rifuĝintoj. La transportado pere de kamionoj ne estis
sufiĉe disvolvigita en tiu epoko, do la provizado al la
armeo devis esti farata per ĉevaloj. La armeo de Kluck
utiligis 84.000 ĉevalojn, kaj granda parto el la proviz-
aĵoj estis destinita al la ĉevaloj mem. La soldatoj, post
la laciga tuttaga marŝado kaj foje ankaŭ batalado, devis
okupiĝi pri la serĉado de nutraĵoj ĉar la belgaj civiluloj
ne pretis kunlabori tiurilate. La murdo de civiluloj estis
konsentita kaj eĉ stimulita de la superuloj. Konsciantaj
pri la neceso rapidi kaj timante insurekcion en la arier-
gardo, la komandantoj konsentis kaj gvidis la sufok-
igon de la civila rezistado. En Dinant, 612 viroj, virinoj
kaj geinfanoj mortis per fusil-pafado en la urba placo.
La belgaj rezistantoj eksplodigis la fervojajn tunelojn
por limigi la fluon de la provizaĵoj kaj la helpo-trupoj.
En la sufokado de la rezistantoj estis ekzekutitaj alme-
naŭ kvin mil personoj kaj pli ol dekok mil loĝejoj estis
detruitaj. La 25an de aŭgusto unu germana kolono al-
venis al Loveno kaj bruligis per fosforo la stacidomon
kaj la universitatan bibliotekon kun ĝia altvalora kole-
kto de antikvaj libroj.
Moltke estis dubanta ĉu li devus plifortigi la atakon en
la flanko de Loreno. Li disponis la translokigon de kel-
kaj divizioj de rezervo al tiu zono kaj ordonis al la Sesa
Armeo, subgvide de la princo Rupprecht de Bavario,
defendi ĝin ĉiurimede. Tamen Rupprecht, kiu estis ag-
emulo kaj gvidkapabla, decidis ke la ordonoj defendi
ne ekskludas ataki. La 20an de aŭgusto liaj trupoj igis
retroiri la francojn en Loreno. La franca ĉefkomandan-
to, Joseph Joffre, venis al la konkludo ke se la germa-
noj tiel estis fortaj en la nordo kaj en la sudo estis pro
tio ke ili estis malfortaj en aliaj sektoroj. Do, kiam mal-
sukcesis sia avanco en Loreno li pensis ke la centro de
la germana fronto estis pli febla ol ĝi ŝajnis, kaj tien li
sendis siajn Trian kaj Kvaran Armeojn. Kiam la fran-
caj soldatoj avancis la rezulto estis iu masakro; ili estis
devigitaj retroiri ĝis la Mozo-rivero, suferante 300.000
perdojn. La germanoj avancadis nehaltigeblaj.
La 5an de aŭgusto, la brita ĉefministro Asquith decidis
kun siaj kunlaborantoj ke la Brita Ekspedicia Forto de-
vus sin turni al la nord-easto de la franca fronto. La bri-
ta komandanto estis Siro John French kiu estis priskri-
bita kiel fanfaronema kaj venĝema homo. Plejparto el
liaj kolegoj pensis ke li estas nekapabla por tiu poste-
no. La 23an de aŭgusto la britaj fortoj koliziis kun la
trupoj de Von Kluck en Mons: 200.000 germanoj kon-
traŭ 75.000 britoj. La germanoj mistaksadis la britan
armeon kaj disdegnis sinkigi la ŝipojn transportantajn
la britajn trupojn al la kontinento. Ili konsideris ke estis
prefere tutvenki ilin post ilia alveno al la fronto. Mons
estis unu el la unuaj bataloj okazintaj en industria urbo
kaj la unua kun konsiderinda interveno de la aer-forto.
La britaj soldatoj rapide fosis defendajn poziciojn dum
la germanoj, kun senpacienco malaperigi tiun neatend-
itan ĝenon, falis en la eraron de la frontaj atakoj. La
britaj fuzilieroj, trejnitaj por pafi al iu celo ĉiun kvaran
sekundon haltigis la germanojn dum tuta tago.
La 23an de aŭgusto, French sciis ke la franca Kvina
Armeo, subgvide de la generalo Charles Lanzerac, ne
nur ne kapablis bremsi la germanan avancon, sed kro-
me haste retiriĝis sen averti la britojn. Ĉi tiuj ne povis
fari alion ol akompani la francojn en ties longa retroiro
suden antaŭ la nerezistebla germana avanco. Ili trairis
321 kilometrojn dum du semajnoj, vera prodaĵo por in-
fanterio kiu marŝadis sub sufokanta varmo kun lanaj
uniformoj dum dudek horoj ĉiutage. Unu el la britaj
batalionoj retroiris 88 kilometrojn dum 36 horoj. Cen-
toj da homoj el ĉiuj armeoj falis plenlacigitaj, pro la
varmo, tifo, malsato aŭ soifo. La lasta semajno de aŭ-
gusto kaj la unua de septembro estis por ambaŭ armeoj
senĉesa maratono de lacigaj marŝadoj komenciĝantaj
frumatene kaj daŭrantaj ĝis plennokto.
Komence de septembro, longaj kolonoj de infanterio
adresiĝis norden, al la milito, aŭ suden, malproksimiĝ-
ante el ĝi. La kampoj plenis je restaĵoj de militista eki-
paĵo kiun la soldatoj forlasis por iri pli rapide, agoni-
antaj ĉevaloj kaj forlasitaj kamionoj. Esceptante la lo-
kojn kie la armeoj estis koliziintaj kaj kie restis la mor-
tintoj, ankoraŭ ne estis tro da detruaĵoj. En Parizo la
ĵurnaloj esprimadis pesimismon laŭ la germanoj al-
proksimiĝis al la ĉefurbo. Oni konstatis ke la situacio
komencis simili al tiu de la franca-prusia milito de
1870. En la ŝoseoj, la civiluloj konkuradis por spaco
kun la francaj vunditoj kaj la germanaj kaptitoj.
Tamen, ne estis 1870. La germana plejalta stabo estis
apartiĝanta el la Schlieffen-Plano. Ne nur estis okaz-
ante ke Kluck perdadis homojn por sieĝi la fokusojn de
belga rezistado, sed samtempe Moltke estis fortigante
sian maldekstran alon en Loreno. La 25-an de aŭgusto
Moltke sendis du armeajn korpusojn al Orienta Prusio
por alfronti la rusan minacon. Tio estis grava eraro, ĉar
ambaŭ korpoj vojaĝis ĝis la fino de aŭgusto por iri de
la ŭesto al la easto kaj tial oni povis kalkuli kun ili nek
por la Batalo de la Marno nek por la batalo kiun oni es-
tis preparante kontraŭ la rusoj. Tiuj translokigoj kaj la
neceso sieĝi Antverpenon signifis la depreno de
270.000 homojn el la dekstra alo de la okcidenta fron-
to. La “martelo” sur kiu la la Schieffen-plano bazis
sian konfidon malgrandiĝis al triono. Ju malpli da ho-
moj havis la germanaj Unua kaj la Dua Armeoj, des pli
ili apartiĝis unu de la alia dum ilia trairado sur la
franca teritorio. La 27an de aŭgusto, Moltke permesis
mov-liberecon al Kluck, kiu moviĝis sendepende de la
Dua Armeo kiu akompanis lin. Konvinkita ke la britoj
estis sin retirantaj al la Manika Kanalo, Kluck deziris
moviĝi norden por bari al ili la retroiron. Tamen la Bri-
ta Ekspedicia Forto retiriĝadis suden, ne ŭesten, kaj
troviĝis multe pli proksima al Kluck ol ĉi tiu imagis.
La brita Dua Korpuso toviĝis tro laca por daŭrigi la
marŝadon kaj decidis starigi defendajn poziciojn en Le
Cateau la 26an de aŭgusto. Sekve okazis tie la plej gra-
va batalo en kiu intervenis la angloj post Vaterlo. Te-
mis pri operacio de retroiro kontraŭ 140.000 germanoj.
La britoj perdis 8.000 homojn, kio ne estis granda
kvanto kompare al aliaj masakroj de tiu milito, sed
estis troa por armeo konsistanta el 100.000 homoj. La
brita artilerio estis tre efika kaj mortiga por la germa-
noj, kiuj ripetis la eraron de la frontaj atakoj.
Pro lia obsedo persekuti la britojn kaj la francojn, Von
Kluck estis perdinta la kontakton kun la Dua Armeo de
Von Bülow. Supertaksante sian venkon sur la britoj, li
decidis iri ne al la nordo kaj easto de Parizo, laŭ la ori-
gina plano, sed al la sudo kaj ŭesto de la ĉefurbo. Tiele
li tre subriske enmetis sin ene de la malamikaj linioj,
ĉar maldekstre de li, Bülow troviĝis tre malantaŭe. Ju
pli la germanaj armeoj alproksimiĝadis al Parizo, des
pli estis necesa ilia kunordigado. Tamen, ia konfuza
silento falis sur la germana Alta Komando. Ĝia Ĉef-