38
Juan Antonio Estrada
Iu eklezia reformo ankoraŭ ne finplenumita
Juan Antonio Estrada estas hispana filozofo, teologo, verkisto, instruisto kaj jezuito. Li
estas aŭtoro de multaj prifilozofiaj kaj prireligiaj verkoj, inter ili Kiucele filozofio?,
Dio en la filozofiaj tradicioj La neebla teodicieo. La krizo de la fido je Dio, Religi-
uloj en sekulara socio, La senco kaj sensenco de la vivo, kaj la eldonita ĉi-jare: De la
savo al iu sensenca projekto. Por ia nuntempa kristologio.
La artikolo, kies esperantan tradukon ni prezentas ĉi-tie estis publikigita, en la hispana
lingvo, en kelkaj interretaj paĝoj. Ĝi estis verkita kiam ankoraŭ ne estis elektita la nova
papo kiu estas vekanta esperon pri eblaj reformoj en la Eklezio. Tamen tiu teksto estas
interesa tial ke ĝi trafe respegulas la postkoncilian problemaron de la Eklezio.
En oktobro de ĉi tiu jaro oni jubileos la kvindek-jaran datrevenon de la komenciĝo de la Dua Vatikana Koncilio. Ne mankos
rememoroj kaj studoj analizante la plej gravan eventon de la Katolika Eklezio dum la 20-a jarcento. Tamen, sublume de la nuna
situacio de la katolikismo, jam oni povas temi pri fiasko kaj iu historia ŝanco ne profitita.
La nuntempa situacio de la Eklezio tiel aŭ eĉ pli estas kriza kiel antaŭ 50 jarojn kaj la evangelizado celita de la Jubileo de la jaro
2000 postulas iun eklezian reformon kiu restis duon-plenumita. Jam oni parolas pri iu Tria Vatikana Koncilio kiam ankoraŭ ne
estis realigita la programo de la Dua.
La Koncilio estis iu decido de la papo Johano la 23-a kiu vekis la kontraŭstaron de plejparto el la vatikana kurio. La Papo volis
ke la Eklezio moderniĝu, tial la slogano “aggiornamento”. La instituciaj strukturoj, la regad-formoj, la doktrinoj, la sakramentoj
kaj la pastro-servado estis bezonantaj profundan renovigon.
La Koncilio ne timis paroli pri “reformo” (la Eklezio, alvokita al konstanta reformo, kiun senĉese ĝi bezonas kiel homa
institucio: UR 6), entreprenata de la Eklezio mem kaj ne kiel reago al la protestanta. Tiu reformo postulis tiun de la vatikana
kurio kaj de la regado de la Eklezio. La Koncilio estis la unua sperto de tutmondiĝo de proksimume tri mil episkopoj kunvenantaj
en Romo. La alvokoj ŝanĝi la centran strukturon de la Eklezio estis tre insistaj, kontraŭ la vatikana centralizismo, la magra
aŭtonomeco de la lokaj eklezioj, la izoliĝo de ciu episkopo en siaj rektaj rilatoj kun la vatikanaj kongregacioj kaj la neceso adapti
ilin al la 20-a jarcento.
Paŭlo la 6-a akceptis iujn petojn, li internaciigis la kurion malpliigante la influon de la italoj kaj eŭropanoj; metis limon al la aĝo
de la episkopoj kaj la elektorajtaj kardinaloj; kaj establis episkopan sinodon regule kunvenanta kaj aŭtonoma rilate al la vatikana
kurio. Sin oponis al ĉi tiuj iniciatoj iu grava sektoro de la vatikanaj kongregacioj, samkiel la koncilia malplimulto kiu fariĝis
plimulto dum la papregado de Johano Paŭlo la 2-a. La proponoj de la Koncilio restis duonplenumitaj kaj fiaskis ĉar tiuj kiuj
devus demarŝi ilin estis plejparto el tiuj kiuj kontraŭstaris la konciliajn iniciatojn.
Kvindek jarojn poste, persistas ankoraŭ la neceso je reformo de la kurio, de la kongregacioj kaj de la pap-registaro. Fiaskis la
ege dezirita transformado de la strukturoj kaj regad-maniero, kaj akumuliĝis la skandaloj, la problemoj kaj la konfuzo de la
katolikoj. Unue estis la skandalo de la pederastio: ne nur la miloj da malkovritaj kazoj, sed la konstanta silento kaj la protektado
de la kaŭzantoj, domaĝe al la viktimoj. Nun la situacio komplikiĝas kaj oni publikigas leterojn kiuj temas pri koruptado kaj
ekonomikaj trompoj, el kiuj estis aliaj okazaĵoj dum la lastaj jardekoj. Kaj aldoniĝas atakoj kontraŭ la ŝtat-Sekretario; anoncoj pri
iu hipoteza plano por likvidi la papon, kio rememorigas Johano-Paŭlon la 2-an; tralikado de sekretaj dokumentoj far prelatoj;
interfrontiĝoj kaj pov-bataloj. L'Osservatore Romano priskribis la papon kiel paŝtisto inter la lupoj.
Io odoras je putraĵo en la kupolo de la Eklezio. La povo koruptas la personojn en la institucioj, kaj la religiaj institucioj ne estas
escepto. La reformo kiu estis necesa antaŭ 50 jarojn daŭre restas ne-farita kaj nun estas pli necesa ol ĉiam antaŭe. la
internaciigo ŝajnas bremsita kaj la ĵus okazinta kardinala konklavo estas rimarkeble eŭropa kaj itala (preskaŭ duono el la
elektorajtaj kardinaloj apartenas al la vatikana kurio, kaj Afriko kaj Hispanameriko ne estas enkalkulitaj en ĝi). Demografie, la
pezo de la katolikismo estas en Ameriko, sed estas la eŭropanoj tiuj kiuj prezidas la regadon de la Eklezio. Al tio aldoniĝas ke
estas survoje iu procezo kiu celas minimumigi la Koncilion, maksimumigi la kontinuecon kun la Unua Vatikana Koncilio kaj
silentigi ĉion kion signifis rompon kaj senkontinuecon. Ratzingero mem temis pri la Dua Vatikana Koncilio kvazaŭ ĝi estus iu
kontraŭ-Syllabus, tio estas, kiel korekto de la kontraŭ-modernista direkto kiun havis la 19-a jarcento. Ĝuste ĉi tion rifuzis la plej
konservemaj kaj kion oni impulsas hodiaŭ en iuj ekleziaj rondoj kiuj vidas la socion kvazaŭ ian minacon kaj sentas nostalgion je
la modelo de Eklezio kaj de teologio antaŭe ekzistanta. Johano la 23-a nomis ilin “profetoj de misfortunoj”, ĉar ili vidas nur
erarojn kaj negativajn aferojn en la historia evoluado.
La fiasko evidentiĝas en tio ke la Dua Vatikana estas Koncilio ignorita de la junuloj kaj tre forgesita de la plenaĝuloj. Tamen, la
reformo de la Eklezio, de la vatikana kurio kaj de la papa regad-maniero estas pli necesa ol ĉiam antaŭe, kiel jam avertis Paŭlo
la 6-a, kiu serĉadis alian manieron praktiki la primason.
La postkoncilia involucio haltigis la reformistan dinamismon de tiu Asembleo kaj nun estas malfacile reimpulsi la renovigon. La
stela figuro de la papo Johano-Paŭlo la 2-a kovris la problemojn kiuj akumuliĝis, sed la papoj pasas kaj la kurio restas.
La regado de la Eklezio bezonas instituciojn, sed tiuj nun ekzistantaj pli apartenas al la epoko de la papa monarkio ol al la 21-a
jarcento.
La civila socio antaŭenmarŝis rapide dum la lastaj jardekoj, sed la Katolika Eklezio fariĝis senmova kaj alergia al la ŝanĝoj. Pli
kaj pli fariĝas granda la distanco inter plejparto el la civitanaro kaj tiu kiu elstaras en la eklezia hierarkio.
La provoj de kolegieco, de plifortigo de la landaj episkoparaj konferencoj, de aliaj metodoj en la nomumo de episkopoj kaj
promocii la laikojn en klerika eklezio ege fiaskis.
La problemo estas ke se la Eklezio ne renoviĝas profunde, povas aperi io pli malbona ol en la 16-a jarcento, la amasa dizertado
de multaj katolikoj kiuj renkontas en la Eklezio pli baron ol helpon por sia kristana fido kaj sin-dediĉo.