6
La ĉi-jara kongreso de UEA okazis, de la 20a al la
27a de julio, en la islanda ĉefurbo Rejkjaviko. La
kongresa temo estis: Insuloj sen izoliĝo por justa
komunikado inter lingvokomunumoj. Alta Pro-
tektanto de la Kongreso estis la islanda prezidento
Ólafur Ragnar Gimsso, kiu donis salutmesaĝon en
la solena inaŭguro. La okazado de la Kongreso es-
tis sufiĉe diskonigita en la lando pere de la inform-
iloj: ĵurnaloj, televizio, radio…
Prof. Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la
nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
en la unua kunsido de la Komitato. En tiu posteno
li estas sukcedanto de Probal Dasgupta, kiu gvidis
la Asocion ekde la jaro 2007. Estis renovigo ank
de la komitato de la Universala E. Asocio. Krom
tiu kunveno de UEA estis ankaŭ la sesioj por de-
batado de la kongresa temo kaj la kunsidoj de
Eŭropa Komisiono de UEA kaj Junulara Sekcio de
UEA.
Kaj, kiel estas kutimo en ĉiuj universalaj kongresoj
de esperanto, la renkontiĝo de geesperantistoj el la
tuta mondo estis okazo por kunvenado de la diver-
saj esperantistaj asocioj, inter kiuj ni povas mencii
la sekvajn: Eŭropo Demokratio Esperanto, Interna-
cia Fervojista Esperanto-Federacio, Tutmonda Es-
perantista Vegetarana Asocio, Internacia Komerca
kaj Ekonomia Fakgrupo, Universala Medicina Es-
peranto-Asocio, Ateista Tutmonda Esperanto-Or-
ganizo, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista,
Kristana Esperantista Ligo Internacia, Eŭropa Es-
peranto-Unio, Ligo de Samseksamaj Geesperant-
istoj, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj,
Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, Komisi-
ono pri Azia Esperanto-Movado, Komisiono Meza
Oriento kaj Norda Afriko, Esperanta Jura Asocio,
Amerika Komisiono, Tutmonda Asocio de Esper-
antistaj Nefumantoj, Ligo Internacia de Blindaj Es-
perantistoj, Internacia Komitato por Etnaj Liber-
ecoj Estis ankaŭ multaj konferencoj kaj aliaj kle-
raj kaj distraj aktoj. Menciindas, fine, la Ekumena
Diservo kaj Oratora Konkurso, KER-ekzamenoj
(novaj UEA-ekzamenoj, konstruitaj laŭ la aŭtori-
tata t.n. Eŭropa Referenckadro). Louis Christophe.
Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatinto de Esper-
anto, sendis salut-mesaĝon al la Kongreso.
Por vidi la tekston de la kongresa rezolucio kaj pli
detalan informon pri la Kongreso oni povas kon-
sulti la ret-paĝojn de UEA:
http://uea.org/kongresoj/uk_2013.html