3
Renovigo de la retejo de HEF
La retpaĝaro de Hispana Esperanto-Federacio spertas dum tiu ĉi periodo rimarkindan
renovigon.
Komence de somero oni ŝanĝis la servilon, al alia kun pli granda amplekso kaj kapablo,
interalie por gastigi la Bitotekon, kiu bezonas sufiĉe grandan spacon pro sia amplekso. Ankaŭ
la rapideco kaj mastrumado pliboniĝis.
En septembro ŝanĝiĝis la baza ŝablono de la retejo. Kvankam la aspekto ne radikale malsamas
disde la antaŭa, ĉefa trajto estas ke la nova ŝablono montriĝas pli adaptita al porteblaj
telefonoj kaj tabulkomputiloj, kaj pli simpla.
Fine de septembro oni atingis novan mejloŝtonon: la plurlingvigon de la retejo. Nun HEF
disponas de diversa materialo prezentanta Esperanton kaj la asocion en la kataluna, galega
kaj eŭska lingvoj.
Dum venontaj semajnoj oni funkciigos internan spacon por membroj de la asocio. Ankaŭ estas
planata la lanĉo de reta bulteno de HEF, por informi ne nur la anojn, sed ankaŭ aliajn esper-
antistojn kaj la publikon ĝenerale. Ĉiuj interesatoj jam povas aldoni sian nomon kaj adreson
en la apuda formularo.
Ankaŭ okazos modifoj en la specialaj paĝoj gastigataj en esperanto.es, kiel la Granda Vortaro
de De Diego, la Bitoteko, kaj ankaŭ tiuj de lokaj asocioj kaj de la hispana junulara societo.
Dume, se vi spertas ian teĥnikan problemon, se vi deziras komenti sugesti, ne hezitu
skribi al la HEF-retejestroj ĉe la adreso: esperanto@esperanto.es.
Numero 0 de la Bitbulteno de HEF
Hispana Esperanto-Federacio lanĉis sian retan bultenon. Tiu landa E-asocio inaŭguras per tiu ĉi
sendo novan manieron de komunikado, kiun ĝi esperas utila por ĉiuj ricevantoj, esperantistoj aŭ
(ankoraŭ) ne. La celo estas ke ĝi taŭgu kiel informilo pri Esperanto, ĉu en Hispanio, ĉu en la
cetero de la mondo, kiel rimedo por diskonigi la HEF-aktivaĵojn, kaj ankaŭ kiel komunikilo inter
la esperantistoj kaj la organizaĵoj membroj de la Federacio aŭ kiuj iel rilatas al ili.
Tiu Bulteno, al kiu oni donis la nomon BITBULTENO, laŭ la formulo kiun jam oni utiligis por
nomi la Bitotekon de tiu E-organizaĵo, komplementas la ceterajn komunikilojn de la Federacio,
kaj speciale ĝian longtradician revuon ("Boletín"), kaj la retejon esperanto.es. Ĝi ne celas ilin
anstataŭigi, kaj ankaŭ ne konkuri kun aliaj komunikiloj. Ĝi fokusiĝos en la aktivaĵoj okazantaj en
la medio de la Federacio, kaj ĝenerale en la esperantista movado en la areo de Hispanio, sed
ne ekskludas aliajn novaĵojn kiuj povas interesi la homojn scivolemajn pri Esperanto, sed kiuj
ankoraŭ ne ĝin mastras, la esperantistojn interesatajn en tio kio okazas en hispaniaj
hispanlingvaj medioj.
La Bitbulteno ne sekvos establitan periodecon, kaj estos elsendita kiam la intereso de la
informoj tion fiksu. Oni provos teni ian ekvilibron inter akurata informado, sen nenecesa
trosendado.
HEF faras alvokon al la legantoj, por ke ili ĝin helpu pri la redaktado. Ĉiu novaĵo kun intereso
por la menciitaj medioj, estos bonvena. Vi povas skribi al la adreso letero@esperanto.es,
sendante tekstojn, fotojn kaj alian interesan materialon.
Fine, HEF petas senkulpigon se tiu ĉi unua numero alvenis ĉe vi, kaj vi tute ne interesiĝas. Ni
inkludis inter la unuaj ricevantoj ne nur la anojn de la Federacio, sed ankaŭ aliajn personojn kiuj
iam rilatis kun ĝi. Se vi ne plu deziras ĝin ricevi, se vi deziras modifi la kondiĉojn de
subskribado, vi povas sekvi la instrukciojn aperantajn en la malsupra parto de la mesaĝo, vi
simple povas skribi al la citita adreso letero@esperanto.es.
Interretaj novaĵoj de HEF