8
Kelkaj entuziasmaj katalunaj esperantistoj organizas ĉiujare allogan E-Semajnon ĉe la marbordo de Meditera-
neo. Ĉiam ĝi okazas alterne norde kaj sude de Barcelono. Ĉi-foje la bela urbo Lloret de Mar gastigis tiun-ĉi
eventon. Lloret estas unu el la plej vizitataj turismaj centroj de la “Costa Brava”- Sovaĝa Marbordo. En la pas-
inteco ĝi dependis de la konstruado de ŝipoj, fiŝkaptado kaj agrokulturo. La kampojn anstataŭis modernaj ho-
teloj laŭlonge de la strando. Ni loĝis en la plej granda, en la hotelo “Don Juan” kun 869 ĉambroj. Ĝi estis ple-
ne okupata. Por niaj aktivaĵoj ni disponis pri granda salono.
La aranĝon partoprenis 136 esperantistoj el 15 landoj. Venis pluraj novuloj, kiuj asertis partoprenon denove
venontjare. La plej aĝaj estis 95 kaj 97-jara bone parolantaj geesperantistoj el Sant Cugat del Vallés. Tie oka-
zis la unuaj du E-Semajnoj iniciatitaj de S-ino Trini Garcia Corbach. Kun nostalgio ŝi rememoris tiujn
eventojn.
La inaŭguran ceremonion ĉeestis la urbestro de Lloret S-ro Romà Codina i Maseras. Li afable bonvenigis nin
dezirante sukcesan restadon. Inter elstaraj personoj troviĝis Barbara Pietrzak el Pollando, kiu salutis nome de
UEA. Tuj posttagmeze ŝi prelegis pri la gazeto Heroldo de Esperanto menciante ĝiajn iamajn redaktorojn. Ŝi
ĉefe omaĝis kaj substrekis la grandan laboron kaj meriton de Ada Sikorska Fighiεra por Esperanto. Barbara
ankaŭ iom rakontis pri la E-movado en Pollando kaj ĉefe pri la Pola Retradio, kies elsendojn ŝi efike pri-
laboras kaj prezentas.
De Paŭlo Branco ni eksciis pri la funkciado de Eŭropa Unio. Li, kiel kompetenta persono, pro siaj funkcioj en
diversaj institucioj de EU detale priskribis la nuntempan situacion en Bruselo.
Wolfgang Günter en siaj prelegoj “Kulturo de daŭropoveco” parolis pri neceso de la malpliigo de produktado
kaj konsumado por pli digna vivo de ĉiuj. Krom aliaj gravaj punktoj li atentigis pri klimatŝanĝiĝo kaj ties mal-
bonaj konsekvencoj por estontaj generacioj.
De la geedza paro Buŝs el Latvio ni eksciis pri la fama litova pentristo kaj komponisto Mikolajus Konstantinas
Ĉiurlionis. Ilia dua prelego temis pri la tri Baltaj landoj. Samtempe ili invitis partopreni la 50-an jubileon de
BET (Baltaj E-Tagoj) okazonta venontjare en Latvio.
Nia kara organizanto, poeto kaj pensemulo Luis Serrano Pérez dediĉis sian ampleksan prelegon al “La Agro-
kulturo”. Temis pri influo de agrokulturo al la homa vivo ekde la pratempo ĝis nun. Li emfazis la fakton, ke
sen agrokulturo ne povas ekzisti la vivo. En lia interveno kaj debato “Ĉu la E-movado kontentige progresas”
estis iom malfacile konvinki lin pri daŭra progresado malgraŭ tio, ke ne okazas tiom da klubaj aktivaĵoj kiom
en la pasinteco. La moderna epoko alportas novajn rimedojn, eventojn kaj aliajn aktivaĵojn.
Rodica Todor el Rumanio instruis Esperanton al la partoprenantoj de diversnivelaj scioj. En la E-kurso flu-
parolantoj plenumis donitajn taskojn dum ŝi okupiĝis pri komencantoj. Rodica kuraĝigis kaj lerte gvidis ilin al
progreso. Kun granda entuziasmo ŝi sukcesis kontentigi ĉiujn grupojn.
La premio de Ada Sikorska Fighiera estis ĉi-foje atribuita al S-ino Alicja Lewanderska-Quednau pro ŝia efika
laboro por Esperanto. Kiel kutime okazis ekskursoj. Ŝipe ni direktiĝis al la proksima urbeto Tossa de Mar, kie
ni supreniris (kelkaj - per urba trajneto - aliaj piede) al kastelo por ĝui belan panoramon. Restis tempo por pro-
meno tra stratoj kaj kafumado. Dum alia duontaga ekskurso ni vizitis la maran muzeon en Lloret kaj ekkonis
ĝian historion. La tuttaga ekskurso estis tre aprezata. Ĝi gvidis nin al Girona, kie ni vizitis la malnovan kvar-
talon, vidis la katedralon kaj poste ni daŭrigis tra montareca pejzaĝo ĝis la ĉemara urbeto Cadaqués. Iuj el ni
promenis ĝis la urbeto Portlligat por vidi la domo-muzeon de la fama pentristo Salvador Dalí.
Dum vesperaj programeroj ni dufoje “interkonatiĝis” ĉe vintrinkado. Ŝercoj, kantoj kaj poemoj animis tiujn
vesperojn. En alia vespero la edzino de Luis, Maria Ferigle, per DVD prezentis la operon “La Traviata”. Ne
mankis folklora vespero kun havanaj kantoj de la jam konata ensemblo “Montjuit” kaj la fama trinkaĵo
“Cremat”, per kiu finiĝis en gaja kaj neforgesebla etoso la 21-a E-Semajno.
Liba Gabalda
21-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo
Lloret de Mar, de la 6-a ĝis la 12-a de oktobro - 2013
9