7
Jen la homo, trankvila kaj feliĉe vivanto,
Kaj pri siaj problemoj ĉiutage pensanto,
Plena de espero, entuziasme aganto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Pri tio kaj plie, fervora entreprenanto,
li konstante de sia familio amanto,
por la bono de la homaro li batalanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Tiu estas sama vojo por homa kredanto,
kaj sen eraro por homo kredon rifuzanto,
jen realo por homo diverse opinanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Por nenio utilas al lerta bankposedanto,
eĉ ne validas al li, kiel lerta rabanto
neniam plu la mono estos lia servanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Eble, la homo hipotekita, indignanto,
pensas, mi estas viktimo, kiel suferanto.
tiu malfeliĉo, ne estos lia savanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
La homo konstante de la paco soifanto,
ankaŭ senrimede estos eterna dormanto,
kaj li, pro propraj eraroj kondamnanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Eĉ simpla masonisto en trabaro pendanta,
ĉiam en danĝero, jen alia laboranto,
pri varmo kaj malvarmo konstanta rezistanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Kaj vi ventremulo, ĉiam avare manĝanto.
pri manĝado, preskaŭ neniam estas satanto
kaj konstante li forgesante al malsatanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Li kiu pri tiu mono ĉiam sopiranto.
lia avareco igas lin la atestanto,
de mizera peno por malfeliĉa vivanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Kaj kion pri la kuracisto, vera aganto,
ĉiam preta savi vivon al agonianto,
malfeliĉa kuracisto, ĉiam fiaskanto,
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
La patrino por siaj filoj, vera luktanto,
kaj la patro pri tio, tauĝa kunlaboranto,
patrino kaj patro ĉiu estas esperanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
La homo al morto estas plena abonanto,
la sorto estas lia vera akompananto,
neniam estas eventuala fiaskanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Militisto estas edukita mortiganto.
li ĉiam instruita por estis detruanto,
ankaŭ oni diras, li estas pacdefendanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Jes, estas homo, konsiderata bonfaranto,
ĉiam de la homaro, li estas defendanto,
kaj de la bonaj agoj, li estas konkuranto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Pri politikisto, ofte estas mensoganto,
kaj li estas konstante, la sincera trompanto,
kun kritikoj, ofte evidenta babilanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Virino bela juvelo, kiel promenanto,
rigardata de viro, avida deziranto,
virino tre ofte estas bela provokanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Viro pri virino, jen konstanta adoranto,
kvankam tre ofte, li estas vera mistraktanto,
anstataŭ amanto, li fariĝas mortiganto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
La bonajn rilatojn de la vivo defendanto,
ĉiam al familio li estas apoganto,
estas vivo, kiun celas ĉiu progesanto.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Ĉiam adorata homo, la futbal-ludanto,
li, en la socio estas grava influanto,
li sin konsideras en la ĉielo sidanta.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Vanteco, mono, avareco, ĉiu kulpanta,
envio, egoismo, saman vojon iranta,
jes, ĉiu, li, ŝi, en saman sakon entenanta.
Tamen, lia destino ĉiam estos…la morto.
Luis Serrano Pérez
7