47
Ĉi tiu libro povas esti difinita kiel kolekto da informoj pri la disvolviĝo
de la Koncilio. Ĝi estas ĝisfunda priskribo de la konciliaj sesioj kaj aliaj
okazaĵoj en rilato kun la Asambleo. La titolo de la libro inspiriĝis en Ju-
venal. Antaŭ du mil jarojn la granda latina satiristo lamentis ke la siria
kulturo plenigas tiun de Romo: La Orontes fluas en la Tiberon. Ĉe la
Koncilio, la kardinaloj, episkopoj, kaj teologoj de la landoj trans la Rej-
no havis egan influon: La rejno fluas en la Tiberon.
Laŭ la aŭtoro, la Dua Vatikana Koncilio estis la luktejo kie dialektike in-
terfrontiĝis du teologiaj skoloj, la tiel nomataj progresema kaj konservati-
va, kiuj, respektive, estis organizitaj en du grupoj, la Eŭropa Alianco kaj
la Internacia Grupo de Patroj. La du blokoj, krom konkurenci en la ko-
misionoj kaj en la koncilia aŭlo, havis internajn kunvenojn, kaj gazet-
arajn konferencojn, kaj eldonadis dokumentojn kaj komunikaĵojn defend-
ante iliajn respektivajn poziciojn.
La Eŭropa Alianco, «La Rejno» pri kiu temas la aŭtoro, estis gvidata de
la germana kardinalo Frings kaj la aŭstriano Köning, kaj ĝia membraro
estis konstituita de plejparto el la episkopoj de Germanio, Aŭstrio, Bel-
gio, Nederlando kaj Svisio. Ĉi tiu grupo, asistita de, inter aliaj, Karl Rah-
ner, atingis privilegian pozicion, ĉar la kvar debatestraj kardinaloj de la
plen-kunsidoj, elektitaj de Paŭlo la 6-a, estis membroj de la Alianco
(Agagianian, Döpfner, Lercaro kaj Suenens) kaj konstituis plimulton en
la komisionoj kiuj preparadis la tekstojn por la plenaj debatoj.
La aŭtoro de la libro pretendis esti verkinta objektivan kaj senpartian ra-
porton, sed sufiĉas tralegi la tekston por konstati ke li bedaŭras la rezul-
ton de la influo de la Eŭropa Alianco sur la decidoj de la Koncilio, ĉefe
en kio koncernas al la kolegieco de la episkoparo, ekumenismo, religia li-
bereco, liturgio kaj rifuzo kondamni la komunismon. Por Ralph M. Wilt-
gen, aŭtoro de la libro, tiuj konciliaj disponoj estis fatalaj, kaj atribuas al
ili la fakton ke la eklezia krizo kiun la Koncilio celis solvi pliakriĝis post
ties okazado. Kvankam li ne eksplicite deklaras tion, lia raporto estas re-
daktita tiamaniere ke la legantoj venu al la konkludo ke la solvo estus re-
veni al la tridentina tradicio. Ne eblas scii kion li opinius hodiaŭ kiam
kvardek jaroj da restarigaj klopodoj de tiu tradicio, perfide al la Koncilio,
eĉ pli akrigis la krizon.
Spite al la tendenca inspiro de la verko, ties legado povas utili al tiuj kiuj
serĉus detalan konon de la disvolviĝo de la koncilia procezo.
Ralph M. Wiltgen (Ĉikago 1921-
Techny, Ilinojso 2007). Estis ordinita
sacerdoto en la jaro 1943.
Dum la Dua Vatikana Koncilio li fon-
dis kaj gvidis agentejon nomatan: Ser-
vo je Informado pri la Vatikana Kon-
cilio, kiu publikigis kaj distribuis in-
form-resumojn du-foje ĉiusemajne en
naŭ lingvoj al pli ol 3000 abonantoj en
108 landoj.
Liaj intervjuoj al centoj da kardinaloj,
episkopoj kaj teologoj dum la Konci-
lio provizis al li la materialon por la
verkado de La Rejno enfluas en la Ti-
beron-
Li estias aŭtoro ankaŭ de multenom-
braj artikoloj kaj kelkaj libroj pri reli-
gia temaro.
La Rejno enfluas
en la Tiberon
Ralph M. Wiltgen
Lingvo: angla, tradukita al kelkaj aliaj lingvoj
Angle: The Rhine flows into the Tiber (1967)
France: La Rhin se jette dans le Tibre (1973)
Germane: Der Rheim fließt in den Tiber (1988)
Hispane: En Rin desemboca en el Tiber (1999)
Pole: Ren wpada do Tybru (2001)