41
Lasta intervjuo al la kardinalo Martini
Carlo Maria MARTINI, itala episkopo kaj kardinalo. Aŭtoro de multaj teologiaj
verkoj. En la konklavo en kiu estis elektita papo Ratzinger, Martini estis iu el la
plej verŝajnaj kandidatoj. Li forpasis la 31-an de gusto de 2012. El la lasta
intervjuo kiun oni faris al li, ni prezentas ĉi tiu tiun parton kiu plej rilatas al la
afero pri kiu temas ĉi tiu numero de nia revuo.
Kiel vi vidas la situacion de la Eklezio?
«La Eklezio estas laca, en la komforta Eŭropo kaj en Ameriko. Nia kulturo estas maljuniĝinta, niaj tem-
ploj estas grandaj, niaj religiaj domoj estas malplenaj kaj la burokratara aparato de la Eklezio ŝveliĝas,
niaj ritoj kaj niaj vestaĵoj estas tro pompaj. Tamen, ĉu ĉi tiuj aferoj esprimas tion kion ni estas nuntempe?
(…) La komforto pezas. Ni estas kiel la juna riĉulo kiu triste apartiĝis kiam Jesuo alvokis lin por ke li far-
iĝu sia disĉiplo. Mi bone scias ke ni ne povas facile lasi ĉion. Almenaŭ ni povus serĉi homojn kiuj estu
liberaj kaj sin tenu frateceme kun la proksimuloj, samkiel estis la episkopo Romero kaj la jezuitaj martiroj
de Salvadoro. Kie troviĝas, inter ni, la herooj kiuj inspirus nin? Ni devas nenial limigi ilin per la ligiloj de
la institucio».
Kiu povas helpi hodiaŭ la Eklezion?
«Karl Rahner uzis la ekzemplon de la braĝoj kaŝitaj sub la cindro. Ĉar mi vidas en la nuntempa Eklezio
tiom da cindro sur la braĝoj, ofte venas al mi senton de febleco. Kiamaniere liberigi la braĝojn el la cindro
cele revivigi la flamon de la amo? Unue ni devas serĉi ĉi tiujn braĝojn. Kie estas la personoj plenaj je sin-
donemo kiel la bona samariano? Tiuj kiuj havas fidon kiel la romia centestro? Tiuj kiuj estas fidelaj kiel
Maria Magdalena? Mi konsilas al la papo kaj al la episkopoj serĉi dekdu personojn ekster la kutimaj nor-
moj por la reg-postenoj. Viroj kaj virinoj kiuj troviĝus proksimaj al la malriĉuloj kaj kiuj estu ĉirkataj
de gejunuloj kaj kiuj eksperimentus novajn provojn. Ni bezonas alfrontiĝi kun ardaj viroj kaj virinoj tia-
maniere ke la spirito povu disvastiĝi ĉien».
Kiujn ilojn konsilas vi kontraŭ la laceco de la Eklezio?
«Tiucele mi konsilas tri tre efikajn ilojn. La unua estas la konvertiĝo: la Eklezio devas agnoski siajn pro-
prajn erarojn kaj trairi vojon de radikala ŝanĝo, komencante per la papo kaj la episkopoj. La skandaloj de
la pedofilio impulsas nin entrepreni la vojon de la konvertiĝo. La demandoj pri la sekseco kaj pri ĉiuj
temoj rilate al la korpo estas nur unu el la ekzemploj pri tio. Ili estas temoj gravaj por ĉiuj kaj foje ili eble
estas ankaŭ tro gravaj. Ni devas demandi al ni ĉu la personoj ankoraŭ aŭskultas la konsilojn de la Eklezio
pri seksaferoj. Ĉu la Eklezio ankoraŭ estas iu aŭtoritato pri tiu temo aŭ nur karikaturo en la medioj?
La dua ilo estas la Dia Vorto. La Dua Vatikana Koncilio redonis la Biblion a la katolikoj. (… ) Nur tiuj
kiuj sentas siakore ĉi tiun Vorton povas troviĝi inter la helpantoj de la revigliĝo de la Eklezio kaj scios
respondi la personajn demandojn per ĝusta elektado. La Dia Vorto estas simpla kaj ĝi serĉas kiel kunulon
iun koron aŭskulteman. (…) Nek la klerikaro nek la eklezia Rajto povas anstataŭi la homan internecon.
Ĉiuj eksteraj leĝoj, la leĝoj, la dogmoj, estis donitaj al ni por klarigi la internan voĉon kaj por la spirita
kriterio.
Por kiuj estas la sakramentoj? Ĉi tiuj estas la tria ilo de rekuperiĝo. La sakramentoj ne estas ilo por la dis-
ciplino, sed helpo por la homoj en la vojirado kaj en la malfacilaĵoj de la vivo. Ĉu ni alportas la sakra-
mentojn al la homoj kiuj bezonas novan forton? Mi pensas pri ĉiuj personoj eksedziĝintaj kaj ligitaj en
novaj geparoj, pri la krom-familioj. Ĉi tiuj bezonas specialan protekton. La Eklezio defendas la nedis-
solveblon de la geedzeco. Ĉi tio estas iu graco kiam iu geparo kaj iu familio ĝin atingas (…).
La teniĝo kiun ni havos rilate al la krom-familioj determinos la alproksimiĝon al la Eklezio de unu gene-
racio de la gefiloj. Iu virino estis forlasita de la edzo kaj trovis novan kunulon kiu okupiĝas pri ŝi kaj ŝiaj
tri gefiloj. La dua amo sukcesas. Se ĉi tiu familio estas diskriminaciata, oni forigas el la Eklezio ne nur la
patrinon sed ankaŭ la gefilojn. Se la gepatroj sin sentas for de la Eklezio ne sentas ĉi ties apogon, la
Eklezio perdos la estontan generacion. Ant la komuniiĝo ni diras: “Sinjoro mi ne estas inda…”. Ni
scias ke ni ne estas indaj (…). La amo estas graco. La amo estas donaco. La demando ĉu la eksedziĝintoj
povas komuniiĝi devus esti formulita inverse: Kiamaniere povas la Eklezia alporti la forton de la sakra-
mentoj al tiuj kiuj troviĝas en komplikaj familiaj situacioj?».