Eklezio. Li dekretis nenion, fiksis nenian normon kaj
difinis neniun povon por devigi la subulojn submet-
iĝi al ĝi. La fido kaj la komunieco ne ŝprucas el la
jura tereno sed estas rezulto de eventoj kaj spertoj de
nura teologia karaktero. Se la Koncilio volis klarigi
tion oni povas akcepti ĝian doktrinon eĉ se la apos-
tola historio sur kiun oni deziras bazi ĝin ne estus
ĝusta. Ĉar estas evidenta ke la realaĵo de la Roma
papeco ne alĝustiĝas al tiu teologia skemo –kaj la
deformiĝo eble komenciĝis antaŭ la 10-a jarcento–
oni povas aserti ke la Koncilio volis entrepreni refor-
mon tiurilate. KIAL FIASKIS TIU REFORMO-
PROVO?
Ankaŭ rilate al la episkopeco, la koncilia doktrino ne
startis de nulo; ĝi baziĝis sur la tradicia teologia el-
laborado de multaj jarcentoj, konkrete ekde la tria
jarcento aŭ eble antaŭe, kiu estis definitive fiksita en
la Unua Vatikana Koncilio. Tiam la ekzisto de la
episkoparo baziĝis sur apostoleco (sukcedado ekde
la Apostoloj), sakramenteco (ordina sakramento) kaj
la oficoj (la povo instrui pri la Evangelio, la povo
regadi kristanan komunumon kaj la povo sanktigi).
Ĉar la praktikado de tiuj tri episkopaj oficoj, laŭ la
sama eklezia doktrino, ne povas esti realigata sen la
konsento de la papo, kaj eĉ la tuta episkoparo kune
ne povas agadi sen la konsento de la la Pontifiko de
Romo, kaj, tamen, ĉi tiu povas agadi kaj disponi so-
la, sen la kunhelpo kaj la konsento de la tuta episko-
paro kaj la tuta eklezia membraro, rezultas klare ke
la difino de la esenco kaj la rolo de la episkoparo es-
tas temo ankoraŭ ne sufiĉe klarigita kaj ke la Dua
Vatikana Koncilio lasis la aferon nedifinitan. Sed, se
tiel, ĉu tiu koncilio faris ian ajn alportaĵon pri ĉi tiu
temo? Nu, eĉ konsiderante la mankojn de doktrina
difino pri la episkopaj roloj kadre de la hierarkia
strukturo de la Eklezio, oni devas tamen atentigi pri
la fakto ke la Koncilio klare valorigis la sakrament-
ecan karakteron de la episkopeco super la juran ka-
rakteron de la episkopa posteno. Ne temas pri fin-
solvo de la problemo sed tamen oni malfermis la
pordon al nova kaj estonta maniero kontempli la
episkopajn funkciojn en la institucio. Eĉ se timide,
temis pri iu provo je reformo. KIAL FIASKIS TIU
REFORMO-PROVO?
Meritas atenton ankaŭ tio okazinta post la Dua Vati-
kana Koncilio ĉe la malaltaj gradoj de la klerikaro, t.
e. la pastraro. Multaj pastroj aŭ sacerdotoj forlasis
sian funkcion dum la du jardekoj post la koncilio.
Krome tre ege malgrandiĝis de tiam la nombro da
junuloj kiuj sentas alvokiĝon al la sacerdoteco. Inter
la nun ekzistanta pastraro estas granda persona krizo
kiu manifestiĝas per necerteco, dubeco, timo… ne
sciante kiamaniere organizi la propran vivon kaj kiel
orienti sian laboradon en la Eklezio kaj sian ĉeeston
en la socio. Al tio oni devas aldoni ke la junaj pas-
troj pli similas al la antaŭkonciliaj sacerdotoj kvazaŭ
neniam estus okazinta la Koncilio. Kaj tamen oni
devas memori ke la Koncilio serioze okupiĝis pri la
vivo kaj la agado de la presbiteroj en la Eklezio, sed,
ja, la rezulto ne estis iu renoviĝo de tiu klerikaro sed
la menciita granda krizo. Do, indas pristudi ĉi tiun
aferon.
La Koncilio perfektigis kaj pliriĉigis la teologion pri
la ordin-sakramento, superante la limigitan teorion
kiu pri ĝi estis ellaborinta la teologoj de la 12-a kaj
13-a jarcentoj kaj validis ĝis la 20-a jarcento. Tiu
mezepoka teologio interpretis la sacerdotecon kiel la
povo konsekri la eŭkaristion. En la Koncilio de
Trento (16-a jarcento) oni teologiis ankaŭ pri la po-
vo de la pastroj aŭ presbiteroj pardoni la pekojn.
Tiamaniere la ordin-sakramento restis limigita al la
praktikado de sakralaj povoj, t. e, nuraj liturgiaj, sa-
kramentaj povoj, kaj tiele de tiam la klerikoj estis
viditaj kiel homoj de la kulto kaj la altaro. Tio gene-
ris situacion en kiu grandkvanto da pastroj sin dedi-
ĉis nur al la meso-celebrado kaj aliaj tiutipaj okupoj,
ne sentante sin devigitaj alpreni aliajn rolojn, ekzem-
ple, pri apostoleco, kaj eĉ malpli pri sociaj aferoj.
Tiele, en la 16-a jarcento ekzistis en Eŭropo urboj
kie dekono el la loĝantaro apartenis al la klerikaro
(ĉu sekulara aŭ regul-submetita). Kaj dum jarcentoj
la sacerdotoj apartenis al privilegiita klas-tavolo en
la socio. T. e. temis pri situacio en kiu la presbiteroj
ĝuis ekonomiajn avantaĝojn, kaj iĝi sacerdoto estis
iu maniero fari karieron. Nu, la Koncilio volis meti
finon al tiu modelo de sacerdoteco kaj tiucele gi difi-
nis la doktrinon ke la presbiteroj estas unuigitaj al la
episkopoj en la honoro de la sacerdoteco por tri ce-
loj: prediki la Evangelion, gvidi la eklezianojn kaj
celebri la sakralan kulton. T. e. laŭ tia teologio la
pastro jam ne plu estas ligita nur al la kulto, sed oni
starigas ankaŭ lian rilaton kun la eklezia komunumo.
Tiu doktrino estis formulita en la koncilia dokumen-
to: Dekreto pri la servo kaj vivo de la presbiteroj, en
kiu oni diras ke Kristo igis ilin partoprenantojn en lia
konsekrado kaj lia misio.
Konsekrado kaj misio. Sendube ne multaj personoj
konstatis tiam, kaj poste, ke en tiu formulo ekzistas
iu kontraŭdiro, kiu eble estas rezulto, samkiel multaj
deklaroj de ĉiuj koncilioj, el kompromisa interakor-
do de la defendantoj de reciproke kontraŭantaj pozi-
cioj. Per la termino “konsekrado” oni deklaras ke la
sacerdoto estas “konsekrita” homo, t. e. iu kiu estas
“apartigita” el la ensemblo de la senrangaj eklezi-
anoj. Tamen per la termino “misio” oni indikas ke la
pastro estas “sendita” al la popolo. La sendito ne po-
vas apartiĝi, sed tute male, li devas alproksimiĝi kaj
unuiĝi al tiuj al kiuj li estis sendita. Tiu kontraŭdiro
inter la esenco kaj la celo de la pastreco igis ke mul-
taj presbiteroj ne sciis nek kapablis organizi sian vi-
von kaj sian eklezian laboron. Unuflanke estis/as tiuj
kiuj daŭre vivadis sian sacerdotecan rolon kiel “kon-
sekrado” al la diaj aferoj, do, apartigitaj el la homa
zorgado, kaj aliflanke estis/as tiuj kiuj pretendis
prezentadi sian rolon en la Eklezio kiel misio por la
predikado de la Evangelio kaj, tiele, asimiliĝo al tiuj
al kiuj estis destinita la evangelia mesaĝo. Ambaŭ
teologiaj tendencoj konstituas du formojn tre mal-