intaj papoj, Johano-Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-
a, ne plu permesis la eklezian sakramentan leĝigon
de la dizertintaj klerikoj.
Ambaŭ pontifikoj, la pola Karol Wojtyła kaj la ger-
mana Joseph Ratzinger, pli malkaŝe ol ilia antaŭinto
kondutis kontraŭ la Koncilio. Ja, ili ne hezitis kon-
damni la latinamerikan movadon de la Teologio pri
Liberigo, kiun Paŭlo la 6-a estis respektinta, alme-
naŭ formale. Okazis ke ili regadis la Eklezion en
epoko kiam jam ne plu ekzistis la t. n. “Malvarma
Milito”. La malapero de la socialista bloko de Orien-
ta Eŭropo kuraĝigis la tutmondan reakciularon agadi
malkaŝe kontraŭ la socialaj rajtoj de la civitanoj kaj
la popoloj. Tiu malprogresa fluo efikis ankaŭ ĉe la
Romkatolika Eklezio kies antaŭa progresista teniĝo
tre estis rezulto de oportunista volo adaptiĝi al mon-
do en kiu la povrilato dum preskaŭ du jarcentoj, post
la granda Franca Revolucio, estis evoluinta favore al
pli justa kaj egaleca sociordo. Dum tiu dujarcenta
periodo, kompreneble, ne mankis retroiroj kiel la
eŭropaj faŝismoj de la tridekaj jaroj de la 20-a jar-
cento kaj la dekstremaj diktaturoj en Latin-Ameriko
en la dua duono de la sama jarcento. Estas altsignifa
la fakto ke en tiuj kuntekstoj la Eklezio tre kun-
laboris kun tiuj reakciaj reĝimoj. Kaj estas altsignifa
ankaŭ la fakto ke la lasta el la t. n. “socialaj encikli-
koj” estis la Centesimus Annus publikigita en la ja-
ro 1991 memorante la unuan, la Rerun Novarum,
kiu estis aperinte ĝuste antaŭ unu jarcento. De tiam,
dum la lastaj du jardekoj kaj duono, tre malboniĝis
la situacio de la malaltaj klasoj de la socio, mal-
aperis multaj socialaj rajtoj (pri saneco, klerigado,
fiksa laboro…) kaj pligrandiĝis la ekonomiaj dife-
rencoj inter la riĉuloj kaj malriĉuloj. La longa regado
de Johano-Paŭlo la 2-a koincidis kun la epoko de la
nov-liberalismo kies ĉefaj politikaj referencoj estis
la usona prezidento Reagan kaj la brita ĉefministrino
Thatcher. Al la politiko de tiu gesinjoroj kontribuis
la papo Wojtyła per sia ofensivo kontraŭ la Teologio
pri Liberigo kaj kontraŭ la komunistaj reĝimoj.
Sed la ĉefa ofensivo de la pola papo estis kontraŭ la
internaj grupoj de la Eklezio kiuj daŭre persistis en
progresistaj pozicioj pri teologiaj kaj religiaj aferoj.
Estas konate ke li estis tre rigora kun Pedro Arrupe,
la Generalo de la jezuita kompanio, kaj la teologoj
Hans Küng, Bernhard Häring, Leonardo Boff kaj
aliaj pro ĉi ties reformistaj pozicioj rilate al pridog-
ma kaj morala teologio kaj opozicio al la papeca
instru-aŭtoritato. Krome tiu papo sin oponis al tio ke
povu ricevis komunion la divorcint(in)oj kiuj denove
edz(in)iĝis. Li kontraŭis ankaŭ la edziĝon de la eks-
pastroj kaj la ordinadon de la virinoj. Lia reakcia
doktrino estis kompilita en la nova kateĥismo pu-
blikigita en la jaro 1992, kiu havas pli grandan rila-
ton kun la Kodo de Kanonika Juro ol kun la Evan-
gelio de Jesuo de Nazaret.
Ĉar la papoj povas decidi en la nomumo de la epis-
kopoj de la tuta mondo, ili elektadis por tiuj poste-
noj, dum la postkoncilia periodo, homojn fidelajn al
la kontraŭkoncilia sento de la pontifikoj de Romo.
Tiuj homoj aplikadas, en la respektivaj diocezoj, la
reakcian politikon inspiritan de la vatikana povo. Ti-
on sufiĉe perceptis kaj suferis la gekatolikoj de la
progresistaj rondoj kaj grupoj kiaj “Kristanoj de Ba-
zo” k. s. Ankaŭ sur la ensemblo de la katolikaro efi-
kas la instrukcioj venintaj el Romo; post la Koncilio
kaj laŭ ĉi ties vidpunkto pri la sakramentoj disvast-
iĝis, en multaj parokoj, la kutimo celebri la pento-
sakramenton kolektive, ne laŭ la tradicia maniero de
persona konfesado; nu, laŭ premoj kaj ordonoj el
Romo la episkopoj devis meti barojn kaj eĉ formale
malpermesi tiutipan praktikadon.
Rezulte de tiu reakcia politiko kreskis malkontento
inter ampleksaj sektoroj de la eklezia membraro;
iom-post-iom malgrandiĝas la nombro da ĉeestantoj
en la katolika kulto. Temante pri tiuj kultaj ceremo-
nioj ni devas paroli pri “ĉeestantoj” kaj ne pri “par-
toprenantoj” ĉar en tiu liturgio estas unu sola parto-
prenanto: la celebranto. La pastro estas la sola kiu
intervenas en la eŭkaristia konsekrado, nur li paro-
las en la homilio, li recitas plejparton el la ceremo-
niaj preĝoj. Al la ĉeestantaro oni asignas la rolon nur
aŭdi kaj aŭskulti, kaj deklami “amen” kvar- aŭ kvin-
foje dum la daŭro de la ceremonio. Pli kaj pli da per-
sonoj vidas neniun sencon ĉeesti tiajn solenaĵojn.
La pap-regado de Benedikto la 16-a estis pludaŭro
de la politiko de lia antaŭinto. Tiu homo estis tipa
produkto de la eklezia sistemo en kiu li formiĝis.
Dum la Koncilio li apartenis al la aro da progresis-
taj teologoj kiuj antaŭenpuŝis la reformojn, sed lia
teniĝo draste ŝanĝiĝis ekde la revolucio de Majo-
1968. De tiam, kiel teologo, kiel episkopo, kardinalo
kaj prefekto de la Kongregacio pri la Fido (nuntem-
pa Inkvizicio) li kunlaboris en la reakcia regado de
Wojtyła kaj helpis ĉi tiun en la subpremado de la Te-
ologio pri Liberigo. Lia elektado kiel papo generis
malkontenton en ampleksaj sektoroj de la katolikaro
pro lia nov-konservema teniĝo. Oni identigis lin kun
la reveno al la plej fiaj aspektoj de la organizado kaj
doktrino de la antaŭkoncilia Eklezio. Estis altsignife
ke dum la regado de la papo Ratzinger oni kanonizis
en Hispanio amason da novaj sanktuloj kiuj estis,
ĉiuj ili, mortigitaj dum la hispana civil-milito, vikti-
moj de la reprezalioj de la respublikanoj pro la pu-
blika apogo de la hispana episkoparo al la faŝismaj
ribelintoj. Nu, tiaspecaj kanonizoj daŭre okazas nun-
tempe en Hispanio dum la pap-regado de Francisko
la Unua kiam ankoraŭ, en ĉi tiu lando, oni ne agnos-
kas oficiale la masakradon de multaj ruĝuloj sub la
povo de la diktatoro Franko.
Tiu papo Francisko regas la Eklezion de antaŭ mal-
multaj monatoj; en monato februaro de ĉi tiu jaro,
2013, Benedikto la 16-a abdikis el sia pontifika pos-
teno. Malmultfoje en la historio de la Eklezio okazis
tio ke iu papo rezignis sian altan seĝon, kaj la antaŭa
el tiaj eventoj estis okazinte jam antaŭ kelkaj jar-
centoj. Kompreneble, ĉiam, kiam tio okazis, la afero
estis ligita al iutipa krizo aŭ problemaro. Foje la pro-
blemo estis de la eklezia institucio, sed plej ofte te-
mis pri afero ne rilate al la Eklezio sed nur al la per-