7
La ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en la Argentina ĉefurbo de la 26a de julio al la 2a de -
gusto vintre en la suda hemisfero ne troviĝas, precize, inter la plej brilaj de la E-movado. Pro la malproksimeco
de la kongresa loko el la grandaj esperantistaj centroj de la mondo, la ekonomia krizo kaj eble kromaj aliaj cirkons-
tancoj, la partoprenintoj en la Bonaera E-kongreso estis la plej malgranda el la Univesalaj Kongresoj de Esperanto
ekde 1920. Sed spite al ĉiuj malfacilaĵoj, nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝas, persistas en sia strebado
favore al niaj idealoj, la internacia lingvo kaj ĉio ligita al ĝi sub la koncepto de «interna ideo». Tion montras, kro-
manfoje, la kongresa rezolucio, kiun ni prezentas ĉi-paĝe. Por plia informo pri la kongreso en Bonareo oni povas
konsulti jenan ret-paĝojn:
http://www.espero.com.cn/2014-07/31/content_33109354.htm
http://eo.wikipedia.org/wiki/UK_2014
http://sezonoj.ru/2014/08/bonaero-3/
https://www.facebook.com/uk2014
http://www.liberafolio.org/uk-2014
http://esperantaretradio.blogspot.com.es/2014/08/universala-kongreso-de-esperanto-en.html
http://esperanto.cri.cn/621/2014/07/28/1s164707.htm
Ankaŭ oni povas vidi, en Interreto, videojn pri la kongreso aŭ en ia rilato kun ĝi, en la jenaj ret-adresoj:
https://www.facebook.com/video.php?v=10204428406257756&set=vb.1459241357&type=2&theater
https://www.facebook.com/video.php?v=10204413392442420&set=vb.1459241357&type=2&theater
https://www.youtube.com/watch?v=lGIUMQHFkHI
https://www.youtube.com/watch?v=_hf8fZVt7Uk
https://www.youtube.com/watch?v=ewoC5Utggp0
https://www.youtube.com/watch?v=m-EKPiDm53A
https://www.youtube.com/watch?v=KlsqdOnYfLg
https://www.youtube.com/watch?v=itkUETdPo-8
https://www.youtube.com/watch?v=z9ke2nfu3Zw
https://www.youtube.com/watch?v=wCYwrqZNYuk
https://www.youtube.com/watch?v=vP6tmsL5aj0
https://www.youtube.com/watch?v=fZRwYmany6o
http://vimeo.com/102486252
https://www.youtube.com/watch?v=aodzJtE-GGg
https://www.youtube.com/watch?v=bdnXlM9R4kE
https://www.youtube.com/watch?v=0PzDhtsbS_w
Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondpartoj
al Bonaero, Argentino,
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”;
Konstatinte,
Ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nun-
tempaj tutmondigaj tendencoj,
Ke la celado al sanaj, daŭripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj
kun respelto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la
Esperanto-movadon,
Kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj
esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;
Alvokas
Ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia
multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado,
homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj aliaj;
Deklaras,
ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo,
en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas
diversecon, pacon kaj justecon.
8
FOTOJ DE LA UNIVERSALA E-KONGRESO EN BONAERO