19
Inter la abunda materialo verkita pri la 2a Vatika-
na Koncilio oftas la laŭdado al la papo kiu kun-
vokis ĝin, la Papo Ronkalli, Johano la 23a. Iu el la
verkoj pritemantaj tiun ekumenan asembleon,
menciante ties kunvokadon, temas pri la “profeta
intuicio” de la Papo Ronkalli. Temante pri ĉi tiu
pontifiko, fariĝis fama kaj kutima la epiteto “la
bona Papo Johano”. Tiu titolo, unuavide, ŝajnas
indiki ke subkonscie oni neis la kvalifikon de
“bona” al la antaŭaj papoj.
Vera historiisto devas estis pli objektiva kaj eviti
laŭdadon kaj mallaŭdadon kiuj implicus nerealan
juĝon. La papo Johano la 23a estis ne malpli in-
fluita ol siaj antaŭintoj kaj sukcedintoj de la ekle-
zia rango kiun li havis kaj de la religiaj skemoj de
sia medio. Same kiel la ceteraj papoj de la lastaj
jarcentoj, li konsideris sin mem viculo de Kristo
kaj surtera peranto de Dio. Kaj li kunhavis kun la
klerikaro de sia Eklezio politikan poziciiĝon favo-
ran al la kapitalismo kaj kontraŭan al la socialismo
kaj komunismo. Li ĵetis ekskomunion kontraŭ Fi-
del Kastro kiam ĉi tiu konkeris la povon en Kubo
kaj entreprenis socialistan revolucion en tiu lando.
Dume, la Vatikana ŝtato estrita de li havis amik-
ecan rilaton kun la hispana reĝimo de la diktatoro
F. Franko. Fine, la Papo Johano la 23a tute kon-
sentis kun la malracia kredaro de tuta paparo, epis-
koparo, pastraro kaj ŝafaro de lia Eklezio.
Tion dirite, oni devas ĝuste pritaksi lian decidon
entrepreni procezon de renkontiĝo de la Eklezio
kun la reala mondo. Ĉar tiu estis, kaj daŭre estas,
la reala problemo de la institucio: prezenti la Ekle-
zion tiamaniere ke ĝi estu vera respondo al la pro-
fundaj postuloj de la homaro, ke la Eklezio establu
dialogadon kun la mondo, dialogadon en kiu la
institucio devus ne nur instrui, sed ankaŭ lerni.
Ekde la 18a jarcento la Eklezio subtenis malamik-
ecajn rilatojn kun la moderneco. La Klerismo, en
la tereno de la ideoj, kaj la Franca Revolucio, en la
politika tereno, estis traŭmato por la religio ĝene-
rale kaj por la Eklezio konkrete. De tiam, la insti-
tucio estrata de la papoj sin vidis perdanta la cen-
tran pozicion kiun ĝis tiam ĝi estis ĝuanta en Ok-
cidento, ĉar laŭ la postuloj de la moderneco, la re-
ligio ne plu povus kuratori, ordoni kaj (mal)per-
mesi tion, kion la personoj devus pensi kaj tion,
kion la regantoj devus fari aŭ ne. La klerikaro pen-
sis tiam ke estis necese rekonstrui la perditan or-
don, kaj por tion atingi, oni intencis uzi la ideojn
de la plej tradicia katolikismo. Do, ilia celo estis
rekonstrui la politikan socion helpe de la religio,
kaj postuli kompletan obeon al la papo. Laŭ tiu
mensa skemo estis eraro ke la homa racio mem-
staru antaŭ la religio, kaj oni konsideris ke la filo-
zofio situiĝas en ŝtupo sub la teologio, t. e. ke la
homa racio devas submetiĝi al la religia fido. Sed,
kiel sciate, la ideoj de la moderneco, ekde la epo-
ko de la Klerismo, ne akceptas tian skemon. Tial
la katolika klerikaro tradicie kontraŭstaras la mo-
dernan mondon, kaj asertas ke la papo ne povas,
kaj devas ne, repaciĝi kun la progreso kaj la mo-
dernismo.
Tiu pensmaniero plu regis en la ekleziaj medioj
dum la 20a jarcento. Pio la 12a, la antaŭinto de la
Johano la 23a, altrudis la filozofion de Sankta To-
maso kiel la sole validan por la ekleziaj studoj kaj
la seminarioj. Kompreneble, iu institucio kun tiaj
ideoj, malfacile povas dialogi kun la mondo kaj la
nuntempa kulturo. La ĉefaj dokumentoj elirintaj el
la Koncilio: Lumen Gentium kaj Gaudium et
20
Spes, montras kiom multe la Ekumena asembleo
volis reagi kaj distanciĝi el la tradicia katolikismo
kiu volis sin plualtrudi per la Skemo proponita por
la koncilia debatado.
Sed ni ne perdu la perspektivon pri la ŝanĝo-
ebleco de la Eklezio de la papoj. La Koncilio ha-
vis iujn dekomencajn memlimigojn, kiuj konsti-
tuis veran steriligilon por ĉiu ajn decido kiun la
Asembleo alprenus. Unue, la tradicia dogmaro
restis netuŝita; tio fermis la vojon al iu tipo je re-
formoj kaj plu restigis la institucion en pozicioj
kontraŭ la scienco kaj la racio. Due, ankaŭ la hie-
rarkia strukturo estis dekomence deklarita kiel ne-
tuŝebla; tio restigis stare iun elementon kapablan
repreni la kontrolon de la ins-
titucio kaj nuligi ĉiujn konci-
liajn disponojn.
Ŝajnas ke ĉi tio identigas iun
gravan kontraŭdiron de la
Eklezio entrepreninta la Kon-
cilion. Ĝi, ja, daŭre konside-
ras sin mem mastron kaj ins-
piron de iu civilizacio. Ni
memoru ke iu encikliko de
Johano la 23a, la papo de la
Koncilio, titoliĝis, kaj titol-
igis la Eklezion, ĝuste, Mater
et Magistra, t. e. «Patrino kaj
Instruistino». Sed dume tiu
institucio estis, de antaŭ pro-
ksimume du jarcentoj, merĝ-
ita en konfuzo pri la evoluo
de la okcidenta socio. Dum la
18a jarcento la Eklezio perdis
la intelektulojn, dum la 19a
jarcento ĝi perdis la labor-
istojn, kaj dum la 20a jar-
cento estis perdanta la junul-
aron. La gvidantaro de tiu
Eklezio ne kapablis kompre-
ni tiun fenomenon kaj volis
koni la kialon. Jen la esenco
de la kontraŭdiro, la institucio kaj ties gvidantaro
konsideris sin mem ĉioscian, inspiritan de Dio,
neerareblan…, kaj dume ĝi konstatis ke ĝi estis
erarinta kaj ne konis la kaŭzon… nek la solvon.
Tiaj kontraŭdiroj helpas nin kompreni la patolo-
gian karakteron de la religio, de ĉiuj religioj. Estas
konstatita fakto ke la religioj posedas povon kiun
la ŝtatoj, kaj eĉ la grandaj potencoj, kun ĉi-ties tuta
forto kaj armilaro, ne povas efektivigi. Kompren-
eble, tiu povo de la religioj ne efikas sur ĉiuj ho-
moj senescepte, kaj sur iuj personoj la efiko ne
daŭras por ĉiam. Sed la efiko, kiam ĝi okazas, ne
postulas la uzadon de la armitaj fortoj kiuj ga-
rantias la efektivigadon de la povo de la politika
aŭtoritato. Por efektivigi la religian povon sufiĉas
instali ideojn en la menso de la personoj, kaj tio
ĝenerale okazas pere de edukado, kiel eble ekde la
plej frua aĝo.
Post la semado de la religiaj ideoj en la homan
menson, la afero funkcias per si mem. Tiamaniere
oni fabrikas la talibanojn, la krucistojn, la zelo-
tojn, ĉiutipajn fanatikulojn. Nu, tiu religia povo
super la homoj kapablas igi ke inteligentaj homoj
agadu malsaĝe, kaj ke bonkoraj homoj kondutu
perversece. Kaj la homoj subinflue de tiu povo
sincere pensas ke ili devas agadi tiamaniere kaj
defendi sian kredaron ĉar tio estas agrabla al Dio
kaj necesa por sia persona
savo. Ĉi tio funkcias tiama-
niere same inter la ordinaraj
homoj kiel inter la elstaraj
kiel, ekzemple, la ekleziaj alt-
ranguloj. La papo Pio la 12a
en la jaro 1950 deklaris per iu
encikliko ke la darvina teorio
pri la evoluo de la specoj po-
vus priskribi ekzakte la bio-
logian originon de la homa
vivo, sed nur du jarojn an-
taŭe, la 16an de januaro de
1948, li mem estis defendinta
la historian karakteron de la
tri unuaj ĉapitroj de la Gene-
zo, t. e. la biblia rakonto de la
kreado de la mondo fare de
Dio laŭlonge de ses sinsekvaj
tagoj.
Kelkaj homoj sukcesas ven-
ki, pere de intelekta discipli-
no, la antaŭjuĝojn instalitajn
en la menson pere de mis-
formiga instruo, sed en mul-
taj personoj tiu procezo ne
sukcesas komenciĝas
neniam. Kio okazis en la
menso de Pio la 12a dum la dujara periodo inter
ambaŭ kontraŭdiraj pozicioj pri la darvina teorio?
Nu, tutsimple, eble dum tiu tempo li legis la verk-
aron de Darvino, io kio, cetere, estis malpermesite
fari al la katolikoj laŭordone de la Eklezio mem.
Simile okazis en aferoj rilate al moralo kaj dok-
trino. Krom la modernismon, la Eklezio de la 19a
kaj 20a jarcentoj kondamnis ankaŭ sociekono-
miajn teoriojn kiaj la socialismo kaj la komun-
ismo. Papoj de tiu dujarcenta periodo solene de-
klaris ke la komunismo estas esence malbona kaj
malpermesis al la katolikoj la apartenon al ko-
munistaj partioj. Ili ŝajne ne estis konantaj,
Ronkalli, la papo de la Koncilio, kunhavis kun
la cetera klerikaro de sia Eklezio ĉi ties nera-
cian kredaron kaj deformitan pritakson de ilia
propra rolo en la mondo.
21
estis forgesintaj la instruon de la Mastro Jesuo, el
kiu ili pretendis estis sekvantoj, kiu iam diris:
Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la
nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu
faru tiel same. (Luko, 3 : 11)
Ne hazarde dum multaj jarcentoj tiu Eklezio mal-
permesis traduki la bibliajn tekstojn al lingvoj
komprenataj de la ordinara popolo.
Tiuj ekzemploj kaj multaj aliaj kiujn oni povus
prezenti montras al ni du aferojn: unue, la pa-
tologian karakteron de la religioj kun ties kapablo
deformi la homan objektivecon, kaj la kontraŭ-
diron de institucio, kia la Rom-Katolika Eklezio,
kiu pretendas estis mastrino kaj instruistino de la
socio kaj la mondo sed tamen bezonas lerni el ĉi
tiuj por korekti siajn proprajn erarojn.
Nu, estis tiutipa institucio la Rom-Katolika Ekle-
zio kiu sin pretis por malfermiĝi al la moderna
mondo. Sendube estis volo entrepreni tiun mal-
fermiĝon sed mankis kapablo efektivigi la planon.
La enorma pezo de 17-jarcenta tradicio balast-
ĝenis la movkapablon de tiel ampleksa organizaĵo
kaj la reformo rezultis ne-realigebla. Apriore oni
ne povas certigi la rezulton de entreprenata pro-
cezo, sed ĉi-kaze ni temas pri sperto efektive real-
igita. Per la sekvaj ĉapitroj ni trastudos la dis-
volviĝon de tiu fiasko kaj intencos eltiri instruon
pri ĉi ties kaŭzoj.
Benedikto la 15a
Giacomo Paolo Battista della Chiesa,
papo inter 1914 kaj 1922.
Li apartenis al iu patricia familio de
Ĝenovo. Ekde lia ordeniĝo kiel pas-
tro en 1878, li rapide progresis en la
Eklezia kariero: en 1882 li rolis kiel
nuncio en Madrido, kaj kvin jarojn
poste li estis promociita al la Sekre-
tariaro de la Vatikana Ŝtato. En 1907
li estis nomumita ĉefepiskopo de Bo-
lonio kaj en majo de 1914 Pio la 10a
nomumis lin kardinalo. Nur tri mo-
natojn poste, forpasinte tiun papon,
Giacomo estis elektita por sukcedi
lin kaj alprenis la nomon “Benedikto
la 15a”.
La unuaj kvar jaroj de lia papa reg-
ado estis signitaj de la Unua Monda
Milito. Li tre aktive klopodis meti fi-
non al la milita konflikto, kiun li di-
finis kiel “la memmortigo de la civi-
lizita Eŭropo”. Lia neŭtraleco altiris
al li la malestimon de ĉiuj batalantaj
potencoj, sed post la finiĝo de la mi-
lito ĉiuj taksis pozitivajn liaj porpa-
cajn klopodojn. En multaj aspektoj li
estis iu papo tre malsimila ol liaj an-
taŭintoj, ekzemple, li metis finon al
la malpermeso al la italaj katolikoj
partopreni en la politika vivo de la
lando. En 1922 li mortis okaze de
epidemio de gripo.
Pio la 11a
Achille Damiano Ambrogio Ratti,
papo ekde 1922 al 1939. Li naskiĝis
en familio de malalta burĝaro en la
itala regiono de Lombardio.
Jam ekde la epoko de lia pastreco li
distingiĝis pro sia granda erudicio pri
filozofio, teologio, matematiko...
Dumtempe li rolis kiel profesoro de
teologio kaj hebrea lingvo en la Uni-
versitato de Milano. En 1919 li estis
nuncio en Polujo kaj en 1921 oni no-
mumis lin ĉefepiskopo de Milano kaj
kardinalo. Sekvintjare, post la morto
de Benedikto la 15a li estis elektita
papo.
Lia pap-regado koincidis kun la pe-
riodo inter la mondmilitoj, la revolu-
cio en Meksikio, la plifirmiĝo de la
sovetia reĝimo naskiĝinta el la rusa
revolucio, la naskiĝo kaj venko de la
faŝismo en Italio kaj Germanio, la
hispana civil-milito… ĉiuj ĉi feno-
menoj, kaj aliaj, kiuj rompis la ske-
mon de la mondo kiun la Eklezio vo-
lus konservi kaj mastri, kaj rilate al
kiuj la institucio devis poziciiĝi. La
teniĝo de la Eklezio kun tiuj realaĵoj
estis diversa kaj ofte kontraŭdira.
Per la interakordo de Laterano la
eklezia institucio normaligis la situa-
cion kun la itala ŝtato tiam subgvide
de Mussolini.
Pio la 12a
Eugenio Maria Giuseppe Giovanni
Pacelli, papo inter 1939 kaj 1958. Li
naskiĝis en Romo en etnobela fami-
lio. Antaŭ lia elekto kiel papo li rolis
kiel nuncio en Germanio kaj iĝis tre
sperta pri la aferoj de tiu lando, la
nazia reĝimo.
Eble lia elekto kiel papo en 1939, ki-
am estis finiĝanta la hispana civil-
milito per la venko de la faŝismo, kaj
estis baldaŭ komenciĝonta la Dua
Mond-Milito kun verŝajna venko de
la eŭropaj faŝismoj, celis pretigi
eklezian liderecon kapablan trakti
kun la eble venkonta faŝismo.
Sed la milita rezulto ne alĝustiĝis al
tiu prognozo. Venkis la burĝaj demo-
kratioj kun kiuj Pio la 12a ne simpa-
tiis kaj la komunistaj reĝimoj kiujn li
plenkore abomenis. Do, dum la 13
jaroj post la milito li devis vivi kaj
agadi kiel papo en mondo kiu ne
kongruis kun siaj politikaj preferoj
kaj diplomatiaj kapabloj.
En 1950, preskaŭ unu jarcento post
la proklamo de la absurda dogmo de
la Senmakula Koncipiteco de la Vir-
gulino far Pio la 9a, Pio la 12a pro-
klamis alian, same absurdan dog-
mon, tiun de la Ĉielenpreno de Ma-
ria, kompreneble, ank ĉi-foje sen
la interveno de iu ajn koncilio.