4
72a Hispana Kongreso de Esperanto
La 72a Hispana Kongreso de Esperanto okazis
en Zaragozo de la 3a al la 5a de majo ĉi-jare
sub la devizo «Lingvo kaj sento». Partoprenis
en ĝi proksimume cento da gesamideanoj, in-
ter ili la eŭska centjaraĝulo Eduardo Larrouy.
Organizis la Kongreson, kune kun HEF (Hisp-
ana Esperanto-Federacio), la Aragona Esper-
anto-Asocio Frateco.
La kongresa programo estis konstituita de la
kutimaj aranĝoj de tiutipaj esperantistaj ren-
kontiĝoj, t. e. kombino de kulturaj kaj distraj
programeroj: prelegoj, kunsidoj, solenaĵoj...
Samtempe kultura kaj distra, estis la vizito, en
kiu ciceronis Jorge Camacho, al la Aljafería,
araba kastelo-palaco de la 11-a kaj 12-a jar-
centoj. Inter la kulturaj aktoj estas menciinda
la prelego de Antonio Marco Botella pri la
esperanta versio de Don Kiĥoto, kiel omaĝo al
ĉi ties tradukinto Fernando de Diego.
La poezio ludis gravan rolon en la kongresa
programo. Antonio Valen prelegis pri la po-
ezio de Kolomano Kaloĉajo. Alia grava pri-
poezia prezentado estis tiu de Jorge Camacho,
konktrete pri sia propra verkaro, originale
verkita en Esperanto kaj laste eldonita sub la
titolo «En la Profundo». Ankaŭ Miguel Fer-
nández pritemis sian esperantlingvan verkaron
«Poezio, armilo ŝarĝita per futuro», tra-
duko el progresema, plejparte politike re-
volucia poezio, ĉefe el hispania deveno: Blas
de Otero, Miguel Hernández, Gabriel Celaya,
Marcos Ana, García Lorca kaj multaj aliaj.
Resume, la Kongreso estis kroma deca el-
montro de la penlaboro de la hispana esper-
antistaro en ĉi tiu epoko ne tre favora por la
afero de nia Internacia Lingvo.