11
Ĝuste antaŭ unu jarcento, en la jaro 1914, komenciĝis milito kiu estis daŭronta ĝis 1918. Grava karakterizaĵo
de tiu konfliko estis la multenombro da homoj batalintaj kaj landoj implikitaj en ĝi. Jam dekomence militis
grandparto el la eŭropaj landoj, la ĉefaj potencoj de la kontinento, poste intervenis kromaj eŭropaj landoj kaj
eĉ ekster-eŭropaj potencoj: Usono, Japanio… Do, tiu milito estis la unua kiu ricevis la titolon: “Monda”.
Alia karakterizaĵo de ĉi tiu milito estis la fakto ke en ĝi interfrontiĝis, unuafoje en la historio, industriaj poten-
coj kiuj havis koloniajn interesojn ligitajn al la disvolviĝo de la industrio. Kompreneble, estis aliaj kontraŭ-
diroj inter la batalantoj: vekiĝo de la naciismoj en la Balkana regiono, franca reklamaciado de la teritorioj
Alzaco-Loreno okupitaj de Germanio ekde antaŭa milito…, sed la ĉefa kaŭzo estis la emo de la imperiismaj
potencoj kontroli la riĉfontojn postulatajn de la industria progresado.
Oni povas aldoni trian karakterizaĵon, kiu ĝis nun eble ne estis sufiĉe priatentita de la historiistoj. Temas pri la
fakto ke, almenaŭ en la unua fazo de la milito, estis granda popola entuziasmo favore al la milita interveno.
Amasoj da civitanoj alkuradis volonte rekrutiĝi por esti sendataj al milit-frontoj. Tiutipa popola militema fer-
voro ne estis vidita en la eŭropa kontinento ekde la unuaj kruc-militoj. Tiu socia fenomeno meritas ian anali-
zon. Percepteblas ke la tiamaj eŭropanoj tre malsimilis el la eŭropaj homoj de la antaŭaj jarcentoj. Dum la jar-
cento pasinta ekde la Granda Franca Revolucio okazadis en Eŭropo, kaj ankaŭ en Ameriko, kun sen libe-
ralismaj revolucioj, interesa socia evoluo: la homoj ĉesis esti nuraj regatoj por fariĝi civitanoj kaj ili konsciis
pri sia ĵus akirita civitaneco. Tiu realaĵo respeguliĝis en la popola teniĝo rilate al la militoj. Dum la antaŭrevo-
luciaj jarcentoj la popoloj suferadis la militojn deklaritajn de la tiamaj povoj: feŭdismo, reĝa absolutismo…
Sed komence de la 20-a jarcento, la popoloj, akirinte civitanan protagonismon, generis siajn proprajn alvo-
iĝojn. Movadoj kiel la anakiismo kaj la marksismo estis esprimo de tiu popola rolado. Kaj estis alitipaj popo-
laj mobiliziĝoj: la naciismoj furorintaj dum la tuta 19-a jarcento estis alia signo de tiu fenomeno. Nu, specifa
varianto de tiu naciismo estis, ĝuste, tiu identiĝo de la amasoj de la alte industriigitaj landoj kun la ekonomiaj
interesoj de siaj respektivaj landoj. Sed la suferitaj malvenkoj, la alta kosto je sango de la akiritaj venkoj, la
senĉesa postulado de plua rekrutado, la grandnombro da mortintoj kaj ceteraj ruinigaj rezultoj de la milito:
urb-detruado, malsato kaj ĉiutipaj malfacilaĵoj, elrevigis la popolajn amasoj kaj malvarmigis ĝian militan
entuziasmon. En Rusujo tiuj ruinigaj militaj sekvoj estis speciale gravaj kaj provokis revolucion en kiu dronis
la carisma reĝimo.
Tial ke interbataladis industrie potencaj landoj, ĉi tiu konflikto distingiĝis ankaŭ pro la abundo da novaj
armiloj: submarŝipoj, aviadiloj, tankoj, mitraloj, grenadoj… Multaj el ili disvolviĝis kaj perfektiĝis dum la
milito mem: venenaj gasoj, flam-ĵetiloj…
Por ni, unu jarcenton post la konflikto, la afero havas pli ol nuran historian intereson ĉar la sekvoj de tiu mili-
to tre influis sur la lasta jarcento (ĝi estis la semo kaj radiko de la Dua Mond-Milito), kaj sur la nuntempo:
la nova potenco kiu elŝprucis tiam, Usono, estas la ĉefa nuntempa superpotenco en la mondo ĉar ĝi rezultis
plifortigita ankaŭ de la rezulto de la Dua Mond-Milito kaj de la Malvarma Milito.
La studo de la historio de la jarcento post la Unua Granda Milito estas interesa ankau pro la nunaj cirkonstan-
coj, kiam multaj signoj ŝajnas anonci Trian Mondan Militon. Ĉu nia generacio scios eltiri el la lastjarcenta
historio instruon por eviti tiaspecan katastrofon? Tiu-ĉi raporto celas esti kontribuo –eĉ se tre modesta– al la
kompreno de la kaŭzoj (kaj la rezultoj) de tiaj militoj por eviti ties generiĝon kaj eksplodon.
, povas utili ekzameni kiel estus la modelo de Eklezio kiun la Koncilio volis kaj kiamaniere la institucio kaj.