46
Oni verkis multajn librojn pri la Dua Vatikana Koncilio, kaj lasttempe
ĝia nombro pligrandiĝis tial ke ĉi-jare estas la 50-jara jubileo de la ko-
menciĝo de tiu ekumena Asembleo. Tamen ĉi tiu verko kiun ni re-
cenzas ne aperis ĉi-jare sed antaŭ unu jardeko, konkrete en la jaro
2002, kiam estis tre proksima la 40-jara datreveno de tiu evento. De
tiam aperis kromaj du eldonoj de la libro –ĉiuj en la hispana lingvo–
kaj en la tria, aperinta en marto de la nuna jaro, la verko, estas iome
aktualigita.
La aŭtoro prezentas en ĉi tiu verko, laŭlonge de ĉi ties 17 ĉapitroj, ian
kritikan priskribon de la eklezia strukturo kaj ties organizacio, kiu, tia
kia ĝi estas, plejofte obstaklas la renkontiĝon kun Dio anstataŭ stimuli
ĝin. Ja, en tiu Eklezio unuflanke oni parolas pri komunio kaj Dia Po-
polo sed dume, aliflanke, fakte, la instituicio konservas leĝan organi-
zacion, kiu favoras la hierarkian povon kaj malebligas la spertadon de
la plena komunio inter ĉiuj eklezianoj.
La libro insiste memorigas ke la Koncilio havis difinitan planon por la
estonteco de la Eklezio kaj ke tiurilate ĝi ellaboris doktrinon pri temoj
kiel la povo de la papoj, de la episkopoj, la rajtoj de la laikoj, la rilatoj
inter hierarkio kaj la fideluloj, la dialogo kun la moderna mondo
Sed Castillo ankaŭ pritemas en sia verko la ambiguecon de la Konci-
lia doktrino ĉar se, unuflanke, ĝi enkondukis konsiderindajn modifojn
en la eklezia teologio, aliflanke ĝi tute ne tuŝis la organización de la
institucio ebligante tiamaniere ke la vatikana kurio konservu sian ne
klare konstitucian povon sur la ensemblo de la eklezia membraro in-
kluzivante la episkopojn kaj la kardinalojn.
En la verko oni priatentas ankaŭ la fakton ke, laŭ la pasado de la jaroj
post la Koncilio, oni estis nuligante iom-post-iom la konciliajn ating-
aĵojn kaj klopodante forgesigi la renovigon celitan de tiu Asembleo.
La legado de ĉi tiu libro povas esti tre utila por tiuj personoj konsciig-
itaj pri la problemaro de la Eklezio kaj volas ricevi informon pri tiu
afero for de la ordinaraj kanaloj de la propagando de la institucio. La
aŭtoro de la verko spertis per si mem la sekvojn de la maltoleremo de
eklezia hierarkio kiu monopoligas la povon en la institucio super ĉi
ties tuta membraro kaj ŝajnas ne havi alian celon ol la konservado kaj
ĝuado de tiu povo.
José María Castillo (Puebla de Don
Fadrique, Granado, aŭgusto de 1929)
estas hispana katolika pastro, membro
de la jezuita societo ĝis la jaro 2007,
verkisto kaj teologo en la penso-linio
de la Teologio pri Liberigo.
Li estas magistro pri Filozofio kaj Te-
ologio en la Fakultato de Teologio de
Granado kaj doktoro pri Teologio en
la Gregoria Universitato de Romo.
Ekde 1968 li estis profesoro de dogma
Teologio en la Fakultato de Teologio
de Granado. En 1980 li estis apartigita
el la ordinara instruado kaj restis ins-
truante nur en la kursoj de licencio. En
1988 li estis eksigita kiel profesoro de
la Fakultato de Cartuja, samtempe kiel
Juan Antonio Estrada kaj Benjamín
Forcano pro iliaj teologiaj opinioj
malakordaj kun la oficiala doktrino de
la Eklezio.
LA EKLEZIO KIUN VOLIS
LA KONCILIO
José María Castillo
Lingvo: hispana
Eldonejo: PPC Kolekto: Cruce
Eldon-dato: 2002. Tria eldono en marto de 2013
Paĝoj: 144