Marc Vandepitte
Jen kiamaniere Ratzinger detruis la popolan
eklezion en Latin-Americo
La nov-konservativismo
En 1978, Karol Wojtila (papo Johano-Paŭlo la 2-a) estas elektita por lideri la religian komunumon pli multenombran en la mon-
do. Li troviĝas antaŭ postkoncilia eklezio en profunda krizo: meso-ĉeesto kaj pastro-alvokiĝo en stato de libera falo, grand-
nombro da eksedziĝoj inter gekatolikoj, rifuzo de la papa aŭtoritato pri la kontrolo de naskiĝ-kvanto; iu mondo plena je herezo.
Li volas radikalan ŝanĝon. Ne pluaj riskoj nek provoj, finiĝis la pripensado kaj la debatado. El la Koncilio eble oni konservos la
tekstojn sed oni entombigas la rezonadon. La papo sin pretas por ia centralizita kaj ortodoksa eklezia politiko, kune kun ia
spirita kaj morala rearmado.
Por tion atingi, li lerte profitas la etoson de la epoko, kiu tre similas al la nuntempa. Meze de la sepdekaj jaroj komenciĝas
profunda ekonomia krizo. La optimisma spirita etoso de la sesdekaj jaroj oscilas kaj karakteriziĝas per aspiro al sekureco kaj
protekto, emo je iu aŭtoritato –prefere karisma–, iu etika vekiĝo, la fuĝo al privata kaj ne-racia medio, ktp.
Estas sur ĉi tiu fono kie disvolviĝas la “konservativismo”. Tiu-ĉi nova konservativismo jam ne plu limiĝas al la defensivo, sed sin
ĵetas al iu politika kaj ideologia ofensivo. Ĉi tiu fluo estas apogata de fortaj personuloj, kiaj Ronald Reagan kaj Margaret
Thatcher. Lerte uzante la amas-komunikilojn, interpretante ian tutmondan tendencon akcepti ian Savanton, prezentante tro-
simpligan mondo-rigardon, disradiante memfidon kaj optimismon, ktp.
La rotvejl-hundo de Dio
La ĉefa kap-doloro por la papo estas la avanco de iu progresista popola eklezio en Latin-Ameriko. Wojtila estas polo kaj ĝisosta
kontraŭkomunisto; iu el la celoj de sia vivo estas energie kontraŭbatali la marksismon kaj la komunismon en la mondo. Tial ke
la influo de la marksismo en la baz-eklezio kaj en la teologio pri liberigo estas evidenta, li tute obstine intencas restarigi la ordon
en la kontinento.
Por tion fari, li kalkulas je Ratzinger kiu estas nomumita en 1981 Prefekto de la Kongregacio de la Doktrino de la Fido, t. e.
kvazaŭ la Ministrejo de la ideologio kaj de la informado de la Vatikano. Li praktikas tiun taskon dum jarcent-kvarono kaj
sukcesas stampi sian markon sur la tutmondaj aferoj.
Ratzinger fariĝas la arkitekto de iu ampleksa paŝtista kaj eklezia ofensivo kiun li nomas “Restarigo”. La celo estas plifortigi la
centran gvid-aparaton kaj dismembrigi ĉiun formon de disidentado ene de la Eklezio. Ratzinger baldaŭ pruvas esti iu vera kaj
granda inkvisitoro, kio igas lin gajni la titolon je “rotvejl-hundo de Dio”.
La tuta Katolika Eklezio troviĝas sub lia cel-kontrolo sed la sagoj ĉefe estas adresitaj al Latin-Ameriko; estas tie kie la politika
kolizio estas pli granda. Tial ni dediĉos al ĉi tiu kontinento la atenton en ĉi-artikolo.
La detruado de la popola eklezio kaj la teologio pri liberigo
La unua paŝo estas la kreado de daten-bazo de la episkoparaj konferencoj, la teologoj de la liberigo, la progresistaj religiuloj, la
suspektindaj episkopaj projektoj ktp. En preskaŭ ĉiuj diocezoj oni nomumas episkopojn kaj kardinalojn ultrakonservativajn kaj
klare dekstremajn. Nur en Brazilo oni nomumas kvindekon da konservativaj episkopoj. Fine de la okdekaj jaroj, kvin el la 51
perua episkopoj estas membroj de Opus Dei. Ĉilio kaj Kolombio sekvas saman vojon. Los disidentaj episkopoj suferas
premojn, iuj ricevas averto-leterojn; al aliaj oni malpermesas vojaĝi aŭ estas alvokataj por raporti pri siaj agoj.
Ĉi tiu politiko de nomumado estas eĉ pli grava ĉar la episkoparo ludas gravan rolon en tiu kontinento. En multaj kazoj ĝi estas la
sola ebla opozicio kontraŭ la militista subpremado, torturo, ktp. Se la episkopoj de Brazilo kaj Ĉilio estus silente, kiel fakte faris
tiuj de Argentino, la nombro da viktimoj de la subpremado povintus esti multe pli granda.
Ankaŭ en la malsupraj niveloj oni praktikas elpurigadon. Oni denove laboras en la edukado de sacerdotoj premante sur
seminarioj kaj institutoj de teologio, reorientante aŭ fermante ilin. Oni intencas pli bone kontroli la religiulojn kiuj ofte estas
protagonistoj de la eklezio de la liberigo. Oni speciale atentas pri la teologoj. De tiam oni limigas ilin devigante ilin fari la novan
ĵuron de fideleco.
En 1984 Ratzinger redaktas la «Instrukcio de la Sakrala Kongregacio por la Doktrino de la Fido pri iuj aspektoj de la 'Teologio
pri liberigo’» per kiu li fronte atakas la teologojn de la liberigo, ĉefe tiujn de Latin-Ameriko. Unu jaron poste, li malpermesas al
Leonardo Boff, iu el la plej elstaraj figuroj de ĉi tiu movado, esprimi sin. Oni intensigas la kontrolon sur la katolikaj ĵurnaloj, ĉie
kie oni taksus necese, oni cenzuradas ilin, oni anstataŭigas ties redakcian konsilion aŭ oni metas ĝin sub financan premon.
La progresistaj episkopaj instru-projektoj estas metitaj sub kontrolon aŭ eĉ oni metas finon al ili. Konsiderita tro progresista, en
1989 la Internacia Asocio de la katolika junularo, ĝi ĉesas esti agnokskita de la Vatikano kaj devas cedi sian lokon al la kontraŭ-
maldekstrema kaj konfesia CIJOC.
Kune kun la detruado de ĉio kio estas progresista, oni entreprenas ambiciajn projektojn kies celo estas meti la fidelulojn sur la
bonan vojon. Evangelizado 2000 kaj Lumen 2000 estas grandskalaj projektoj destinitaj al Latin-Ameriko, al kiuj oni disponigas