Aliaj gravaj libroj de tiu teologo, publikigitaj dum la lasta jaroj, estas:
- Konservi la esperon. Skribaĵoj por la reformo de la Eklezio
- Tutmonda etiko por la ekonomio kaj la politiko
- La virino en la kristanismo
- Ĉu eterna vivo?
- Konkerita libero. Memoraĵoj
- Ĉu ekzistas Dio?
- Esti kristano
- La Katolika Eklezio
- Projekto de iu tutmonda etiko
- La judismo. Pasinto, nuntempo kaj estonteco
- La islamismo. Historio, nuntempo kaj estonteco
- La kristanismo. Esenco kaj historio
- Kredo. La Simbolo de la Apostoloj eksplikata al la nuntempa homo
- La komenciĝo de ĉio. Scienco kaj religio
- Serĉante niajn spurojn
- Ĉu ankoraŭ eblas savi la Eklezion?
Oni povas konstati ke la temaro estas sufiĉe varia; krom aferoj rilate al la kristanismo –ĉefe la katolikismo- Küng
okupiĝas en sia verkaro ankaŭ pri aliaj religioj: judismo, islamismo… kaj ankaŭ pri ne strikte religiaj aferoj, kiel la
temo de la tutmonda etiko. Sed eĉ ĉi lastaj estas pritemataj de li ekde religia vidpunkto, do ĉiu lia tuta verkaro
povas esti enkadrigata en la fako: “teologio”.
La libro Ĉu ekzistas Dio?. eble tiu, el liaj verkoj, tradukita al pli da lingvoj kaj kiu estis plej ofte eldonita, pritraktas
la temon kiu, en la nuna tempo, koncentras la debatadon kaj diskutadon pri la maniero koncepti la ekzistadon kaj la
ĝeneralan realaĵon. En la landoj de la evoluinta socio oni pasie diskutadas pri la rolo de la religio en la laikaj ŝtatoj.
Tiu demando vekas la demandon; ĉu klera kaj racia homo povas kredi je Dio?, kaj se tiel, kiamaniere li povus racie
prezentadi la aferon al la klera kaj moderna mondo? La poziciiĝo de la aŭtoro estas pridubi tiel la fundamentan
certecon en la religia fido, kiel ankaŭ la certecon pri la kapablo de la scienco doni definitivan respondon pri la afe-
ro. Resume, la konkludo de la ampleksega teksto de tiu verko estas ke estas neniu certeco, ĉu jesa aŭ nea, pri la ek-
zisto de la ento subkomprenata per la vorto “Dio”. Ja, la homoj kredantaj ne nur je Dio sed ankaŭ je la homa trans-
cendeco, la eterna vivo, k. c. ne posedas nek povas posedi certecon pri ĉio ĉi. Tiuj personoj, se kristanaj, povas baz-
igi siajn krederojn nur sur la fido je la vorto de Jesuo-Kristo. Alireligiaj kredantoj, kompreneble, havas aliajn refer-
aĵojn, ĝenerale personajn referaĵojn (realaj aŭ fikciaj): profetoj, mesioj, avataroj… Tiutipa fido aŭ konfido estas
subjektiva realaĵo. Ne eblas racie ekspliki ĝin, kaj ĝi ankaŭ ne estas kontaĝebla. Tio eksplikas ke la diskutadoj pri
religiaj aferoj ĝenerale konkludas tiel kiel ili estis komenciĝintaj, t. e. neniu diskutanto konvinkas sian interparol-
anton, ju pli longa estus la diskutado kaj ju pli brilaj estus la esprimitaj argumentoj. Tiun fakton iuj teoriumas
dirante ke la fido estas dia donaĵo, t. e. donaco kiun Dio faras al tiuj kiujn li volas.
Eble ĉar li estas katolika pastro, Küng dediĉis grandan parton el sia verkaro analizi la krizon de la RomanKatolika
Eklezio. Ĝuste, la lasta el la verkoj de la teologo pritemas tiun aferon kaj montras la plej aktualan situacion de la
eklezia krizo. Ja, la libro estis eldonita en la jaro 2011. Ĝia titolo estas Ĉu ankoraŭ eblas savi la Eklezion? En ĉi
tiu verko la aŭtoro analizas la situacion de progresiva malboniĝo kiun la Katolika Eklezio spertis dum la regado de
la lastaj papoj, ekde Paŭlo la 6-a ĝis la fino de tiu de la germana papo, situacio pri kiu li diras: Tio devas ne daŭri
tiele en nia Eklezio, la vatikanaj altranguloj detruadas la institucion. Li aldonis ke li estus preferanta ne verki ĉi
tiun libron ĉar ne estas agrable dediĉi al la Eklezio, al kiu li daŭre apartenas, tiajn kritikojn, sed la restariga vojo
sekvita dum la tri lastaj jardekoj far la papoj Karol Wojtila kaj Joseph Ratzinger estas fatala ne nur por la Katolika
Eklezio sed ankaŭ por la tuta kristana ekumeno ĉar tiu institucio tre influas sur aliaj kristanaj eklezioj.
Laŭ li, spite al la spektakulareco de la amasaj akceptoj al la papoj en ĉi ties peregrinado kaj ŝtat-vizitoj, tio ne povas
kaŝi la krizon, kiu manifestiĝas per la granda forlaso de la Eklezio fare de multa personoj. Konkrete, en Germanio,
lia lando, dum la lastaj tri jaroj centoj da miloj da katolik(in)oj forlasis sian Eklezion. Li asertis ke dum la vizito
kiun li faris al la papo Benedikto en la jaro 2005 vekiĝis ĉe li ia espero pri ŝanĝo-direkto far tiu papo, sed poste
evidentiĝis ke ĉi tiu daŭrigis la restarigan vojon entreprenitan kune kun sia antaŭinto kaj distanciĝis el la Koncilio
kaj grandaj sektoroj el la kristana popolo.
Tre seniluziigis lin la fakto ke, dum tiuj jardekoj, plejparto el la episkoparo, rezignante la teoriajn funkciojn de sia
rango, obeeme submetiĝis al la povo de la paro Wojtila-Ratzinger kaj fidele plenumadis ĉi ties disponojn. Lin de-
sapontis ankaŭ la teniĝo de multaj teologoj kiuj ne reagis vigle kunece kaj publike kontraŭ la nova vatikana sub-
premado. Speciale, li bedaŭras ke eĉ multaj protestantaj teologoj preferas konservi bonajn rilatojn kun la vatikana
povo ol apogi la progresistajn poziciojn intrakatolikajn.
Iu ideo esprimita de Hans Küng en tiu-ĉi lasta libro estas ke la Katolika Eklezio estas grave malsana. La malsano,
laŭ li, estas la vatikana regad-sistemo kiu plifirmiĝis en la 11-a jarcento kaj persistas ĝis la nuntempo. Tiu sistemo
karakteriziĝas pro la monopolo de la povo kaj la vero, jurleĝismo, klerikalismo, abomeno de la sekseco kaj
mizogineco. Tiu povos ne estis la sola sed, jes ja, estis la ĉefa kaŭzo de la tri grandaj skismoj de la kristanismo: la
unua, inter la Orienta kaj la Okcidenta Eklezioj en la 11-a jarcento, la dua, en Okcidento, inter la Katolika Eklezio
kaj la protestantismoj en la 16-a jarcento, kaj la tria, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, inter la katolikismo kaj la
klerisma moderna mondo.
En alia ĉapitro de sia libro Küng asertas ke spite al la pompo kaj la lukso de la ekleziaj ceremonioj, kiuj impresas
ankaŭ sur personoj sen religia inklino, rezultas evidenta la fiasko de la restariga politiko de Johano-Paŭlo la 2-a kaj