al la demandoj: kiu havas la plejsuperan povon en
la Eklezio?, el kie venas tiu povo?
Temante pri la karaktero kaj naturo de la episkop-
eco, la rolo kaj funkcioj de la episkoparo, la rilatoj
de ĉi tiu kun la papo kaj la posedanto kaj deveno
de la plejsupera povo en la Eklezio, la sinsekvaj
koncilioj laŭlonge de la historio de la Eklezio, pro-
vizas pli kaj pli da konfuzo kaj kontraŭdiroj… la
fakto mem ke tiuj aferoj estis nepre pritraktataj
koncilio post koncilio montras ĝis kioma grado la
temo estas komplika kaj malfacila. Kurioze kaj
paradokse, post la precizigoj de ĉiu nova koncilio
la afero restas tiel malklara kiel antaŭe, aŭ eĉ pli
pridubinda. Ni vidu, ekzemple, tion kio okazis
dum la procezo de la koncilioj okazintaj post la t.
n. “Skismo de Okcidento”, t. e. la Koncilioj de
Konstanco, Bazelo kaj Florenco. La unua el tiuj
koncilioj, okazinta dum la jaroj 1414 al 1418, fik-
sis doktrinon deklarantan ke “ĝenerala koncilio,
reprezentante la aktivan Katolikan Eklezion, pose-
das la tujan povon de Kristo, al kiu ĉiu homa est-
aĵo, kiu ajn estus ties rango, eĉ la papo mem, de-
vas obei”. En la jaro 1431 la Konzilio de Bazelo
konfirmis, eĉ pli draste, tiun saman kriterion. Ja,
por la tiamaj telogoj, la koncilio reprezentadis la
Eklezion kaj, tiusence, eĉ la papo estis submetita
al la aŭtoritato de la ensemblo de la episkopoj par-
toprenantaj en la koncilio. Kaj tamen, ankaŭ ne
tiam restis klara la afero, ĉar kiam la problemo de
la ekzistado de tri samtempaj papoj, rezulte de la
Skismo de Okcidento, estis finsolvita, oni revenis
al la ideo de tio ke la papo havas pli da povo ol la
episkoparo. Kaj tiel do, en la jaro 1439, en la Kon-
cilio de Florenco oni dekretis: “La Sankta Aposto-
la Sidejo de la Pontifiko de Romo posedas la
unuarangan aŭtoritaton sur la Universala Eklezio”.
Ĉu de tiam restis definitive solvita la problemo?
Tute ne. Verdire, de tiam la problemo restis park-
ita kaj blokita en la Eklezio. La tri sekvintaj konci-
lioj: 5-a Laterana (jarojn 1512 al 1517), Trento
(jarojn 1545 al 1563) kaj Unua Vatikana (jarojn
1869-1870) estis kvazaŭ memdefenda reago de la
Eklezio. Memdefendo, kontraŭ kio? Kontraŭ la
propra kristana civilizacio kiun ĝi, la Eklezio, estis
gvidinta dum tuta jarmilo. La kristana socio nask-
iĝinta post la krizo de la Romia Imperio de Okci-
dento atingis ian maturecon (Renesanco) post kiu
la gvida rolo de la Eklezio iom-post-iom malfort-
iĝis kaj defaladis. Protestanta Reformacio, Kler-
ismo, Liberalismo, Laikismo, Modernismo… estis
paŝoj kaj aspektoj de iu procezo en kiu la Rom-
katolika Eklezio jam ne plu estis la mastro kaj ins-
piranto kiun ĝi estis dum la longa Mezepoko. De
tiam, la Eklezio kiu ankoraŭ ne estis solvinta siajn
proprajn internajn kontraŭdirojn devis alfronti ali-
tipajn eksterajn problemojn kies naturon la institu-
cio neniam komprenis kaj kies solvon neniam ĝis
nun ĝi trovis. De tiam la Eklezio gvidata de la pa-
poj de Romo troviĝis ne-adaptita en mondo kiun
ĝi mem estis kreinta. Tiurilate la Dua Vatikana
Koncilio troviĝis en la sama linio de konfrontado
kun la moderna socio, sed kontraŭe al la tri an-
taŭaj koncilioj, kiuj sin tenis agrese kaj kondamne
kontraŭ la evoluinta socio, la koncilio kunvokita
de Johano la 23-a volis sin teni optimisme kaj pre-
ta lerni el tiu nova mondo. Oni emfazis tiam pri la
eklezia volo dialogi kun la mondo kaj moderniĝi
ĝi mem. Kaj por serioze entrepreni tiun procezon
estus necese ke la organizo de la institucio estu
preta agadi laŭ la spirito kaj la teologio de tiu kon-
cilio. Sed la problemo de la eklezia organizo restis
kiel antaŭe, kaj post la finiĝo de la ekumena asem-
bleo la institucio restis gvidata de la samaj fortoj
kiuj estis balastintaj ĝin dum la kvin ataŭaj jar-
centoj kaj regata laŭ la samaj kriterioj de papa kaj
kuria aŭtoritato. Spite al la Dua Vatikana Koncilio
kaj ĉi ties progresista doktrino, la duonjarcento
pasinta de tiam estis en la Eklezio similaj al la
kvin antaŭaj jarcentoj. La Romkatolika Eklezio
daŭre estas socio hierarkie organizita en epoko
kiam la situacio postulas alitipan organizon, kaj tia
neeltenebla situacio fine eksplodas nuntempe.
La tri koncilioj antaŭ la Dua Vatikana estis kvazaŭ memdefenda reago de la Eklezio kontraŭ la
propra kristana civilizacio kiun tiu institucio estis gvidinta dum tuta jarmilo. Protestanta
Reformacio, Klerismo, Liberalismo, Laikismo, Modernismo… estis paŝoj de procezo en kiu la
Romkatolika Eklezio jam ne plu estis la mastro kaj inspiranto kiun ĝi estis dum la longa
Mezepoko. De tiam la Eklezio gvidata de la papoj de Romo troviĝis ne-adaptita en mondo kiun ĝi
mem estis kreinta.