Ni memoru ke inter la celoj de la Dua Vatikana
Koncilio, krom la alĝustiĝo de la Eklezio al la novaj
tempoj (aggiornamento), estis ankaŭ tiu de la reunu-
iĝo de la kristanoj, t. e. antaŭenmarŝi direkte al vera
ekumenismo. Rilate al tiu postulo, la problemo de la
rilato –teorie kaj praktike– inter la papo kaj la Epis-
kopara Kolegio, akiras plian gravecon kaj urĝon. Ja,
en tiu tereno la Eklezio spertas la eble plej fortan
kontraŭdiron el la ekzistantaj en ĝia sino. Laŭ la an-
taŭa koncilio, la Unua Vatikana, la celo kaj ekzisto-
kialo de la papo estas agadi tiamaniere ke li estu
“faktoro de komuneco kaj unueco inter ĉiuj episko-
poj kaj ĉiuj kredantoj”. Sed, fakte, tiel kiel estas nun
organizita la rolo de la papo kaj ĉi ties regado sur la
Eklezio, reale, la papo estas la ĉefa kaj plej forta ba-
ro nun ekzistanta por atingi tiun komunecon kaj tiun
unuecon. Evidentas ke la teologiaj diferencoj kiuj
estis kaŭzo, en la 16-a jarcento, de la rompiĝo de la
protestantaj reformistoj kun la Eklezio, apenaŭ gra-
vas nuntempe. Pruvas tion la fakto ke la ĉefa el tiuj
diferencoj, tiu de la “praviĝo pere de la fido”, tiam
prezentita de Lutero, jam atingis interakordon inter
katolikoj kaj protestantoj, tiamaniere ke oni sub-
skribis komunan tekston, akceptitan de ambaŭ kon-
fesioj. Do, kiu estas nun la obstaklo por la reunuiĝo
de ambaŭ (kaj aliaj) kristanaj branĉoj disigitaj? Ŝaj-
nas ke nuntempe la problemo por atingi tiun reunu-
iĝon estas ne teologia sed, ĝuste, tiu de la organiz-
maniero de la Romkatolika Eklezio. Dum plue oni
ne solvos tiun problemon, daŭre estos neebla la unu-
eco en la Eklezio kaj la reunuiĝo de ciuj kristanoj.
Ŝajnas ke por kelkaj el la ĉefaj protestantaj konfesioj
la problemo ne estas la ekzistado de la papo en la
Eklezio sed la formo laŭ kiu la papo efektivigas sian
regadon en la institucio. Tiu formo ne estas teologia,
t. e. ĝi ne devas nepre esti tia kia ĝi estas, sed estas
rezulto de serio da historiaj, sociaj, politikaj, kulturaj
kaj juraj cirkonstancoj kaj faktoj. Fakte, en la Ekle-
zio okazis, ĉiunivele, iu deformiĝo: oni identigis la
savon de la kristanoj kun la praktikado de la povo
far la ekleziaj altranguloj: papo, episkopoj, pastroj…
La sekvoj praktiki en la institucio tiun aŭtoritato-
formon estis fatalaj por la reunuiĝo de la kristanaj
eklezioj. Sed ne nur tio: Krome estas ankaŭ la sekvoj
de tio interne de la Katolika Eklezio mem. Ene de la
institucio la juraj aspektoj de la afero rangas super la
teologio, kaj sekve de tio oni atribuas, laŭ la Kodo
de Kanonika Juro, senliman aŭtoritaton al la papo.
Laŭ tiu leĝaro eĉ koncilio aŭ episkopara kolegio ne
povas kontraŭstari la papon nek nuligi iun el ĉi ties
disponoj. En la nuna tempo ŝajnas ne imagebla ke la
absoluta povo de la papoj konkretiĝu en despotismaj
agoj kiel mortpuni iun personon, sed ne malproksi-
mas la epoko kiam la Pontifiko de Romo havis po-
litikan povon sur parto el Italio kaj tie li praktikis fa-
rojn similajn al ties de ĉiuj absolutismaj monarĥoj.
Krome, kiel sciate, en la historio de la Eklezio ne
mankis papoj herezaj. Almenaŭ teorie, la doktrino de
la absoluta povo de la papoj pravigas tiutipajn fa-
rojn. En ĉi tiu epoko ŝajnas neeblaj tiaj situacioj, sed
la plena povo de la papoj, tia kia ĝi estas difinita en
la eklezia leĝaro, postulas ke ĉiuj katolikoj devas iri
tra tiu vojo indikita de la reganta papo, t. e. la tuta
Eklezio devas adaptiĝi kaj submetigi sian pensma-
nieron al la decidoj de la Pontifiko de Romo. Tiele,
ekzistas la evidenta danĝero ke la Rom-Katolika
Eklezio agu multfoje kaj pri tre gravaj aferoj, ne laŭ
la instruo de Jesuo-Kristo kaj la plej urĝaj necesoj
sed laŭ la vidpunktoj de la tiam reganta papo. Kaj tio
tre gravas ĉar povas okazi ke homo kun tiel granda
povo en iuj cirkonstancoj, ĉar tia estas la homa natu-
ro, li ne kapablus alpreni tiel grandan respondecon,
ekzemple, se lia sano aŭ aĝo malfortigus lin aŭ kon-
fuzus lian menson.
Ĉu tio povas obei dian planon? Ĉu la ĉeesto de la
Evangelio en la mondo devas dependi de la volo kaj
la kapablo de unu sola homo, eĉ se li estus sankta,
kio ofte ne okazas? Se la papaj decidoj, kiaj ajn ili
estu, estas ne-apelacieblaj, kaj se nur la kurio povas
roli nome de la pontifiko, tio signifas ke ĉiuj eklezi-
anoj, eĉ la episkopoj, povas suferi, eĉ ne konante la
kialon, kanonikajn punojn. Se la kanonika eklezia
leĝaro disponas ke neniu povas apelacii kontraŭ la
decidoj venintaj el Romo, neniu el la membroj de la