Tia estis la antaŭkoncilia karaktero de la Eklezio,
tia estis la Eklezio kion oni volis recepti al la Kon-
cilio, kaj tia estas la Eklezio nuntempa spite al la
decidoj de la Koncilio. La plej klara sekvo de ĉi
tiu maniero koncepti la institucion estas la emfazo
plivalorigi la rolon kaj la gravecon de la eklezia
instru-monopolo, la doktrin-aparato de la institu-
cio, ĉefe la instrua rolo de la papo kaj la episko-
poj. Oni starigas en la Skemo rigidan distingon in-
ter la «instruanta» Eklezio kaj la «instruata» Ekle-
zio. En la institucio estas malmultaj instruantoj, la
episkopoj kaj iliaj kunlaborantoj la pastroj, kaj es-
tas la plimulto el la
eklezianoj kiuj rice-
vas la instruon kaj
submetiĝas. Tio es-
tas, temas pri la ideo
kiun Pio la 10a es-
primis per sia enci-
kliko Vehementer
nos kiam, en la jaro
1906, li reagis kon-
traŭ la disiĝo de la
Ŝtato kaj la Eklezio
en Francio. Jen la
esprimo de tiu dok-
trino en la enciklika
teksto:
Nur en la hierarkio enestas la necesaj rajto kaj
aŭtoritato por promocii kaj gvidi ĉiujn al la so-
ciaj celoj. Rilate al la popolo, ĝi havas neniun
devon krom lasi sin gvidi kaj humile sekvi siajn
paŝtistojn.
Sed laŭ la doktrino de la Skemo ne ĉiuj, kiuj ordo-
nas kaj instruas rajtas same; kiel okazas en ĉiu ho-
ma socio, en la hierarkio estas rangoj, kaj la inter-
rangaj rilatoj konkretiĝas en gradoj je povo, aŭto-
ritato, obeo, submetiĝo…, kaj, kompreneble, en la
pinto de la tuta eklezia povo estas la papo, ĉar
estas li kiu reprezentas la personon de la Majstro
Jesuo por la tuta Eklezio. La pontifiko de Romo
estas, laŭ tiu doktrino, la plejsupera majstro de la
vero por la tuta Rom-Katolika Eklezio, kaj precipe
al li apartenas la funkcion kaj la rajton gardi, de-
fendi kaj senerare proponi la doktrinon pri la savo
por ĉiuj kristanoj.
En tia maniero prezenti la aferon, la aŭtoroj de la
Skemo, enkarnigante la teniĝon de la inkvizicia
aparato de la Eklezio, al kiu ili apartenis, estis fal-
ante en la kontraŭdiron iri kontraŭ la propra dok-
trino de la Eklezio en kio rilatas al la funkcioj kaj
la povoj de la episkoparo. Tio estas, en ilia deziro
potencigi kaj plifirmigi la povon kaj la aŭtoritaton
de la papo, ili subvalorigis la rolon de la episko-
poj, kaj tial ili tuŝis iun aferon kiu estis polemika
en la ekleziaj strukturoj jam de antaŭ multaj
jardekoj antaŭ la Koncilio. Tial, la koncilia Asem-
bleo provizis al la tutmonda katolika episkoparo la
eblecon manovri por rehavi la funkciojn kaj la pri-
vilegiojn de ilia rango. Tio eksplikas kial la Ske-
mo estis rifuzita, kiel koncilia labor-dokumento,
fare de la episkoparo kunveninta en la Vatikana
Asembleo. En sia momento ni vidos kiel, post la
Koncilio, la Vatikana Kurio rehavis la kontrolon
de la eklezia aparato kaj malfaris ĉion faritan de la
Koncilio.
La Skemo de la Dogma Konstitucio de la Eklezio
pritemis aliajn afe-
rojn, ekzemple la in-
terrilatojn de la Ekl-
ezio kaj la ŝtatoj. En
ĉiuj ili perceptiĝas
la sama spirito, la
doktrino de la tradi-
cia instru-aparato de
la Eklezio, ĉefe ek-
de la mezo de la 19a
jarcento. Fakte, en
tiu dokumento su-
perabundis citaĵojn
de la papaj encikli-
koj kaj diskursoj
dum tute mankis
mencioj al la biblia
dokumentaro kaj la grandaj teologiistoj tiel an-
tikvaj kiel modernaj. Do, la Eklezio difinita de tiu
teksto baziĝis sur du kolonoj: la povo kaj la leĝo.
T. e. la papa povo aganta en la Eklezio kaj en la
mondo pere de iu leĝaro al kiu ĉiuj eklezianoj
devas submetiĝi.
Restas klare ke tiutipa Eklezio, antaŭkoncilia, sed
denove restarigita post la Koncilio, ne estas la
Eklezio kiun deziris la Koncilio. La Asembleo de-
segnis alitipan Eklezion kies spirito kaj karaktero
estis esprimita en la konciliaj dokumentoj. Laŭ la
eklezia teorio, la koncilioj estas suverenaj kaj ne-
erareblaj, kaj ankaŭ iliaj disponoj estas leĝaro obe-
enda en la Eklezio. Kaj tamen en la realo ne oka-
zis tiele. La ĉefa kaŭzo de la fiasko de la reformo
dezirita de la Koncilio troviĝas en la limoj fiksitaj
je la komenco mem de la Asembleo. La Koncilio
estis kunvokita sub la kondiĉoj ke ĝi devos ne tuŝi
la dogmaron kaj la hierarkion. Ĉi lasta kondiĉo es-
tis fatala por la posta disvolviĝo de la reformistaj
planoj. Lasinte netuŝitan la hierarkian strukturon
kun ties influo sur la pov-aparato de la institucio
restis stare iu faktoro kiu povus nuligi, fakte se ne
oficiale, ĉion deciditan de la trijara Koncilio. Ki-
am la Vatikana Kurio reprenis sian kontrolon de la
institucio povis aranĝi la aferon por iom-post-iom
restarigi la Eklezion de Pio la 10a.
Post la Koncilio, la Vatikana Kurio rehavis la kontrolon de la ekle-
zia aparato kaj iom-post-iom nuligis, fakte se ne oficiale, ĉiujn kon-
ciliajn disponojn.