4
De la 1-a ĝis la 4-a de majo ĉi-jare okazis la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en la andaluza urbo
Arundo (Ronda en la hispana lingvo). Tiu esperantista evento estis samtempe la 18-a Kongreso de la E-
organizaĵo de tiu andaluza regiono. La kongresa urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo estas tre bela kaj interesa terzono
de geologia, historia, kultura… vidpunktoj, tre inda fono por la menciindaj kongresoj de Esperanto. Sed ĉi
tie ni ne priskribos tiun scenejon de la esperantista kongresado de 2014 kaj ankaŭ ne priraportos la
disvolviĝon de la kongresaj sesioj. Pri ambaŭ aferoj estas sufiĉe da informo en interreto kaj estis en aliaj E-
informiloj publikigo pli trafa kaj detala ol tiu kiun ni povus fari. Konkrete, en la 406-a numero de Boletín
de HEF estas ampleksa prikongresa raporto verkita de Ángel Arquillos. Krome, oni povas trovi informon
pri tiuj hispanaj E-kongresoj en du interretaj paĝoj, estas en Vikipedio, adresoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/73-a_Hispana_Kongreso_de_Esperanto
https://www.dropbox.com/sh/8ud5e8si6nw8khd/AABeoHKEt2s3mtWLgfdxZWqZa
La alia, elŝutebla en PDF-dosiero, estas en la ret-paĝo koncerna al la 138-a numero de la revuo Eŭropa
Bulteno de monato majo, en la ret-adreso:
http://www.europo.eu/documentloader.php?id=421&filename=eb-138-2014-05.pdf
Sed se ni ne alportas plian raportan informon pri tiuj esperantistaj eventoj de nia lando, ni, ja, volas
reliefigi la gravecon kiun, de antaŭ pluraj jaroj, pli kaj pli akiras en Interreto la informado pri tiuj E-
kongresoj en Hispanio pere de filmetoj kaj videoj. Pri la aktoj de la E-Kongreso en Arundo estas en la reto
multenombraj el tiuj filmetoj. Jen iuj, kiujn ni trovis:
73a Hispana Kongreso de Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=jV_p_3r1E68
Al vi, Don Juan, kiu, laudire, mortis - Miguel Fernández: https://www.youtube.com/watch?v=TfbrfRtRN9w
Anna - William Auld Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=-VKidBZ3c78
Ĉe Montpellier - Rosa López kaj Manuel Pancorbo Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=uGh9wJX13DA
El nia nio inta - Miguel Fernández - Kanto en Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=8MlRH7jAxEM
Esperantigitaj voĉoj de andaluzaj poetoj - Miguel Ferndez: https://www.youtube.com/watch?v=YDjulVtk3BI&feature=youtu.be
Esperanto, lingvo por Eŭropo, projekto Tuj - Therry Saladin: https://www.youtube.com/watch?v=AYqp1ww6er0
Eŭropa Unio, paŝo post paŝo - Rafaela Urueña: https://www.youtube.com/watch?v=1ax86yKpTo8
Feo de la Luno - Kvaropo Sinkopo Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=shTfFzn5BOk
Gabriel García Márquez - Eta omaĝo – Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=ScrRA3OVyvA
Komuna tosto - Vivu la teatro Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=OwcKbT-OkN0
Kongresa inaŭguro - Inauguración del Congreso Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=AliL_Y-lrYk
Konsilu min, doktoro Zamenhof - Liven Dek Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=2rjSkPVE0gE
La aŭtuno - Juan Ramón Jiménez Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=SOiiv8v_A3c
La bona lupeto - Agustín Goytisolo - Carmen Cidoncha: https://www.youtube.com/watch?v=BGPVgZA0O-I
La enkonduko - Vivu la teatro 2014 Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=f3Sp8RfykYg
La franca lingvo nordafrike - Eduardo Berdor: https://www.youtube.com/watch?v=RinfdFC3uhE
La plenumo - Kvaropo Sinkopo Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=5FayNJFjzrs
La pluvo - María Villalón Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=fOBkKcbJUAE
La taŭrofelo - Salvador Espriu - Abel Montagut Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=Jrqoe0dj_ng
Mansignado por Esperanto - Victor Solé: https://www.youtube.com/watch?v=Mvc6EoW4iG4
Mediteraneaj eroj kaj pli - Ángel Arquillos Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=oniKITSbj5E
Mi ne plu... - Liven Dek Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=Gg7IP_cnUIk
Neforgeseblaj vortoj - Vasilij Jakobleviĉ Eroŝenko – Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=CfeojwfZ1zA
Noche flamenca 1 - Flamenka nokto 1 - Congreso de Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=7wqJjFjtDds
Noche flamenca 2 - Flamenka nokto 2 - Congreso de Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=ArdQGMgvRRY
Oficiala instruado de Esperanto - Katalin Kovats: https://www.youtube.com/watch?v=pBSaxD9KUuk
Se havus mi martelon - Pablo Carrascal Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=JOD_gHiAcxI
Se mi ne kapablas diri belan vorton - Ángel Arquillos Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=POawbet95w8
Se vi forestos - Kvaropo Sinkopo Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=cx0MluDgelw
Ses leteroj - Jean Forge Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=vGzVDhw6Eeg
Somnambula romanco - Federico García Lorca Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=GO9ZgDBd_yY
Tempo - Miguel Fernández - Victor Solé Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=4BnlU546YwA
Turat Al Andalus - La Tarara - Congreso de Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=PKR_elb-U9U
Turat Al-Andalus - Qum tara - Congreso de Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=BhKLdjZFLPU
Turat Al-Andalus en el Congreso de Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=boFnOJ1NThc
Virina rideto pli kaptas ol reto - Cezaro Rossetti Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=31GD1UgXR4Q
Viviga pluvet' - María Villalón Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=FvfrhDy-Ins
5
Kongresa inaŭguro
Ĉi tiu video, filmita de Manuel Parra kaj Miguel G. Adúriz,
daŭras iom pli ol 28 minutoj. Ĝi montras la inaŭguran sesion
de la kongreso, ĉiam simila al tiuj de la antaŭaj E-kongresoj,
kaj tamen, ankaŭ ĉiam malsama, kun ties specifaj trajtoj kaj
cirkonstancoj. Notinda karakteraĵo de la lastaj E-kongresoj
kaj ĉefe la nunjara, estis la apliko de elektronikaj iloj proviz-
itaj de la moderna teknologio. La filmoj mem, kiujn ni pri-
komentas, estas unu el tiuj rimedoj; krom montri la disvolv-
iĝon de la kongreso al tiuj ni, kiuj ne povis ĉeesti ĝin, ili
provizas al la estonteco de nia movado historian filman
dokumentaron pri nia E-nuntempo. Sed la inaŭgura sesio vi-
dis alian aplikon de la elektronika filmado. Ĉiam estis salut-
ado al la E-kongresoj, sed ĉi-foje la gekongresanoj povis vi-
di sur la ekrano, en la fono de podio, kelkajn filmetojn mon-
trante la salutadon de fremdaj esperantist(in)oj. Jen ĉi tiu es-
tas filmeto kiu, interalie, traprezentas aliajn filmetojn.
Oficiala instruado de Esperanto - Katalin Kovats
La hungara doktorino Katalin Kovats, krom matematikist-
ino, estas ank lingvistino, kaj inter aliaj lingvoj ŝi instruas
Esperanton. En la E-kongreso en Arundo ŝi prelegis dum pli
ol unu horo pri sistemoj de instruado de la E-lingvo. La fil-
mo prezentas la tutan prelegadon. En nia E-movado oftas la
teoriuloj serĉantaj solvon al la problemaro de la disvasitigo
de Esperanto pretendante esti trovinta tiun solvon. Iliaj
receptoj konkretiĝas en du planoj: atingi egan popolan apo-
gon al Esperanto por ke al la regantaroj interesu la instruado
de tiu lingvo, igi ke la aŭtoritatoj oficialigu tiun instru-
adon por ke la E-lernado estu profita por la amasoj. Doktor-
ino Kovats apartenas al ĉi dua tipo: la konkludo de ŝia prele-
go estis ke… oni devas enkonduki Esperanton en la ofi-
cialan instrusistemon. Sed mankas la saĝuloj kiuj dirus al ni
kion fari kiam mankas la popola intereso pri Esperanto kaj
la oficiala apogo al ĝi, kia estas la kazo de nia lando.
Esperantigitaj voĉoj de andaluzaj poetoj - Miguel
Fernández
Miguel Fernández prezentis sian libron de esperantigitaj po-
emoj Poezio, armilo ŝarĝita per futuro. Verdire, tiu verko
jam estis prezentita en la E-kongresoj okazintaj pasintjare en
Hispanio. La ĉi-prelega mencio al tiu libro centriĝis en la
poemoj tradukitaj el verkoj de aŭtoroj el la andaluzia regio-
no, kio, ja, estis la vera temo de la prelego. Do, estis ankaŭ,
kaj ĉefe, raportado pri E-tradukoj de verkoj de Federico
García Lorca, Gustavo Adolfo Becquer, Rafael Alberti, Luis
de ngora, Juan Ramón Jiménez, Vicente Alexander, Luis
Cernuda… tradukitaj al Esperanto far diversaj personoj kiuj
kunigas sian konon de la internacia lingvo kun sian sentem-
econ pri la poezio, inter ili Fernando de Diego, Antonio
Alonso Núñez, Jorge Camacho, samkiel Miguel Fernández
mem kaj Miguel Gutierrez Adúriz, kiu prezentis la prelegon.
La akto kaj ĉi ties filmo daŭras iomete malpli ol unu horo.
Eŭropa Unio, paŝo post paŝo - Rafaela Urueña
Rafaela Urueña estas doktorino pri Internacia Juro. En la
kongreso ŝi prelegis pri afero rilate al tiu fako, konkrete pri
la Eŭropa Komunumo. Fakte, la prelego estis la prezentado
de ĵus eldonita libro verkita de ŝi, titolita Eŭropo paŝon post
paŝo. La libro, laŭ la priskribo de ties aŭtorino, rakontas la
historion de la superŝtata organizo “Eŭropa Unio” ekde ĝiaj
unua paŝoj, la Traktato pri la Karbo kaj la Ŝtalo far Francio
kaj Germanio, en 1952, al kiu aldoniĝis poste kvar novaj
membro-ŝtatoj. De tiam la afero plikomplikiĝis per postaj
intertraktatoj kaj la aliĝo de novaj eŭropaj landoj. Fiaskis la
plano de tiu organizo sin provizi je Konstitucio kaj nun la
afero restas en duonprovizora stato sen ia ebla ideo pri la
posta disvolviĝo. R. Urueña reliefigis la fakton ke multegaj
eŭropanoj ne konasa la rajtojn kiujn ili povus ĝui kiel civit-
anoj de la Unio. La prelego estis tre interesa kaj la video
bone prezentas ĝian tutan enhavon.
6
Esperanto, lingvo por Eŭropo, projekto Tuj
La franca esperantisto Tierry Saladin prelegis dum tri hor-
kvaronoj propagandante pri iu lia kampanjo, favora al Esper-
anto, titolita Esperanto Komuna Lingvo por la Eŭropa
Unio. Tuj. La morfemo “tuj” kiel parto de la nomo de la pro-
jekto igas pensi ke temas pri plano realigota dum malgranda
tempo-daŭro por atingi la celon “tuje” kiel eble plej rapi-
de. Tamen dum la disvolviĝo de la prelego li asertis, tut-
prave, ke por sukcesi ke la eŭrop-uniaj politikistoj agnosku
Esperanton kiel komunan lingvon necesas ke grandamaso da
eŭropaj civitanoj apogu la projekton kaj tio ne venos rapide,
devos pasi jaroj, eble jardekoj… Malfeliĉe, nuntempe, ne la
amasoj sed nur iuj etaj rondoj da kleraj idealistoj revas pri
komuna lingvo. T. Saladin asertis, eble tute prave, ke se Es-
peranto sukcesos fariĝi komuna lingvo en la Eŭropa Unio,
tio estos faktoro por posta rapida sukceso en aliaj mond-
partoj kiuj komercadas kun Eŭropo.
Flamenka Nokto
Ne ĉiuj kongresaj programeroj estas seriozaj laborkunsidoj
kaj prelegoj. Estas ankaŭ distraj programeroj. En tiu E-kon-
greso en Arundo estis kelkaj el tiaj spektaklaj aktoj, kaj unu
el ili estis ĉi tiu nomata Flamenka Nokto. Pri ĝi oi faris
kelkajn filmetojn, kies retadresoj aperas en nia listo. La apu-
da foto koncernas al parto dediĉita al kantado (estis ankaŭ
danco). La kantado ne estis esperant-lingva, sed en ties origi-
nala hispanlingva formo. La artistoj partoprenintaj la kongre-
san spektaklon apartenas al organizo nomata Flamenka Ron-
do (Peña Flamenca, en la hispana lingvo). La “flamenka”
dancado kaj kantado apartenas al la tipa folkloro de tiu anda-
luzia regiono kie okazis la E-kongresoj de la nuna jaro, sed
ne estas bone konata ĝia origino kaj deveno. Oni pensas ke
en ties formado estis influo de la maŭroj dumlonge loĝintaj
en tiu parto de Hispanio, kaj de la ciganoj, kiuj alvenis poste
al tiu teritorio.
en du de nia lando.
Virina rideto pli kaptas ol reto
Matilde Montero kaj Félix Manuel Jiménez Lobo intervenis
en la kongresa sesio “vivu la Teatro” organizita de Miguel
Fernández kaj prezentita de ĉi tiu kaj Ana Manero. Ilia
interveno ne estis ĝuste teatra aktorado sed deklamado. La
temo, Virina rideto pli kaptas ol reto, estas parto el la ro-
mano, de Cezaro Rossetti, Kredu min, sinjorino, kiun iam
oni difinis kiel tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto. La
apuda foto apartenas al tiu parto de la menciita spektaklo pri
la teatro. Pri la sama kongresa spektaklo estas aliaj filmetoj
inter la menciitaj en nia listo: Tempo, La bona lupeto,
Neforgeseblaj vortoj, Mi ne plu, La aŭtuno, La taŭrofelo,
Ses leteroj, Somnambula romaco... Se iuj el la eroj de tiu
spektaklo estis nura deklamado, aliaj estis vera teatr-ludado,
sed komunaj trajtoj al ĉiuj ili estis ilia esperant-lingveco kaj
la mallongdaŭro de la pecoj, ĝenerale ne pli ol kelkaj
minutoj.
Viviga pluvet’
La fama arunda pop-kantistino María Villalón kantis en la
hispana lingvo kaj en Esperanto en koncerto sur la scenejo de
la Flamenka Nokto. La ĉi-apuda bildo apartenas al filmeto
Viviga pluvet, titolo de kanzono preskaŭ kvin minutoj daŭ-
ra, kiun ŝi fajne interpretis en Esperanto. Tiu kanzono estas
traduko, far Svena Dun, de la hispanlingva kanto Agüita de
abril, verkita de Carlos Matari.
Alia kanzono, de la sama artistino, ankaŭ en Esperanto, kaj
en la sama koncerto, estis la titolita La pluvo, ankaŭ ĝi
verkita de Carlos Matari kaj esperantigita de Svena Dun el la
hispana kanto La lluvia. Ties daŭro estas 4:23 minutoj. En la
tiukoncerta kantado de María Villalón gitaris Susi Morla.
Tiu grandioza koncerto, kadre de la fermo de la ĉi-jaraj hisp-
anaj kongresoj de Esperanto en Arundo, kun la brila inter-
veno de la fama kantistino, estis inda kaj apoteoza kulmi-no
de la evento.