La ceteraj Lateranaj koncilioj, same kiel tiuj kiuj sekvis: Unua de Liono
(1245), Dua de Liono (1274) kaj Vienne (1311-1312) havis kiel komu-
nan econ la zorgadon de la Eklezio pri siaj interesoj kiel monda institucio
(hierarkio, kulto, cezarismo…), ne pri la antaŭeniro en la progreso de la
Dia Regno: plifortigi la aŭtoritaton de la papo, kondamni kontraŭpapojn,
batali kontraŭ la interna korupto de la propra institucio (simonio), establi
formulojn por la celebrado de la sakramentoj kaj fiksi ĉiujaran devigon
ricevi iujn el ili: konfesio, komunio…, persekuti internajn grupojn kiel la
templanoj, begardoj kaj skurĝiĝantoj, ne tute kontroleblaj de la Eklezia
aŭtoritato, kaj ĉefe, persekuti eksterekleziajn kristanojn: kataroj, albigen-
soj, valdenanoj… Ĉi ĉiujn oni translasadis al la civila aŭtoritato por ilin
puni. La Inkvizicio estis kreita en la jaro 1184, kaj tiam estis la epoko de
la kruc-militoj predikitaj de la Eklezio.
Speciale interesaj estis la koncilio de Konstanco (1413-1418) kaj tiu de
Bazelo-Feraro-Florenco (1431-1445). En iuj historiaj verkoj ambaŭ kon-
cilioj estas konsiderataj kiel unu sola. Reale, la periodo inter 1413 kaj
1445 estis serioza provo de memreformo de la Eklezio, provo kiu fiaskis.
La korupto en la institucio estis enorma, kaj ankaŭ la internaj bataloj.
Estis la epoko de la t. n. “Skismo de Okcidento”. En 1413 ekzistis en la
Okcidenta Eklezio ne malpli ol tri papoj samtempe. Unu el ili havis sian
pontifikan sidejon ĝuste en nia lando, konkrete en Penjiskolo. La emo pri
eklezia reformo kaj reunuiĝo (ankaŭ kun la kristanoj de Oriento) estis
enorma inter la kristanoj de Okcidento, kaj la iniciato kunvoki koncilion
por tion solvi venis de la episkoparo, ne de la papoj. Fakte nur du el ili
konsentis akcepti la disponojn de la koncilio. Kiam ĉi tiu kunvenis ĝia
unua dispono estis eksigi la tri papojn kaj elekti novan. Plej grava decido
de tiu koncilio estis konstituiĝi kiel konstanta Asembleo, t. e., senĉesa
koncilio, kun la papo submetita al ĝi kiel nura funkciulo. En tiu eklezia
sistemo, kiu ricevis la nomon de “konciliismo” la koncilio estus kvazaŭ
Parlamento kaj la papo restus kvazaŭ konstitucia reĝo. Komence la afero
funkciis, kaj kelkaj sinsekvaj papoj de tiu periodo alĝustiĝis al tiu skemo.
Kiam en 1431 la koncilia Asembleo kunvenis en Bazelo, tio ne estis kon-
siderata kiel nova koncilio sed kiel dua sesio de la antaŭa por entrepreni,
ĉi-foje, la reunuiĝon kun la kristanoj de Oriento. Tiu reunuiĝo ne tiel es-
tis sukcesa kiel la de Okcidento, sed la plej grava fiasko estis ke en la
konciliaj sesioj reprenis la kontronlon de la Eklezio la plej tradiciaj fortoj
de la institucio, favoraj al la monarkisma povo de la papo. En Florenco,
lasta sidejo de tiu koncilio, oni metis finon al la konciliismo kaj oni kon-
sekris la absolutisman povon de la Pontifiko de Romo.
Tiu intenco de reformo entreprenita de interne de la Eklezio fiaskis ĉar la
reformistoj eraris en la elektado de la celo. Vere, la koncilianoj de Kons-
tanco ne estis veraj reformistoj: ili dekretis la mortigon de Jan Hus kaj la
inkvizician persekutadon al ties sekvantoj. Ili eraris pensante ke la Ekle-
zio estis malsanulo kiu devus estis kuracata, sed la realo estis ke tiu insti-
tucio ne estis malsanulo sed la malsano mem, la malsano kiun suferas la
kristanismo ekde la kvara jarcento. Tiu reformo-intenco entreprenita de
interne de la Eklezio fiaskis sed la tereno restis fekundigita por ke poste
aperu reformo-intencoj entreprenitaj de ekstere de la institucio: luteran-
ismo, kalvinismo, anglikanismo… La nova skismo de Okcidento estis pli
profunda kaj longdaŭra ol tiu de Mezepoko, kaj persistas ankoraŭ.
La postaj koncilioj de la Rom-katolika Eklezio: 5a Laterana (1512-1517),
Trento (1545-1563) kaj Unua Vatikana (1869-1870), restis antaŭ-destin-
itaj esti kontraŭ-reformismaj. Oni dekretis kontraŭ la reformistaj mov-
adoj kaj kontraŭ ĉiu intenco fari ŝanĝojn en la institucio kaj malgrandigi
la povon de la klerikaro. La lasta el tiuj koncilioj, la 1a Vatikana, estis
speciale fatala. Tiu Eklezio dumlonge instalita en la feŭdisma sistemo sin
tenis malamike kontraŭ ĉiuj fruktoj de la ideo-evoluado: liberalismo, mo-
dernismo, socialismo… kaj krome plifortigis la povon de la papo, kiu es-
tis deklarita ne-erarebla. Tia estis la historio kaj la situacio de la Rom-
Katolika Eklezio kiam la papo Johalo la 23a kunvokis la koncilion.