skribaĵoj, iuj koncilianoj bedaŭris ke oni ne pli
ofte uzus la enciklikojn de la papoj. La plej elstara
episkopo bedaŭrante pri tio estis kardinalo Otta-
viani, prefekto de la Sankta Ofico. Oni kompre-
nas tiun preferon: la papaj enciklikoj de la 19-a kaj
20-a jarcentoj emfazas la gravecon de la aŭtoritato
kaj la hierarkio dum en la bibliaj skribaĵoj oni tro-
vas abundajn dokumentojn favore al la egaleco en
la Eklezio. Estas klare ke la poziciiĝo favore al tia
aŭtoritato respegulis la volon kaj la inklinon de la
vatikana kurio.
Sed la Koncilio, la kunveno de la tutmonda katoli-
ka episkoparo, komencis deklarante ke «la nun-
tempaj kondiĉoj aldonas al la devo de la Eklezio
plian urĝon, por ke ĉiuj homoj, unuigitaj nun pli
intime per ĉiuspecaj sociaj, teknikaj kaj kulturaj
interrilatoj, atingu ankaŭ la plenan unuiĝon en
Kristo». Temi pri unueco estas, antaŭ ĉio, temi pri
egaleco. Diferencoj generantaj konfliktojn, kaj
disiĝon ne respondas al la Dia volo, kaj tiele ne
kongruas kun la Eklezio kiun volis la Koncilio.
Krome, tiu Asembleo decidis difini la Eklezion
kiel sakramento. La koncilia dokumento Lumen
Gentium deklaras tiurilate: «La Eklezio estas en
Kristo kiel sakramento aŭ signo kaj instrumento
de la intima unueco kun Dio kaj la unueco de la
tuta homa specio». Poste, en la sama dokumento
oni difinas la Eklezion kiel «la komunumo de ĉiuj
kredantoj kiuj konsideras Jesuon la aŭtoro de la
savo kaj principo de unueco kaj paco, videbla sa-
kramento de la unio por ĉies savo». Do, se laŭ la
Koncilio, la Eklezio volis prezentiĝi kiel institucio
promocianta kaj stimulanta ĉion necesan por la
tuthomara unuiĝo, estus necese ke ĉi tiu institucio
organizu sin mem laŭ tiu spirito de unueco, kiu
implicas egalecon. Do, estas nefidela al la Konci-
lio kaj al la spirito kiu inspiris ĝin ia eklezio kiu
organizas sin kaj funkcias tiamaniere ke la unu-
eco kaj la egaleco inter ĉiuj ties membroj fariĝas
neeblaj. Kiel sciate, la termino sakramento signi-
fas signo, simbolo, videbla realaĵo por komuniki
ion ne-videblan. Tio signifas ke la difino sakra-
mento, aplikita al la Eklezio volas indiki ke tiu
institucio devas aperi kiel videbla realaĵo de la
unuiĝo kun Kristo kiun ĝi pretendas komuniki al
la mondo. T. e. ke ĉiu persono perceptu pere de
kaj dank' al la Eklezio la instruon pri unueco kiu
celas pretersuperi ĉiun disiĝon, perforton, kaj sub-
premadon inter la homoj. Do, kiam la homoj vidas
ke en la Eklezio okazas ĉiuj misagoj kiujn la spiri-
to de unueco kondamnas, la kristanoj devas sin de-
mandi kion ili estas farantaj. Jesuo estis tre ege
tolerema kaj respektema kun la senkleruloj, la
malriĉuloj, la pekuloj kaj la marĝenitoj de sia epo-
ko. Li estis maltolerema nur kun la netoleremaj, la
fanatikuloj kiuj surbaze de la religio sin konsideris
pli bonaj ol la ceteraj. Jen la modelo aŭ kriterio de
la unueco kiun Jesuo proponas.
Alia difino pri la Eklezio, kiun la Koncilio dispo-
nis, estis la esprimo: «Dia popolo». Tuta ĉapitro
de la dokumento Lumen Gentium estis dediĉita al
ĉi tiu temo, kio atestas pri la graveco kiun la epis-
kopara Asembleo atribuis al ĝi. Jam en la tekstoj
de la Nova Testamento oni difinas kiel «Dia po-
polo» la kristanan komunumon. En la Skemo de la
preparo de la Koncilio oni mencias unue la hierar-
ĥion kaj nur poste temis pri la «Dia popolo». Sed
la Koncilio renversis tiun rangigon kaj antaŭmetis
la koncepton de «Dia popolo» konsiderante ke ĉi
tiu estas la ĉeftemo dum la hieraĥio estas nur
instrumento ĝiaserve. Ekzistas la hierarkio por la
Eklezia komunumo, ne inverse. Tiamaniere oni
metis definitivan finon al tiu antikva teologio kiu
asertis ke la hierarkio estas la unuaranga, la esenca
kaj decida en la Eklezio dum la eklezia membraro,
fakte, ne estas pli ol klientaro de la hierarĥio. Ĉi
tiun instruon estis diskonigante la antaŭkonciliaj
verkoj. La pastroj eliradis el la seminarioj plen-
konvinkitaj ke ili estis la ĉefaj konstituantoj de la
Eklezio. La episkopoj kaj pastroj estis kiuj sciiis
pri la religiaj aferoj kaj kiuj devis kaj povis decidi
tion kion la senrangaj eklezianoj devus fari aŭ ne.
La cetero el la kristanoj devus nur akcepti tion
kion oni diradis al ili kaj plenumi ĉion ordonitan al
ili. Sufiĉas tralegi la Kodon pri Kanonika Juro
por konstati ke tiu leĝa eklezia dokumento daŭre
restas inspirata de la antaŭkoncilia teologio aŭ hie-
rarkiologio. Oni diras en la intraekleziaj medioj,
kvankam la afero ne fariĝis publika, ke la Papo
Ratzingero (Benedikto la 16-a) ordonis al la epis-
koparo ke en ĉi ties dokumentoj oni evitu la men-
cion de la esprimo «Dia popolo» temante pri la
eklezia membraro. Li mem estis ekzemplo pri tiu
praktiko: en sia encikliko Spe salvi (Espero pri
savo) en kiu aperas 26-foje la vorto «Eklezio», eĉ
ne unufoje aperas la esprimo «Dia popolo»; en la
encikliko Caritas in veritate (Vera karitato) la
termino «Eklezio» aperas 63-foje kaj la esprimo
«Dia popolo» nul-foje; kaj fine, en la ĉefa en siaj
enciklikoj, la Deus caritas est (Dio estas karitato),
temante pri la ensemblo de la katolikoj, oni uzas
ne malpli ol 93-foje la vorto «Eklezio» dum tute
ne aperas la esprimo «Dia popolo». Vere estas ke
okazis simile ankaŭ en la enciklikoj de la antaŭaj
papoj, ellaboritaj en la antaŭkoncilia epoko sub la
influo de la antikva teologio; nur en la encikliko
Populorum Progresio aperas dufoje tiu esprimo,
kiun oni volas prefere eviti tial ke ĝi iamaniere el-
vokas subjekton kiu povus aspekti inda je iuj rajtoj
kaj ilin postuli.