Imperion en la Palaco de Versajlo, kio signifis egan
ofendon por la francoj. La Tria Respubliko perdis en
tiu milito la teritoriojn de Alsaco kaj Loreno kiuj far-
iĝis parto de la nova Germana Imperio. La francaj
generacioj de la fino de la 19-a jarcento nutris la
ideon venĝi la ofendon rekuperante tiujn teritoriojn.
La Aŭstria-Hungaria Imperio kaj la Rusa Imperio, la
du tradiciaj malamikoj de la Turka Imperio, estis im-
pulsintaj kontraŭ-turkan politikon. Vieno volis daŭr-
igi sian ekspansion tra la valo de la Danubo ĝis la
Nigra maro, submetante la slavajn popolojn. Sed la
Rusa Imperio, ligita per rasaj, kulturaj kaj religiaj
kialoj al la balkanaj slavoj, sin sentis natura alianc-
ano kaj defendanto de tiuj popoloj kaj krome emis
elireblon al la Mediteraneo.
Tiu politika streĉiĝo generis, depost la jaro 1882 la
formiĝo de du aliancoj:
- La Triobla Entento: Francio, Britio kaj Rusujo.
- La Triobla Alianco: Germanio, Aŭstri-Hungario
kaj Italio.
Do, komence de la 20-a jarcento estis en Eŭropo
delikata forto-ekvilibro, kiun domaĝis iuj eventoj:
- Brita aliĝo al la franc-rusa alianco, instigita de la
timo pro la minaco de la Germana Imperio al la brita
mara supereco.
- Germanaj kaj aŭstria-hungariaj kontestoj al la
angla-franca-rusa Triobla Entento.
- Germana timo pro la rapida refortiĝo de Rusio post
ĝia malvenko en 1905 antaŭ Japanio kaj la tiujara
revolucio.
- La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la
balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice implikis Berlinon, Vie-
non aŭ Peterburgon per diplomatia subteno.
La balkanaj landoj liberigitaj el la Turka Imperio
iĝis celo de la ambicioj de la grandaj potencoj de
Eŭropo. Al la iama granda Turka Imperio restis nur
la urbo Istambulo en Eŭropo post la perdo de Grek-
ujo, Serbio, Bulgario, Romanio, Albanio… La novaj
balkanaj landoj ekspansiis tra la la teritorioj de la
najbaroj, kio okazigis plurajn konfliktojn, nomatajn
la Balkanaj Militoj, inter 1910 kaj 1913. La regiona
prisekureca interesiĝo de Aŭstrio kreskis pro la pres-
kaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio re-
zulte de la balkanaj militoj de 1912-1913.
Tiuj jardekoj antaŭ la Granda Milito estis konata kiel
la “Armita Paco” ĉar tiam la ĉefaj eŭropaj landoj es-
tis destinantaj grandajn monsumojn por la akumul-
ado de armiloj kvankam ne estis fakta milito, sed oni
sciis ke baldaŭ estiĝos konflikto. Estas klare ke, en
kio rilatas al meĥanismoj por eviti militajn konflik-
tojn, la tiama situacio de Eŭropo kaj la mondo ĝene-
rale povas esti difinita kiel «internacia anarkiismo».
Estis epoko de necerteco ĉar tiam ne ekzistis en Eŭ-
ropo ia diplomatia kaj politika kadro de interakordo,
sed nur ia konfuza reto de nefirmaj kaj neperfektaj
militistaj aliancoj, kiuj povis nur subteni dum iom da
tempo ian malstabilan ekvilibron bazitan ne sur vera
internacia komunumeco, sed sur ia tipo je socio kiu
estis formiĝanta ekde la granda Franca Revolucio,
en kiu superregis la sekretismo de la politikaj kaj
militistaj decidoj de la ŝtatoj.
Sed, krom la ĝis nun priskribitaj kontraŭfrontitaj in-
teresoj de la landoj, estis, inter la kialoj aŭ radikoj de
la milito aliaj sociaj kaj soci-politikaj elementoj kiuj
povas esti konsiderataj kiel faktoroj favoraj al la eks-
plodo de la konflikto. Ĉar la ekonomia prospero de
Germanio ne estis akompanita de politika nek socia
progreso, tio generis fortan internan streĉiĝon. Oni
atribuis al la prusia aristokrataro kaj al la imperiestro
(kajzero) la volon provoki la militon por malhelpi la
socialan evoluon starigante en la eŭropa kontinento
la germanan hegemonion. Tamen ne nur en Germa-
nio sed ĝenerale en ĉiuj landoj estis psikologiaj kia-
loj por la milito. La ekonomia progreso kontrastis
kun politiko centrita en nacionalismaj celoj. Estis
ega kontraŭdiro inter la ekonomia internaciismo kaj
la politika naciismo. La naciisma sento tre disvast-
iĝis inter la eŭropa burĝaro laŭlonge de la 19-a jar-
cento kaj evoluis al ksenofoba ŝovinismo. Ĉiu lando
trovis en sia historio kialojn je rankoro al la najbaraj
landoj.
La agresemo kontraŭ la fremduloj estis komuna sen-
to de ĉiu-klasaj civitanoj. En la ĉefaj eŭropaj urboj la
soldatoj emis partopreni en la milita batalado. La
amasoj kantadis patriotajn himnojn kaj la rezervanoj
amase alkuradis al siaj kvartiroj, la virinoj ĵetadis
florojn al la soldatoj defilantaj destine al la milit-
frontoj. La junularo entuziasme ricevis tiun «liber-
igan militon». La junuloj timis ke la milito finiĝus
antaŭ ol ili povos partopreni en ĝi ĉar ĉiuj pensis ke
ĝi estos mallonga. Neniu povis imagi kiom tragike
estus finiĝonta tiu naiva ĝojo. Temis pri la deziro de
emocioj, aventuroj… kiel reago kontraŭ ia monotona
kaj materiisma civilizacio. La junulara entuziasmo
pri tiu milito povas esti eksplikata per la fakto ke,
krom batali favore al la realaj interesoj de la nacio,
por la junuloj de la malaltaj klasoj, vivantaj en la so-
ciaj getoj, la milito estis ankaŭ iu solvo kiu anstataŭ-
us la revoluciajn celojn kaj permesus al ili instaliĝi
en pli konvenajn sociajn ŝtupojn. Estas klare ke per
tiu erara pripenso, la superregantaj klasoj sukcesus
malmobilizi ĉiun eblan revolucian procezon. Oni
prikonsideru ke en la jaroj antaŭ la milito la situacio
pli kaj pli fariĝis neeltenebla en multaj el la grandaj
potencoj. Rusujo estis minacita de socia revolucio
jam ekde la jaro 1905, la Aŭstro-hungara imperio es-
tis disŝirata per bataloj inter la naciecoj kiujn la reg-
istaro ne kapablis kontroli. La parlamentaj registaroj,
kiel tiuj de Britio kaj Francio, devis alfronti la plen-
dojn de la laboristoj kaj la mezklasanoj kiuj postul-
adis pliajn politikajn rajtojn kaj pli bonajn viv-
kondiĉojn.
Fine, la milito estis rezulto ankaŭ de iu longa evoluo.
Ĝia origino estis ligita al la Franca Revolucio kiam
estis kreitaj la «armita nacio», la universala militista
servo kaj la naciaj militoj.