5
86a Kongreso de Sennacieca
Asocio Tutmonda
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), estas esper-
antista asocio en kiu membras personoj el la tuta
mondo apartenantaj al diversaj tendencoj de mal-
dekstraro: liberecanoj, komunistoj, ekologiistoj, li-
berpensuloj, sennaciistoj… Tiu organizaĵo kongre-
sas ĉiujare; en 2013 la kunveno estis en Madrido,
kun la partopreno de pli ol 100 ĉeestantoj, sub la
devizo Esperanto: taŭga ilo por sociaj luktoj.
Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, matene okazadis la
Ĝeneralaj Kunsidoj de la organizaĵo, malfermitaj al
ĉiuj gekongresanoj. Kaj krome estis kunsidoj de la
frakcioj ekologia, sennaciista, komunista, liberec-
ana, la Vegetara Sekcio kaj la Poresperanta Fako.
Vespere estis distraj kaj kleraj programeroj: kon-
certoj teatraĵoj… kaj socipolitikaj debatoj. Estis
turismaj vizitoj al Toledo, Avilo kaj Segovio.
Pri la kultura flanko de la kongreso menciindas la
koncerto de Jomo, kiu daŭris tutan vesperon; kan-
tis parto de la koruso Interkant', gvidata de Franjo
Leveque, kaj unu el la altaj punktoj estis la apero
de la koruso Solfónica. Miguel Fernández dekla-
mis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per fu-
turo. Oni montris la filmon Mondcivitanoj kon-
traŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj.
La filmo montras kaj diversmaniere reflektas la si-
tuacion de enmigrintoj en Hispanio.
Sendube estas sufiĉe konata ke la Plena Ilustrita
Vortaro de Esperanto estas eldonaĵo de SAT. Ĉi
tiu SAT-Kongreso en Madrido decidis ke la Plen-
um-Komitato de la organizaĵo studu kiel kaj kiam
en plaj oportuna maniero malfermi la enhavon de
tiu vortaro por libera uzado en Interreto. Oni pro-
ponis plenan “liberigonde la datumoj, sed ankaŭ
ekzistas la ideo pri konservo de la kopirajto kaj
malmultekostaj PIV-eldonoj en iuj landoj.
La kongresa Deklaracio, interalie, atentigis pri la
malekvilibriĝo de la tuttera ekologia sistemo, kaj
pri la neceso ŝanĝi ne nur ekologirilatajn homajn
kondut-manierojn, sed ankaŭ la socian sistemon
mem al tia, kia ebligas enradikigon de daŭripovaj,
ekologie respondecaj praktikoj; ankaŭ, instigis al
disvolviĝo de la 15M-movado en Hispanio kaj ties
pacema postulado de la rajto mem decidi pri la so-
cia estonteco.