11
La 2a Vatikana Koncilio de la RomKatolika Eklezio estas, por multaj personoj ligitaj al tiu Eklezio, tre
malbone konata afero. Do, la plej grava evento en la vivo de tiu institucio dum la tuta 20a jarcento estas, por
iuj, nekonata, kaj por aliaj, forgesita, kaj por plejparto el la homoj, nekomprenita.
En la historio de la eklezia institucio la koncilioj, ekde tiu de Niceo, en la jaro 321, estis grava faktoro en la
evoluo de la ideoj kaj la ritaro de la kristanismo. La lastaj koncilioj, ekde la 16a jarcento, estis kontraŭ-
reformismaj, kaj nur tiu 2a Vatikana havis alian karakteron. La fakto ke ties disponoj estas reale ignorataj
signas la krizon kiun nun traspertas la Eklezio kaj la koncepto mem de “koncilio”.
Temante pri tiu ekumena koncilio de la 20a jarcento kaj la maniero kiel estis/as rifuzita, se ne oficiale, de
la institucio mem kiu realigis ĝin, povas utili ekzameni kiel estus la modelo de Eklezio kiun la Koncilio volis
kaj kiamaniere la institucio kaj ties gvidantaro devis, kiel memdefenda reago en sia deziro plu resti kon-
traŭreformisma, falsi la signifon de la disponoj de la Asembleo kaj eviti ties aplikadon.
Per la sekvaj ĉapitroj de ĉi tiu eseo ni travivos aŭ tramemoros la kernon de tiu kontraŭdiro kaj la fiaskon de
tiu eklezia “perestrojko”. Kompreneble, la termino “perestrojko” en ĉi tiu kunteksto estas komparo kun simila
fiasko de reformisma intenco entreprenita en alia movado, tiu de la sovetunia sistemo antaŭ pli ol 20 jarojn.
La perestrojkaj procezoj fiaskas laŭ du manieroj. La unua estas kiam la proponita reformo rezultas nuligita de
la institucio mem kiu entreprenis ĝin. Tio okazas kiam la povo en la institucio falas sub la kontrolo de kon-
traŭreformismaj fortoj de la kolektivo. En la sovetia sistemo fiaskis tiamaniere la reformista intenco iam en-
treprenita de Ĥrusĉov. La alia fiasko-maniero okazas kiam la reform-movado fariĝas nekontrolebla kaj preter-
pasas la originan celon ruinigante la institucion sistemon kiun oni pretendis reformi. Al tiu fiasko-formo
apartenis, en la sovetia sistemo, la Perestrojko Glastnosto de Gorbaĉov. En la Katolika Eklezio, la fiasko
de reformismo de la 2a Vatikana Koncilio apartenas al la unua modelo. Ĉu la reakcia reago de la papoj
Johano-Karlo la 2a kaj Benedikto la 16a anoncas la ruiniĝon de la kaduka institucio gvidita de ili kaj kreas la
kondiĉojn por ke tio realiĝos?
Sendube la kristanismo plu ekzistos dumlonge kaj tio estos bone por la homaro, sed la institucioj kiuj nun
enkarnigas ĝin, la Eklezio Katolika kaj aliaj, devos malaperi, ĝuste por la bono de la homaro, kaj esti ans-
tataŭitaj de aliaj pli justaj kaj malpli koruptaj kristanaj organizaĵoj.
Temante pri la Rom-Katolika Eklezio konkrete, la korupton, ties efektivigantojn kaj profitantojn, kaj la meto-
don uzitan por ties efektivigado, ni pristudos per ĉi sekva raporto. La menciita pristudo postulos oftajn post-
rigardojn al la multjarcenta historio de la Eklezio kaj ĉi ties antaŭaj koncilioj. Tio sufiĉe oportunas nun ĉar ĉi-
jare, krom la 50-jaran datrevenon de la 2a Vatikana Koncilio, oni povas jubilei ankaŭ la 17an jarcenton de la
Eklezio, se oni konsideras kiel la komenciĝon de la Eklezio la Edikton de Milano per kiu la romia imperiestro
Konstantino rajtigis la kristanan religion. Tiam, ja, komenciĝis la procezo de instituciiĝo de io kio ĝis tiam
estis nura religia movado. Reale, la temaro de ĉiuj ekumenaj koncilioj plus multenombraj lokaj koncilioj kaj
sinodoj centriĝas en la tri elementoj kiuj konstituas la esencon de la institucia karaktero de la Eklezio: la
dogmaro, la ritaro kaj la hierarkio, t. e., tri elementoj kiuj havas neniun rilaton kun la instruo de Majstro Jesuo
el kiu ĉiuj kristanaj eklezioj pretendas esti sekvantoj.
Eble la pristudado de tiu historia procezo helpos la sincerajn sekvantojn de tiu Majstro kompreni kiel ni
alvenis al la komplika labirinto al kiu kondukis nin la doktoroj sidiĝintaj sur la katedro de Jesuo de Nazaret.