3
La graveco de Interreto
En la prezentado de nova numero de Heleco,
kiel ĉi tiu, proksimume unu jaron post la
publikigo de la antaŭa, decas ke oni priskribu la
agadon de la E-grupo dum la koncerna tiujara
periodo. Tia ag-ado estis intensa kaj tamen ne-
kontentiga. Intensa ĉar estis plendediĉigo al
taskoj celantaj la disvast-igado de la Internacia
lingvo, kiu estas la alvok-iĝo de ĉiu esperantista
rondo. Sed ankaŭ ne-kontentiga tial ke inter la
realigitaj laboraĵoj ne estis tio kio estas la ĉefa
dediĉo de ĉiu E-asocio: la instruado de Esperanto.
La malabundo kompleta manko je
gelernatoj de la internacia lingvo estis, dum la
lastaj jaroj, tre ĝenerala fenomeno preskaŭ ĉie.
Kaj tamen, laŭŝajne, la esperantistaro kreskas, kaj
ankaŭ ĉi ties produktado je E-materialo, kiel oni
povas konstati per Interreto. Ja, sufiĉas traesplori
de tempo al tempo la ttt-reton por rimarki ke sen-
ĉese kreskas la nombro da
ret-paĝoj, la eldonado de
novaj libroj per kaj por Es-
peranto, la vorto-provizo
en la Esperanta branĉo de
Vikipedio, la esperantistaj
kongresoj kaj eventojNe-
dudeble, malantaŭ ĉiuj-ĉi
signoj de esperantista aktiv-
ado devas esti ankaŭ kresk-
ado de la homa kolektivo
dediĉita al tia aktivado. La
ekspliko de tiu ŝajna kon-
traŭdiro estas Interreto mem. La tradicitipaj E-
grupoj kaj asocioj ĉesis esti la ĉefa ilo de varbado
de novaj esperantistoj. En Interreto ekzistas ĉiu-
tipa materialo por la instruado de Esperanto, per-
reta instruado.
Tio sendube okazas ankaŭ por aliaj lingvoj kaj
por aliaj lerno-objektoj kaj multaj aliaj homaj afe-
roj. En la nunaj cirkonstancoj ne estas necese re-
liefigi la gravan rolon kaj egan influon kaj utilon
de Interreto ĉiunivele. Sed indas mencii ian gra-
van procezon okazintan en nia lando dum la last-
jara periodo. La temo ne rilatas al Esperanto sed
al la politika tereno. Kiel sciate, en la ĉi-jara prin-
tempo okazis balotado por la Parlamento de la
Eŭropa Unio. En Hispanio estas ega surprizo la
elŝpruco de tute nova politika forto kiu jam de-
komence atingis konsiderindan sukceson kaj pres-
tiĝon. Temas pri la politika formacio PODEMOS
(kio en la hispana lingo signifas: «Ni povas»),
kiu, post tiu relativa venko pasintprintempe, daŭ-
re famiĝis/as de tiam kadre de la situacio de la
endemia malsano de nia demokratio: la senĉesa
koruptado de la hispanaj politikistoj de la siste-
mo. Sed tio kion ni deziras substreki nun estas ke
la promociiĝo de tiu kontraŭsistema politika forto
okazis pere de Interreto. La popola bazo apoginta
tiun formacion generiĝis, antaŭ kelkaj jaroj, ene
de la spontana mobilizo de la indignitoj pro la
krizo, la t. n. 15-M, kiu siavice formiĝis, ankaŭ
ĝi, pere de Interreto kaj aliaj similaj digitalaj
komunikiloj.
Nu, revenante al nia Esperanta afero, ni menciu la
por-Esperantajn laboraĵojn kiujn ni, jes ja, povis
realigi. Per antaŭaj numeroj de ĉi tiu revuo kaj de
AEA-Informilo ni komunikis la dediĉon de nia
E-grupo al la esperantigo de kelkaj komiksoj.
Konkrete, ni faris jam la tradukon de la du ĝisnun
eldonitaj numeroj de la komikso pri la Kapitano
Alatristo. Ankoraŭ oni ne disponas je la kon-
cernaj laŭleĝaj rajtigiloj
por la eldonado de la es-
perantligva versio. Sed la
tradukaĵo ekzistas, se
nur je la nivelo de eldon-
projekto. Pluraj tagoj antaŭ
la apero de ĉi tiu numero
de Heleco tiu projekto
estis prezentita en la sidejo
de HEF. La ĉi-paĝa foto
apar-tenas al tiu okazaĵo.
Ver-ŝajne la eldono de tiu
ver-ko, se ĝi okazos, estos
ne laŭpresite sed digitale, denove Interreto.
Multaj verkoj kaj dokumentoj ekzistas nun nur
pere de tiu reta medio.
Kaj same oni povas diri pri revuoj kaj ĵurnaloj,
multaj el ili, esperantistaj ne, ekzistas nur,
ĉefe, en ties digitala formo en Interreto. Kiel
sciate tia estas la kazo de nia Heleco de antaŭ
kelkaj jaroj.
En kio rilatas al ĉi tiu 90-a numero de la revuo, ni
prezentu ĝin dirante ke la ĉef-temo elektita ĉi-
okaze estis la Unua Mond-Milito. Kiel sciate,
ĝus-
te antaŭ unu jarcento komencis milito kiu daŭris
kvar jarojn kaj kiu okazigis pli ol naŭ milionojn
da mortintoj kaj kromajn kvin milionojn da milit-
kriplitoj.
En nia raportaĵo ni atentis ne nur pri la
disvolviĝio de la militaj operacioj sed ankaŭ pri la
kaŭzoj kiuj provokis la konflikton kaj la rezultoj
de la milito mem kaj de la pac-traktatoj per kiuj
oni metis finon al ĝi. Estu ĝi nia kontribuo al la
kompreno de tiu homa fiasko esperante ke la
homaro lernu eviti tiajn tragediojn.