Alia afero estas la konsidero ke, laŭ la vojo kiun la
eklezia institucio entreprenis dekomence, la dis-
volviĝo de la eklezia funkciado neeviteble kondu-
kas al la senelira vojo en kiu nun enkotiĝas tiu or-
ganizaĵo. Oni povas esti indulgaj kun la papo Jo-
hano pri tio ke li ne kapablis vidi tiun realaĵon, kaj
ĉiukaze taksi favore al li la fakton ke li komprenis
ke la papo sola ne sufiĉas por gvidi la institucion.
Verdire, tiu konvinko de Johano la 23a ne estis
tiam, nek estas nuntempe, komuna al ciuj ekleziaj
altranguloj. Kelkajn jarojn post la 2a Vatikana
Koncilio, la nova Kodo pri Kanon-Ĵuro deklaras
ke la Roma Pontifiko estas la unika kiu povas kun-
voki koncilion, prezidi ĝin, transloki ĝin, suspendi
ĝin, aprobi ĝiajn dekretojn, decidi la aferojn kiujn
la koncilio povos pritrakti kaj eĉ fiksi la regularon
al kiu ĉiuj devas submetiĝi.
Do, la koncilio, eĉ se ĝi nomiĝas “ekumena”, es-
tas, laŭ la valida eklezia leĝaro, en la manoj de la
papo. Kaj tio ne estis la praktiko de la Dua Vatika-
na Koncilio mem; ĉi ties dokumentoj estis aprob-
itaj, dekretitaj kaj starigitaj de la papo kune kun
ĉiuj episkopoj. Do, tiu posta leĝaro kiu lasas ĉion
en la solaj manoj de la Pontifiko, fakte, estas kva-
zaŭ interna puĉo en la Eklezio kontraŭ la propraj
normoj de la Eklezio.
Jen tiu estas iu unua aspekto, kvankam ne la sola,
de la labirinto en kiu enmerdiĝas la institucio.
Pio la 9a
Giovanni Maria Giambattista Pietro
Pellegrino Isidoro Mastai Ferretti,
papo ekde 1846 al 1878.
Estis la lasta papo kiu ĝuis surteran
povon ĉar en la procezo de la itala
reunuiĝo la Eklezia ŝtato estis kon-
kerita de la reĝo Viktoro Emanuelo.
Tio influis negative sur li laŭsence
ke, estinte sufiĉe liberala je komenc-
iĝo de lia pap-regado, li fariĝis poste
tre reakcia.
Li kondamnis ĉiujn modernajn mov-
adojn kaj ideojn: liberalismo, natura-
lismo, racionalismo, socialismo, ko-
munismo, libereco de penso kaj opi-
nio, laikismo, kaj eĉ la elektra lumo.
Li kunvokis la 1an Vatikanan Kon-
cilion, kiu plifortigis la papan povon
kaj deklaris la dogmon de la neerar-
ebleco de la papoj. Tiu dogmo estis
altrudita al multaj episkopoj kiuj ne
konsentis pri la afero. Alia dispono
de la koncilio estis asigni al la papo
jurisdikcion sur ĉiuj episkopoj.
Antaŭ tiu koncilio li jam estis aginte
aŭtokrate proklamante la dogmon de
la Senmakula Koncipiteco. Unuafoje
en la historio iu dogmo estis prokla-
mita ne de koncilio sed rekte de la
papo.
Leono la 13a
Vincenzo Gioacchino Raffaele Luigi
Pecci, papo ekde 1878 al 1903.
La 25 jaroj de lia pap-regado signifis
ian klopodon alproksimigi la Ekle-
zion al la realaĵo de la moderna mon-
do. Lia politika realismo kaj diplo-
matia kapablo sukcesis meti finon al
la malamikeco de la germana imperia
reĝimo rilate al la katolikoj, kaj metis
finon ankaŭ al la interfrontiĝo de la
franca Eklezio kun la Tria Respubli-
ko. Tamen, daŭre persistis la malbo-
na rilato de la Vatikano kun la itala
ŝtato, heredita el la antaŭa pap-reg-
ado, rezulte de la detruo de la politika
povo de la papoj en Italio.
Leono la 13a famiĝis pro lia encikli-
ko Rerun novarun (Pri la novaj afe-
roj), publikigita en 1891, per kiu li
bedaŭris la subpremadon de la mult-
egaj malriĉuloj far malgranda riĉul-
aro. Per tiu dokumento li ankaŭ pos-
tulis por la laboristoj justajn salajrojn
kaj rajton organizi sindikatojn, kvan-
kam li, en la tradicia linio de sia an-
taŭanto, daŭre rifuzadis la socialis-
mon kaj montris ian malestimon pri
la demokratio. Li konsideris neevit-
ebla la ekonomian malegalecon en la
homa socio.
Pio la 10a
Giuseppe Melchiorre Sarto, papo ek-
de 1903 al 1914.
Tiu ĉi papo, male ol siaj du antaŭan-
toj, kiuj estis nobel-klasaj, havis hu-
milan familian originon.
Lia papa etapo karakteriĝis pro la ri-
gideco aplikita en la batalado kon-
traŭ la laikismo kaj la modernismo.
Aparta atento meritas la ideologia aŭ
doktrineca kampanjo en la interno
mem de la katolikismo: oni promoci-
is la instruadon de la katekismo jam
ekde la infanaĝo. De tiam kaj ĝis
nun, la katekismoj estas lerniloj de
dogmaro, ritaro kaj normoj de la
Eklezio; estus senutile serĉi en ili la
mesaĝon de la Evangelio.
Alia karakteraĵo de la epoko de ĉi tiu
papo kaj liaj du antaŭantoj estis la
pliintensigo de la alieniga devoteco
al la t. n. Sankta Virgulino. Ekde la
proklamo de la dogmo de la Senma-
kula Koncipiteco far Pio la 9a, oni
promociis troe la preĝadon de la Ro-
zario kaj aliajn aspektojn de la ma-
rianisma kulto. Nur tiuj, kiuj bone
konas la Evangelion, povas kompre-
ni kiom multe malproksimas el ĝia
spirito tiu devoteco, kiu povas esti
taksata kiel idolatrio.