Eklezio, eĉ super la episkoparo kaj la kardinaloj. Eĉ
pli grave: la povo de la kurio kaj la maniero efektiv-
igi ĝin preterpasis eĉ tion kion disponas la reakcia
Kodo de Kanonika Juro kiu, ja, apenaŭ mencias
tiun organismon. Ja, oni povas diri ke la kurio kaj eĉ
ĉio rilate al ĝi estas kontraŭ-konstitucia, kvazaŭ in-
terna konstanta puĉo en la Eklezio. Ĝia nura mem-
pravigo estas roli kiel demarŝanta ento de la totala
kaj absolutisma povo de la papo, sed en la realo tiu
regado efektiviĝas marĝene, dorse, de la papo kaj fo-
je eĉ kontraŭ la scio kaj la volo de la Plejsupera Pon-
tifiko. Resume: tiu kuria burokrataro agadas nome
de la papo sed tute sendepende de ĉi tiu. Atestas pri
tio la prifinancaj skandaloj okazintaj en la Vatikano
dum la pap-regadoj de Johano-Karlo la 2-a kaj Be-
nedikto la 16-a, kaj eble ankaŭ la tiea rezisto esplori
kaj puni la pedofilajn deliktojn de la religiuloj. Sed
ne nur tiuj specialaj kazoj de deliktoj kaj skandaloj
klamas kontraŭ la agado de la kurio, sed eĉ –kaj ĉe-
fe– la normala funkciado de tiu organismo argumen-
tas kontraŭ la ekzistado mem de tiu reg-aparato. Ĉar,
anstataŭ la laŭdogma strukturo: –papo kaj episkop-
ara kolegio– aperas nova, fakta kaj nenormala struk-
turo: papo, kurio kaj episkoparo. Tiele la kurio re-
zultas kiel kontrolanto de la episkopara kolegio kaj
kun aŭtoritato super ĉi tiu. Ja, ĉiuj episkopoj en la
mondo konscias pri tia realaĵo, ĉar, fakte, estas la
kurio tiu kiu decidas la nomumon de la episkopoj,
tiu kiu kontrolas ilin kaj atentigas ilin kiam ĝi tion
konsideras oportune laŭ ĝia kriterio, kaj eĉ eksigas
kaj translokigas ilin se necese. Kaj, laŭteorie, la ku-
rio povas fari ĉi-ĉion laŭleĝe ĉar la sola kanono rila-
te al tiu organismo en la Kodo de Eklezia Juro, t. e.
la kanono 360, diras ke la kurio “efiktivigas sian
funkcion nome de la Pontifiko de Romo kaj kun ĉi
ties aŭtoritato”. Evidentas ke la funkciuloj de tiu reg-
organismo povas facile fali, kaj fakte falas ofte, en la
tenton preni decidojn kaj disponojn sur la tuta ekle-
zia membraro (eĉ la episkoparo) tiamaniere ke la
destinitoj de tiuj disponoj ricevu ilin kvazaŭ temus
pri pontifikaj ordonoj, t. e. disponoj kies ŝanĝo ne
eblas kaj eĉ estas ne-apelacieblaj.
Oni devas insisti pri tio ke tiu nenormala ento de la
kurio, eĉ se ĝi agadas, laŭteorie, nome de la papo,
fakte ĝi estas aŭtonoma povo kiu povas funkcii kaj
fakte funkcias kontraŭ la planoj kaj la volo de la
pontifiko mem. Dum la procezo de verkado de ĉi tiu
eseo, laŭlonge de la jaro 2013, okazis la demisio de
la papo Benedikto la 16-a kaj estis elektita nova pa-
po. Pri ĉi tiuj eventoj ni temos en la lasta ĉapitro, sed
nun decas ke ni atentigu pri la fakto ke inter la eblaj
kialoj de la demisio de la papo, ne malmultaj spe-
cialistoj pri vatikanaj aferoj menciis ke la pontifiko,
kun sia tuta absolutisma povo, ne povis batali kon-
traŭ la ĉio-pova kurio kaj rezignis sian taskon por ke
pli vigla homo alfrontu tiun problemon. Iuj el tiuj
spertuloj pri ekleziaj aferoj eĉ sugestis ke la vivo
mem de la papo estis subdanĝere en tiu batalo kon-
traŭ la aparato de la reala povo en la Vatikano. Ne
eblas certe scii kiom da vero estas en tiutipaj speku-
lacioj, sed ni devas ne forgesi ke, kun kurio aŭ sen
kurio, la pov-ekzercado en la Eklezio estas absolut-
isma. Ĉu tiu povo kuŝus en la manoj de la papo aŭ
ĉu la kurio kontrolas ĝin nome de la pontifiko, la tu-
ta membraro de la Eklezio havas nenian rajton kon-
traŭ tiu povo. Kaj ĉi tiu realaĵo, kaj ne la Evangelio
de Jesuo Kristo estas la vera esenco de la eklezia
institucio kaj, ŝajne, fakta kialo de ĝia ekzistado.
Eble interesas pripensi ĉu por plenumi la aferon de
Kristo, proklami lian evangelian mesaĝon kaj labori
por la konstruado de la Dia Regno en la mondo estas
necesaj organizaĵoj kiaj la nun konataj eklezioj kun
ĉi ties hierarkioj. Sed tiu studo, eĉ se tre interesa, ne
estas la celo de ĉi tiu raporto. Ni ekstartu el la su-
pozo ke la sekvantoj de Jesuo, ja, volas agadi por la
menciitaj celoj, organizitaj en sociaj strukturoj de iu
ajn tipo, se ili, ni, ne trovas alian manieron aranĝi la
aferon. Tiu deziro povus pravigi la ekzistadon de la
eklezioj, la Rom-Katolika kaj aliaj. Sed, tion supoz-
ite, ĉu nepre devas esti, tia kia ĝi estas, la organiza
strukturo de la katolikoj? Daŭre ekzamenante la Ko-
don de Kanonika Juro ni trovas ke la 331-a kanono
diras ke la povo de la papo en la Eklezio estas “plej-
supera, plena, tuja kaj universala”, krome, “li povas
ekzerci ĝin ĉiam laŭvole”. Kaj la kanono 333-a al-
donas en ties Tria paragrafo, ke “ne eblas apelacii
kontraŭ iu sentenco aŭ iu dekreto de la Pontifiko de
Romo”. Krome la kanono 1404-a deklaras ke “la pa-
pa sidejo povas esti juĝita de neniu”. Do, evidentas
ke la rajtoj de la eklezianoj valoras nenion antaŭ tia-
speca aŭtoritato: iu ajn sentenco aŭ dekreto de la pa-
po, aŭ de la kurio lianome, nuligas ĉiun ajn rajton.
Nu, ĉu tiutipa aŭtoritato ne estas tio, kio tradicie es-
tas konata kiel “absolutisma monarĥio”?
Sed ĉi tio, kio estas tre klara en la tereno de la juro,
ne estas tia en la teologia tereno. Jen la kerno de la
kontraŭdiro delonge nesolvita en la Eklezio: ne estas
kongruo inter la eklezia juro kaj la eklezia teologio.
Kaj tio fariĝis pli grava kiam la Koncilio renovigis la
teologion pri la Eklezio kaj ne renovigis la eklezian
organiz-manieron. En kio rilatas al la funkciado de
la institucio, la Koncilio lasis ĉion same kiel ĝi estis
antaŭe. Konkrete, la Koncilio lasis netuŝitaj du afe-
rojn: la povon de la papo kaj la ekzistadon de la ku-
rio tia kia ĝi estis antaŭe.
El ĉio-ĉi rezultas ke la Katolika Eklezio estas socia
ento en kiu la ideoj iras tra iu vojo kaj la realo tra
alia vojo. En la tereno de la ideoj oni senĉese men-
cias altajn idealojn: sindonemo, servemo, solidareco,
amo… Sed en la realo altrudiĝas la volo de homoj
kiuj agadas laŭ iliaj interesoj kaj ambicioj. La teolo-
gio ellaborita de la Koncilio metis la Dian Popolon
super la hierarĥio kaj ĉi ties povo, sed la organiza
sistemo de la Eklezio restis, fakte, samkiel antaŭ la
Koncilio. En la teologiaj ideoj plejrangas la Dia Po-
polo, sed en la reala vivo daŭre plejrangas la hierar-
ĥia povo kontrolita kaj demarŝata de la vatikana ku-
rio. Evidentas ke la Koncilio, fakte, havas nenian