9
Komence de oktobro la urbo Salou situanta proksime de Tarragono en Hispanio gastigis la kvaran fojon
Internacian E-Semajnon. Jam de kelkaj jaroj la nombro de ĝiaj partoprenantoj superas 140. Ĉi-foje ili
venis el dekdu landoj. Alloga loko ĉe la maro altiras geesperantistojn por komuna unusemajna restado en
bona etoso. Multaj jam konas unu la alian, sed ĉiam aperas novuloj, kiuj bone integriĝas al la grupo de
fideluloj. La plej aĝaj estis la geedza paro el Katalunio: Trini García 97-jaraĝa kaj Joseph Colom baldaŭ
100-jaraĝa! Al ili estis ĉi-jare aljuĝita la premio “Ada Sikorska Fighiera” pro ilia meritplena laboro por
Esperanto.
En la solena inaŭguro ĉeestis kaj bonvenigis nin la urbestro de Salou S-ro Pere Granados Carillo. Li
prezentis al ni la urbon el la vidpunkto de turismo, substrekis gravecon de Esperanto kaj deziris al ni
sukcesplenan restadon kaj fruktodonan laboron. Poste okazis komuna fotado.
Dum la Semajno okazis E-kursoj. Progresantojn gvidis la sperta instruantino Rodica Todor el Rumanio.
Ĉi-foje ŝi proponis tre interesan temon: “Esperanto - Ponto inter kulturoj en multlingva, pluretna socio”.
Ŝi klarigis FLAM-analizon, laŭ kiu ni poste en grupoj diskutis kaj faris konkludojn. FLAM temas pri:
Fortoj-Lamaĵoj-Avantaĝoj-Minacoj. Pluraj partoprenantoj en tiuj diskutoj rakontis pri siaj spertoj rilate la
instruadon, redaktadon de lokaj bultenoj organizadon de diversaj aranĝoj kaj staĝoj. Ili dividis siajn
sciojn kaj spertojn kun aliaj.
Pri komencantoj okupiĝis Thierry Saladin. Li ankaŭ prezentis prelegon kaj klarigis pri la internacia
peticio titolita “Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio Tuj!” iniciata de 16-jaraĝa junulo en februaro
2013. La deziro estas akcepti Esperanton TUJ! Tiucele estis fabrikitaj T-ĉemizoj, kiujn Thierry vendadis
dum la aranĝo.
Gian Carlo Fighiera regalis nin per la verko de Alexander Puŝkin “La Neĝoŝtormo” kaj “La Damo de
Piko”. Fine ni ĝuis la novelon “Palto” de Nikolaj Gogol.
Floreal Gabalda projekciis filmon el Nepalo pri la “Speciala Renkontiĝo”, okazinta tie ĉi-jare komence de
marto. Ni partoprenis en ĝi. Multaj aprezis la filmon kaj demandoj pri niaj spertoj ne mankis.
Marcel Delforge parolis pri siaj vivspertoj kaj rakontis pri kelkaj el siaj multnombraj vojaĝoj en
Esperantio ilustrante ilin per kelkaj bildoj.
Rafaela Urueña prezentis sian libron ”Eŭropo paŝon post paŝo” el jura vidpunkto. Intereso pri kelkaj
ekzempleroj kiujn ŝi kunportis estis granda kaj la stoko rapide elĉerpiĝis.
János Petik prezentis la temon ”La disvastigo de Esperanto”, sed antaŭe li parolis pri kelkaj gramatikaĵoj.
Vesperaj programeroj inkluzivis du interkonatiĝojn. María Ferigle Danti prezentis per DVD operon “IL
TROVATORE”. Ŝia edzo Luis Serrano Pérez animis du vesperajn debatojn: “Kiun influon havas nia
movado en la socio?” kaj “Ĉu la Semajno bone funkciis?”. Oni povas diri, ke “jes malgraŭ kelkaj
malglataĵoj. Luis ĉefe okupiĝis pri libroservo. Je dispono de la partoprenantoj estis ankaŭ fotoalbumoj. La
ĉeestantoj povis trarigardi ilin kaj ekmemori antaŭajn E-Semajnojn kaj aliajn E-eventojn. Unu el la plej
atendataj kaj ŝatataj eventoj estas la folklora vespero kun la ensemblo Montjuic, kiu ĉiam regalas nin per
belaj havanaj kantoj instigaj al dancado. Tiuokaze ne mankas Cremat - bongusta trinkaĵo el bruligita
rumo kun aldonaj spicaĵoj.
Okazis unu tuttaga kaj du duontagaj ekskuroj. Pri la gvidado zorgis Rosa López kaj Antonio Martinez. Ni
vizitis groton de Maravelles. Kuriozaĵo en tiu groto estas, ke el la plafono pendas kelkaj kalkaj formaĵoj
kreskantaj ĉiudirekten. Partoprenantoj de la alia duontaga ekskurso vizitis la urbon Tarragono. Kelkaj
profitis belan veteron por refreŝiĝo en la hotela naĝejo aŭ en la maro, aliaj promenis tra la urbo Salou, iuj
vizitis la amuzparkon “Bona Aventuro”. Grupeto de piedirantoj promenis ĝis novkonstruita lumturo
situanta ne tro malproksime de la Cap Best Hotel, en kiu ni loĝis. Survoje al ĝi Antoni Comellas atentigis
nin pri kelkaj botanikaj plantoj kaj kompetente informis pri ili. La tuttaga ekskurso gvidis nin al la urbo
Amposta, kie ni enŝipiĝis kaj navigis sur la rivero Ebro ĝis la maro.
Koran dankon al la katalunaj samideanoj pro ilia fervora laboro kaj okazigo de tiu-ĉi plaĉa aŭtuna evento
al kiu ni jam sopiras venontjare.
Liba Gabalda
La 22-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
SALOU 4-11.10.2014
10