15
Matene, la 28an de junio-1914, la arkiduko Francisko
Ferdinando, heredonto de la imperiestra krono de Aŭs-
trio-Hungario, kaj lia edzino, estis en oficiala vizito en
Sarajevo, ĉefurbo de Bosnio, balkana regiono submet-
ita al la Imperio. La loĝantaro de tiu regiono, plejmulte
slav-etnia, abomenis la politikan dependecon de la
Aŭstria-Hungaria Imperio kaj emis unuiĝi al la naj-
bara lando Serbio, ankaŭ ĝi slava. Tiu tut-slava emo
povas ŝajni al ni stranga nuntempe, kiam ni konas la
rezulton de la milito de Jugoslavio okazinta antaŭ 20
jarojn, kiam dispartiĝis tiu lando far la premoj de la na-
ciismoj de tiu teritorio.
En tiu mateno de la vizito de la aŭstria arkiduko al Sa-
rajevo, dum la irado de tiu princo el la fervoja stacio al
la urbodomo, oni ĵetis al lia aŭtomobilo bombon far ak-
tivuloj de terorista grupo de slavaj naciistoj. La atenco
ne trafis la arkidukon sed el ĝi rezultis vunditaj kelkaj
personoj de lia sekvantaro. La oficiala ceremonio estis
suspendita kaj la arkiduko adresiĝis per aŭtomobilo,
kune kun lia edzino, al la hospitalo por viziti la vund-
itojn de la atenco. La polico estis arestinte la teroristojn
partoprenintajn la atencon, sed unu el ili, Gavrilo Prin-
cip, sukcesis eskapi el la polica operacio kaj hazarde
troviĝis en strato tra kiu pasis –ankaŭ hazarde- la aŭto-
mobilo de la aŭstria princo kiu devojiĝis pro eraro de la
ŝoforo. La bosnia aktivulo profitis la okazon pafi kon-
traŭ la aŭstria geparo; la arkiduko kaj lia edzino mortis
tie, en la veturilo, post malmultaj sekundoj.
Tiu ĉi alrangul-mortigo estis unu plia kaj tre simila al
multaj regnestro-murdoj okazintaj en la epoko, kaj ko-
mence ŝajnis ke ĝi ne havus pliajn sekvojn ol la ceteraj,
sed post malmultaj semajnoj komenciĝis militaj opera-
cioj de konflikto kiu daŭrus kvar jarojn kaj kies sparko
estis ĉi tiuj pafoj en Sarajevo. Tiu monata procezo de
diplomatia kuirado de la konflikto estis nomita de aliaj
historiistoj «La krizo de julio-1914». Ni trastudu tiun
procezon.
Kvankam la mortigita arkiduko estis speciale amata
nek en strio nek en Hungario, la murdo de la hered-
onto de la habsburga regno vekis en la Aŭstria-Hunga-
ria Imperio egan kontraŭserbian senton kiun oni perce-
ptis jam dum la funebra ceremonio. Tiam ŝajnis klare
por ĉiuj ke la bosniaj teroristoj ricevis apogon de la
serbia ŝtato. Sed la regantaro de Vieno dubis pri la ma-
niero alfronti la situacion: la maljuna imperiestro Fran-
cisko-Jozefo estis kontraŭa al la apliko de milita puno
al Serbio timante la reagon de Rusujo. Tiorilate la ger-
mana ambasadoro, grafo de Hoyos, esprimis al la s-
tria registaro la apogon de la imperiestro Vilhemo la
2a, asertante ke la armeo de de la caro tute ne estis
preta por aliri defende al Serbio. La grafo de Hoyos
kunsidis la 4an de julio kun la kajzero Vilhemo kaj la
germana subsekretario pri Eksterlandaj Aferoj. La im-
periestro montriĝis preta apogi ĉiun ajn agadon iniciat-
ontan de Aŭstrio, sed antaŭe li volus koni la opinion de
la kanceliero Bethmann. Ĉi tiu, sekvinttage, apogis la
sintenon de la kajzero kaj aldonis ke ĉiu ajn agado de
Aŭstrio devus okazi kiel eble plej rapide por prezenti al
la ceteraj potencoj ian plenumitan fakton kaj tiele kon-
troli la konflikton evitante ĝian ekspansion. Sed la aŭs-
tria mobilizado ne povis esti rapida: multaj soldatoj de
Aŭstrio-Hungario troviĝis en forpermeso pro la agro-
kultura rikoltado kaj ne revenus al siaj kazernoj ĝis la
15a de julio.
Ĉiukaze, julio de 1914 laŭŝajne ne estis la plej konvena
okazo por la komenciĝo de milita konflikto inter la plej
potencaj landoj de Eŭropo. Estis epoko de feriado de la
reĝaj kaj ministraraj familioj. La germana imperiestro,
post certigi al la kanceliero kaj al la ministro pri Milito
ke estis neniu perspektivo de militaj operacioj, li for-
vojaĝis por navigi per sia vel-ŝipo en la Norda Maro
dum tri semajnoj. Dume, en Vieno, kalkulante je la
germana helpo, progresis inter la regantaro la ideo
ataki Serbion. En Britio estiĝis atento pri la ebleco de
milito sed ĝenerale la timo tiurilate ankoraŭ ne estis
granda.
La 13an de julio la registaro de Aŭstrio-Hungario rice-
vis informon laŭ kiu la murdistoj de la arkiduko estis
ricevinte neniun apogon el la Serbiaj aŭtoritatoj. Tiu
informo devus senaktivigi la preparadon de agresa res-
pondo, sed la regantoj de Vieno decidis teni ĝin sekreta
ĉar la deziro puni Serbion pezis sur ili pli ol la volo ag-
adi laŭ la realaj faktoj. La ministroj, pensante ke neniu
potenco alkurus defendi Serbion, konvinkis la malju-
nan imperiestron Francisko-Jozefon sendi ultimaton al
la serbia registaro. Pro la avertoj de la rusa ambasadoro
en Vieno, la imperiestro hezitis konsenti pri la sendo
de tiu dokumento, sed fine la aŭstria ambasadoro en
Belgrado prezentis la ultimaton en kiu estis dekkvin
postuloj kaj kies respondo devus esti prezentata dum la
sekvontaj 48 horoj. La Serbia registaro montriĝis preta
akcepti plejparton el la aŭstriaj postuloj, sed estis iuj
neakcepteblaj kaj humiligaj por ili kiel tiu ke estu aŭs-
triaj funkciuloj la juĝantoj de la serbiaj civitanoj impli-
kitaj en la komploto. Sekvinttage, la rusa registaro de-
kretis mobilizadon de 13 armeaj korpusoj kaj ankaŭ en
Aŭstrio-Hungario komenciĝis militista mobilizado. -
ropo ekis gliti tra la deklivo de la milita abismo.
Pro la evoluo de la situacio, la reĝo Petro de Serbio or-
donis mobilizadon, samtempe ke li komunikis al Vieno
16
la akcepton de la ultimato kiam restis nur dek minutoj
por la finiĝo de la fiksita tempo-limo. La serboj akcep-
tis ĉiujn kondiĉojn, tiujn humiligajn, kun la sola es-
cepto de la postulita jura interveno de Aŭstrio, sed ili
montriĝis pretaj negoci pri la afero. Spite al la akordiĝ-
ema teniĝo de Serbio, la aŭstri-hungaria registaro rifu-
zis la proponon je interparolado: la aŭstria ambasodoro
ricevis ordonojn el lia registaro tuj forlasi Belgradon
por ke la serboj ne havu okazon rekonsideri sian deci-
don; kelkajn horojn antaŭe jam oni estis translokiginte
al Aŭstrio la sekretajn arkivojn de la ambasadejo. Pli ol
ultimato, ĉio ŝajnas indiki ke oni serĉis nur pretekston
por deklari militon al Serbio.
La 16an de julio la rusoj kaj la britoj entreprenis pla-
non por malfermi procezon de konversaciado cele eviti
la konflikton, sed la germanoj rifuzis tiun pacoiniciaton
asertante ke ĝi estis nerealigebla.
La respondo de la germanoj estis interpretita kiel mina-
co, tial la brita Ministrejo pri Milito ordonis protekti la
plej feblajn lokojn de la sudo de la lando, antaŭzorg-
ante eblan germanan atakon.
Dume la regantoj de Ber-
lino daŭre efektivigadis
premon sur tiuj de Vieno
cele de ke ĉi tiu tiuj en-
treprenu atakon kontraŭ
Serbio, spite al tio ke la
aŭstria mobilizado ĵus de-
kretita ne estus finplen-
umata ant du semanoj.
Siaflanke, la brita regist-
aro daŭre estis planante
sensukcese ĉiutipajn for-
mojn je mediacio.
Subite, la 28an de julio
ŝanĝiĝis la teniĝo de la
kajzero, kiu sendis al sia
ministro pri Eksterlandaj
Aferoj noton per kiu li
asertis ke la serbia res-
pondo al la ultimato po-
vus kontentiĝi la aŭstrian registaron kaj ne estos necese
provoki militan konflikton. Tamen, ĉi tiu neatendita
akordiĝema sinteno de iu el la ĉefaj instigintoj de la
pormilita procezo alvenis tro malfrue. Tiam, en la stra-
toj de Vieno la loĝantaro esprimadis entuziasmon pri la
perspektivo de la milito. En la tagmezo de tiu 28a de
julio, ĝuste unu monato post la atenco en kiu mortis la
arkiduko en Sarajevo, Aŭstrio-Hungario deklaris mili-
ton al Serbio. La milito estis jam neevitebla, sed en la
tiama stato de la aferoj nenio ŝajnis indiki ke la kon-
flikto evoluus al tiel ampleksa interfrontiĝo kiu fine
fariĝis Mond-Milito. Oni alvenis al tiel katastrofa dis-
volviĝo de la afero pro la fiasko aŭ kompleta manko de
diplomatiaj sekurec-meĥanismoj.
La 29an de julio okazis en ĉiuj eŭropaj Ministrejoj pri
Eksterlandaj Aferoj intensa diplomatia aktivado. Ger-
manio mobilizis sian mararmeon, malgraŭ la porpaca
interakordo kiun la brita monarĥo, Georgo la 5-a, estis
espriminta al la germana imperiestro pere de ĉi ties
frato kiu troviĝis tiam en Anglio. Eĉ tiele, la brita mar-
armeo estis komencinta poziciiĝi en la Norda Maro por
respondi al la germana milit-ŝiparo.
En la sama tago, Rusio dekretis partan mobilizon; en
tute ses milionoj da soldatoj ekiris al la fortikaĵoj de la
aŭstria land-limo, dum komenciĝis bombardado sur
Belgrado. La caro, kiu deziris ne kontraŭfrontiĝi kun
Germanio, sendis urĝan telegramon per kiu li petis al la
kajzero kun kiu li havis grandan amikecon ke ĉi tiu
haltigu la aŭstrian ofensivon. Vilhelmo respondis al li
asertante fari ĉion eblan por starigi interkonsenton de
la du batalantaj landoj. Fine de la vespero de tiu streĉ-
iga tago, konfidante je la vorto de la germana imperi-
estro, la caro intencis nuligi la mobilizadon, sed lia
registaro konvinkis lin ke tio estis neebla, ĉar la rusa
militista maŝino jam estis ekmovigita. Nikolao la 2-a
denove telegrafiis al Vilhemo la 2-a insistante pri la
neceso je ĉi ties mediacio.
La sekvintaj tagoj estis simile deliraj. Spite al la por-
pacaj klopodoj de la kajzero, la registaro de tiu lando
dekretis la 30an de julio partan mobilizon. Kiam la
notico alvenis al Sankt-Peterburgo. la caro, konstern-
ita pro la perspektivo de
tuja milito, ne povis rifu-
zi subskribi tiuvespere
ordonon de ĝenerala mo-
bilizo.
Sekvintmatene, la estro
de la germana stabo, Ge-
neralo Helmuth von Mol-
tke, konsilis al la aŭstria
registaro mobiliziĝi kon-
traŭ la rusa minaco. Kon-
fidante pri la germana
apogo, la aŭstriaj regantoj
ordonis la sendon de tri
milionoj da soldatoj al la
rusia landlimo. Tiuvespe-
re Germanio sendis ulti-
maton al la rusoj postul-
ante ke ili ĉesu en siaj
pormilita preparado, sed
la postulo estis rifuzita.
Francio, kiu havis aliancon kun Rusujo, komencis mo-
bilizi siajn trupojn cele deadmoni Germanion ataki
ĝian orientan najbaron. Sed la popola entuziasmo pre-
terpasis ĉion antaŭplanitan. La franca socialista mov-
ado, kiu poziciiĝis kontraŭ la milito, sin vidis tuj su-
perita de la patriota fervoro de la laboristoj kaj de la
tuta loĝantaro ĝenerale, kiuj emis venĝi la germanan
humiligon al Francio en la antaŭa milito. Dum la solda-
toj defiladis kun militista muziko tra la parizaj stratoj
estis sekvitaj de la infanoj kaj kiŝitaj de la virinoj dum
oni aŭdadis kriojn “Al Berlino!”. Simila popola entu-
ziasmo kaj pro simila naciisma fervoro kaj similaj so-
ciaj cirkonstancoj, estis en la ĉefaj urboj de la ceteraj
potencoj implikitaj en la konflikto.
La 31an de julio daŭris la pormilita preparado en la
eŭropaj ĉefurboj sur la fono de la entuziasmo de la
amasoj kiu fariĝis la plej granda en Germanio la sekv-
intan tagon, kiam oni publigis tie la deklaron de milito
al Rusio. La demarŝoj de la caro Nikolao intencante ke
La establitaj aliancoj inter la eŭropaj imperioj kaj la manko
de diplomatiaj sekurec-meĥanismoj, igis ke iu konflikto pri
interesoj pelis la ĉefajn potencojn en la abismon de la milito.
17
la germana imperiestro revoku tiun decidon rezultis
senutilaj. Pro la ĝenerala mobilizado de la rusoj, al
Germanio rezultis neevitebla fari la samon por havi ian
eblecon venki Francion unue, por kontraŭalfronti poste
Rusujon. Do, la 1-an de aŭgusto Germanio dekretis la
ĝeneralan mobilizon; tiutage mem faris la samon Fran-
cio. Vidante la aspekton kiun estis prenante la afero, la
kanceliero Bethmann prezentis sian demision al la im-
periestro, sed ĉi tiu respondis: «Ne!, vi kuiris ĉi tiun
pladaĉon, nun vi devas manĝi ĝin».
La sekretaj planoj de la ĉefaj potencoj igis ke ĉiu ajn
ne solvita krizo kondukus al ĝenerala milito. Iu fatala
sinsekvo de eventoj kaj misaj decidoj, generis la plej
grandan tragedion kiun la mondo spertis ĝis tiam. Al
Germanio estis nepre necesa ataki Francion antaŭ la
finiĝo de la rusa mobilizado. Tiucele, Germanio pre-
tekstante francan aeran atakon sur Nurenbergo, dekla-
ris militon al Francio la 3an de aŭgusto kaj invadis Bel-
gion la sekvan tagon, kio provokis la anglan milit-de-
klaron al Germanio la 4an de aŭgusto.
Ĉiuj partoprenantoj en la konflikto pensis ke ĉi tiu es-
tos mallongdaŭra. Fine ĝi daŭrus 51 monatojn kaj oka-
zigus, laŭ ies kalkuloj, inter 10 kaj 12 milionojn da
mortintojn. Neniu estis antaŭpensinta tiel detruigan kaj
longdaŭran militon. Ĝi estis iu eraro kiu igus pagi altan
koston al la eŭropaj ŝtatoj. Ĉi tiuj konstatis kun hororo
la kolosajn rimedojn kiujn la modernaj kaj industri-
igitaj socioj povas meti serve de la milito dank’ al la
industria revolucio. Ĉi tie prezentiĝas la demando ne
sufiĉe respondita de la historiistoj: ĉu eblis haltigi la
maŝinaron kiun okazigis la eksplodon de la konflagra-
cio? Ŝajnas evidenta ke en la komenciĝo de la Unua
Mond-Milito ludis gravan rolon la horara prikonsidero;
la germana mobilizado tute baziĝis sur la kunordigo de
la landa fervojlinia reto por la transportado de la trupoj
al la fronto, kaj de la sinkronigo de la horaro de la traj-
noj por eltiri plej eblan profiton de la efiko de tiu trans-
port-rimedo. Por la transportado de nur unu armea kor-
puso estis necesa preskaŭ milo da vagonoj por la infan-
terio, dumil por la artilerio, kaj preskaŭ trimil por la
kavalerio, plus kromaj sesmil por la provizoj. Konside-
rante ke Germanio havis kvardekon da tiaj armeaj kor-
pusoj oni povas imagi la amplekson de la fervojan sis-
temon kiun oni devus organizi por plenumi la mobiliz-
adon. La germanoj estis laborinte trozorgeme dum ja-
roj por organizi tiun meĥanismon kiun, post ties ek-
funkciigo, jam ne eblus haltigi; la plej eta dubo en la
aplikado de la plano igus la operación fali en kolosan
ĥaoson. Ankla francoj, la rusoj kaj la aŭstrianoj de-
pendis de kompleksaj mobiliz-planoj por certigi la
koncentradon de la soldatoj kaj ĉi ties sekva sendo al la
fronto. Ĉi tio klarigas la fakton ke en la cirkonstancoj
de tiu epoko ne eblis haltigi la pormilitan procezon pe-
re de simpla ordono.
Francisko-Jozefo de Habsburgo (1830-1916). Imperiestro de Aŭstrio kaj poste ankaŭ reĝo de Hungario, Bohemio kaj
aliaj teritorioj konstituantaj, ekde 1867, la t. n. Aŭstria-Hungarian Imperion. Li estis nepo de la unua imperiestro de Aŭs-
trio, Francisko la 1-a. Post la kurta kaj kriza reĝado de lia mense malsana onklo Ferdinando kaj la sufoko de la revolucio
de 1848, Francisko-Josefo, reĝadis de tiam dum 68 jarojn. Estante 24-jara, li edziĝis al Elisabeth de Baviera (Sissi).
La unuaj jaroj de lia regado estis signitaj de rigora absolutismo, kun subpremo kaj perforto al la opoziantoj. La plej ega
subpremado okazis en Hungario; post la revolucio de 1848 oni altrudis tie centralisman kaj draste absolutisman konstitu-
cion kun totala submetiĝo al Aŭstrio kaj sen ia ajn rajto. Sed en la jaro 1851, en la tuta Imperio, la absolutista konstitucio
estis abolita, la kontraŭrevolucia reakcio iompostiom malaperadis kaj la reĝa aŭtoritatemo mildiĝis.
La naciismaj aspiroj de la submetitaj etnioj de la Imperio senĉese kreis problemojn kiujn la Imperio ne ĉiam sukcesis
solvi. En Italio okazis ĝia unua fiasko, ĉar la italoj, kun la helpo de Francio venkis la aŭstriajn fortojn en Magento kaj
Solferino en la jaro 1859, kaj la Imperio devis cedi Lombardion al la reĝo de Sardio. Estis ankaŭ disputo, kiu derivis al
milito, kun Prusio pro la duk-landoj de Schleŝig-Holstein kaj la polemiko por la hegemonio de la germana Konfederacio.
En tiu milito Aŭstrio estis venkita en Sadovo kaj pro la Traktato de Prago, en 1866, ĝi estis ekskludita el la germanaj
aferoj. En la sama jaro Aŭstrio perdis ankaŭ la Veneci-landon, kaj sekve ĝian povon en Italio. En la jaro 1867, dank’ al
la progresistaj kaj liberalaj ideoj de Sissi kaj ĉi ties apogo al la hungara afero, oni subskribis la Aŭstria-Hungarian
Interakordon, per kiu oni agnoskis Hungarion kiel aŭtonoman enton, kun propra registaro sed sub la aŭstria monarkio,
kiu de tiam nomiĝis Aŭstria-Hungaria Imperio.
La sekvintaj jaroj estis malfeliĉaj por la imperiestro: en 1867 estis mortpafita en Meksiko lia frato Maksimiliano; en
1889 sin mortigis Rodolfo, la sola vira filo de Francisko-Jozefo, du jarojn poste mortis alia frato lia, kaj 1898 lia edzino
Sissi estis murdita en Ĝenevo far iu anarkiisto. En 1908 estis aneksitaj al la Imperio Bosnio kaj Hercegovino, kio generis
la apero de naciismaj movadoj en tiuj balkanaj regionoj. Estis ĝuste en Bosnio kie, en 1914, estis murdita per atenco,
fare de iu slava naciisto, la arkiduko Francisko-Ferdinando, kuzo kaj heredonto de la imperiestro, kio estis la faktoro kiu
provokis la Unuan Mond-Militon. Francisko-Jozefo mortis en 1916, dum la Granda Milito. Lia heredinto, nepo de lia
frato Karolo, regis la Imperion dum nur du kromaj jaroj, ĝis 1918, kiam la malvenko en la milito okzigis la dismembr-
iĝon de la Imperio, la finon de la monarkio kaj la deklaron de la Aŭstria Respubliko.
Spite al ĝia reletiva grando, la Imperio estis febla, pli malforta ol la ceteraj eŭropaj potencoj, kun kiuj ĝi ne kapablis
konkuri. Ne eblis al ĝi sin oponi al la germanaj celoj kvankam iuj el ili kontraŭis ĝiajn interesojn. La etnioj konstituantaj
la Imperion estis kaŭzo de problemoj: ili estis konstanta minaco kontraŭ la unueco de la lando kaj perturbadis la rilatojn
kun la najbaraj landoj. La slavoj konstituis 46 procenton el la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉekoj rumanoj kaj italoj postuladis
naciajn rajtojn. La registaro ne povis garantii ke la imperia armeo, en kiu oni devis doni ordonojn en 15 malsamajn
lingvojn, sin tenu lojala dum longdaŭra konflikto. Meze de la internaciaj streĉiĝoj, la strategia pozicio de la Imperio estis
tikla. En la jaro 1916, kun nesufiĉaj fortoj, la Imperio havis batalantajn malamikojn en ĉiuj zonoj: Serbio kaj Romanio
en la sud-easto, Italio en la sud-ŭesto kaj Rusio en la nord-easto. Ĝia sola forto estis la alianco kun Germanio.