĝuste pro la kreskanta efiko de ĉi tiuj,
aldoniĝis la pioĉoj kaj la ŝoveliloj. Iu enorma kaj
komplika labirinto de tranĉeoj etendiĝis ekde la
Manika Kanalo ĝis la svisia landlimo. Dume, celante
enkonduki esencan ŝanĝon en la blokita situacio de
la milito, la angloj elpensis planon por damaĝi la
strategion de Germanio rilate al ĉi-ties otomanan
aliancanon. La elektita loko estis la turka duoninsulo
Kalipolo, tre malkonata ĝis tiam en Eŭropo sed kiu
fariĝis tre fama pro la granda katastrofo kiun tiu ba-
talo signifis por la Aliancanoj.
La konkero de la Kalipolo-duoninsulo estis interesa
por la brita Alta Komando ĉar ĝi estas konvena loko
por kontroli la Dardanelo-markolon inter Eŭropo kaj
Azio. Oni planis operacion, subkomande de la gene-
ralo Ian Standish Monteith Hamilton, por kontroli
tiun markolon cele malfermi navigadon al Rusujo kaj
helpi ĉi tiun landon por devigi la germanojn retiri
trupojn el la okcidenta fronto. Krom bloki la Dar-
danelo-markolon, Turkujo okazigis aliajn damaĝojn
al la Aliancanoj. Minacante la britajn interesojn en la
persa golfo kaj en la Suezo-kanalo ĝi devigis la
anglojn teni garnizonoj en
Mezopotamio kaj Egiptujo.
Krome, atakante Rusujon
en Kaŭkazio altiris ĉi tien
trupojn kiujn oni povus de-
ploji en Eŭropo. La impro-
vizita turka kampanjo en
Kaŭkazio, per trupoj mal-
bone provizitaj por la vin-
tro, finiĝis per terura mal-
venko. En la batalo de Sari-
kamish la turkoj suferis 81
procenton da perdoj; ĝene-
rale 10 procento da perdoj
estas konsiderata kiel milita
katastrofo. Tiu fiasko provokis la amasan murdadon
de armenoj, kiujn oni akuzis esti nelojalaj al Turkio.
Inter aprilo de 1915 kaj decembro de 1917 preskaŭ
sepcent mil armenoj estis masakritaj en tio kion oni
konsideras la unuan rasmortigon de la 20-a jarcento.
La Dardanelo-kampanjo de la Aliancanoj estis tiel
fuŝe organizita kiel la turka de Kaŭkazio. La brita
Ministrejo pri Milito adoptis ofensivo-planon elpens-
itan de la Unua Lordo de la Admiralitato, Winston
Churchill. Ĉi tiu ordonis bombardi la fortresojn de la
Dardaneloj, kaj tio atentigis la turkojn pri la britaj in-
tencoj, detruante la surprizan faktoron. Post la bom-
bardado, 18 britaj kaj francaj kiras-ŝipoj eniris en la
Dardanelojn la 18an de marto 1915. Tri el tiuj ŝipoj
estis detruitaj kaj pliaj tri restis serioze damaĝitaj pro
turkaj minoj ne detektitaj. La komandanto de la flo-
to, admiralo Robeck, forlasis la operacion, kaj Chur-
chill estis devigita retiriĝi el la Admiralitato.
Oni improvizis tiam planon por elŝipigi trupojn en la
Kalipolo-duoninsulo, norde de la mar-kolo. Hamil-
ton alvenis al Aleksandrio la 24an de marto, kaj la
operacio estis preta la 25-a de aprilo. Por ĝin realigi
li disponis je kvin divizioj, iomete pli ol 75.000
Fronto de la Kalipolo-batalo