72
Monarkio de Alfonso la 13a
Rilate al historiaj tekstoj pri la reĝado
de Alfonso la
13a, la materialoj ne tiel estas abundaj kiel por la
sekvintaj periodoj: respubliko, civil-milito, frankis-
mo… sed tamen ne man
kas bonaj kaj ampleksaj
libroj kaj ankaŭ artikoloj en revuoj pri historiaj te-
moj:
Cuadernos, Tiempo de Historia, Historia y
Vida… Ĉi-pa
ĝe ni bildigas la frontpaĝojn de kelkaj
libroj. Kompreneble, ni temas pri hispanlingvaj teks-
toj. En aliaj lingvoj la ma
terialo estas malpli abunda,
kaj en Esperanto, laŭ nia scio, estas nenio.
En la hispana lingvo menciindas la verko de Javier
Moreno Luzón: Alfonso XIII: un político en el tro-
no, kaj la traduko de la verko de
Morgan C. Hall:
Alfonso XIII y el ocaso de la monarquía liberal.
En la angla lingvo, krom la koncerna teksto de Mor-
gan C. Hall, ni atentigas anka
William Miller Collier:
At the Court of His Catholic
Majesty, kaj tiu de Charles Petrie:
King Alfonso XIII
and His Age.
Krom tiuj historiaj verkoj kiuj pritemas
ĝenerale la
reĝadon de la lasta Alfonso ĉi ties biografion, es-
tas ankaŭ tiuj tekstoj kiuj dediĉas sian atenton al kon-
kretaj apartaj aferoj de la epoko de tiu reĝo,
kiel la
Tragika Semajno, la milito de Maroko a
ŭ la diktaturo
de Primo-de-Rivera. Pri ĉi-
lasta, konsiderindas, en la
hispana lingvo, la libro de Mario P. Díaz Barrado:
Palabra de dictador: General Primo de Ri
vera,
análisis de discursos.
En la angla, tiu de James H.
Rial: Revolution from Above: The Primo De Ri-
vera Dictatorship in Spain, kaj en la franca,
en la
verko Les Dictateurs de Jean-
Cyrille Godefroy estas
ĉapitro, dediĉita al la hispana diktatoro, sub la titolo
:
Primo de Rivera ou la dictature manquée.
Pri la t. n. «Tragika Semajno» estas, en la kataluna
lingvo: Maragall davant la Setmana Tràgica
, de
Josep Benet, kaj en la angla, la verko:
The Tragic
Week: A Study of Anticlericalism in Spain, de
Joan
Connelly Ullman.
Kiel normale okazas en la prihistoriaj verkoj, ĉefe te-
mante pri la lastaj jarcentoj, la tekstoj r
espegulas la
politikan kaj socian pozicii
ĝon de la verkistoj. Do,
raportante pri la samaj eventoj, kaj registr
ante ilin
ekzakte, ne
ĉiuj historiistoj koincidas en sia juĝo
pritakto de la homaj kondutoj kaj de
la agado de la
institucioj: partioj, registaroj… Tion
devas memori
ĉiu leganto de biografioj kaj historiaj verkoj. Kaj tio
dirita validas anka
ŭ por la historio de la hispana
konstituciismo
kiun ni prezentas per la du lastaj
numeroj de ĉi tiu revuo. Por la ellaborado de tiu ra-
porto ni baziĝis, kvankam ne ekskluzive, sur la histo-
ria verkaro de Javier Tusell, ĉefe sia kvar-
voluma
verko : Historio de Hispanio en la 20a jarcento.
73
Dua hispana Respubliko
Pri la hispana Respubliko (1931-
1936) oni verkis grandamason da libroj, eseoj, raportoj, gazetaraj
artikoloj… kaj ankaŭ historiajn novelojn, t. e. rakontaĵoj kun fikciaj protagonistoj sed
situitaj sur la fono
de reale historia epoko kaj cirkonstancoj, kaj tio ne nur en la hispana lingvo sed ankaŭ
en multaj aliaj
idiomoj.
Kelkaj el tiuj historiaj tekstoj pritraktas la Respublikon konekse kun la antaŭa reĝado de Alfonso la 13a,
kies fiasko ebligis ĝian starigon, kun la civil-
milito kaj la frankismo kiuj estis rektaj rezultoj de la
fiasko de la Respubliko mem. Kvankam la respublika reĝimo plu ekzistis, pli malpli teorie, ĝ
is la fino de
la civila milito en 1939, la milita jartrio meritas apartan pritrakton
kaj oni povas konsideri ke temas pri
aparta historia periodo kun ties propraj karakteraĵoj.
Atentante, do, pri la periodo aprilo 1931 al julio 1936, iuj verkoj temas konkrete pri nur unu
pluraj
aspektoj de de la respublika reĝimo: la CEDA, la Oktobra Revolucio de 1934
, la socia problemaro, la
rilatoj kun la Eklezio…, plej ofte, centritaj en unu el la tri malsamaj fazoj de la dua hispana Res-
publiko: Maldekstra Jarduo, Dekstra Regado kaj Popola Fronto. Krome estas la biografioj de konkr
etaj
figuroj de tiu periodo kaj inter ili elstaras la
membiografioj, kiel tiuj de la du respublikaj prezidentoj
Niceto Alcalá-Zamora kaj Manuel Azaña, sed ne nur ili.
Temante pri la libroj verkitaj pri la respubliko kaj publikigitaj en nia lando, oni devas distingi du epo-
kojn nete malsamaj: tiuj verkoj eldonitaj dum la longda
ŭra frankisma reĝimo kaj tiuj kiuj aperis post la
forpaso de la diktatoro kaj la demokratiigo de la publika vivo. Kompreneble,
la presita materialo de la
frankisma epoko nepre respegulas la oficialan vidpunkton de politika reĝimo kiu naskiĝis kiel rez
ulto de
puĉo kaj milito kontraŭ la respubliko. Nur post la malapero de Franko kaj ĉi ties reĝimo povis la histori-
istoj pritrati la historiajn eventojn sen plia dependo ol la propra scio kaj objektiveco, kaj kun alirec-
kapablo al fontoj anta
ŭe ne disponeblaj. Kompreneble, estas ankaŭ materialo verkita ekde pozicioj
proksimaj al la venkintoj de la civil-milito, sed ili jam ne plu havas la monopolon pri la informado.
74
H
i
spana Civil
-
Milito
Se la kvinjara da
ŭro de la Respubliko antaŭ la milito
generis multajn librojn kaj raportojn, la
milita jartrio
naskis nekompareble pli multenombrajn tekstoj
n.
Multaj verkoj kaj en multaj lingvoj, kaj en Es-
peranto.
Tio ne estas stranga, la hispana enlanda
milito estis
afero kiu vekis grandan intereson kaj pasiojn ne nur
ene sed anka
ŭ for de la lando. Ĝi estas kvazaŭ la
unua batalo de la Dua Mond-Milito, almena
ŭ por la
eŭropanoj. Multaj eŭropanoj kaj ankaŭ usonanoj par-
toprenis en la milito kadre de la t. n. “Internaciaj Bri-
gadoj” defendante la Respublikon. Ankaŭ la kontraŭ-
respublika armeo havis eksterlandajn batalantojn.
Ne
malmultaj supervivintoj el la hispanaj bataloj
verkis
siajn memoraĵojn pri la hispana milito. Tiu milito es-
tis inspiro kaj objeto de multaj membiografioj.
Krom la (mem)biografioj abundas la historiaj verkoj
kaj anka
ŭ tiuj ellaboritaj de la kolektivoj implikitaj
en la konflikto, por pravigi ilian dummilitan agadon.
T
iurilate oni devas atenti pri tio ke en tiu milito estis
pli ol du interkontraŭantoj.
Ekzemple, el la flanko de
la respublik-favoraj batalantoj, povas eliri tre malsa-
maj interpretoj de la konflikto depende de la politika
aparteno de ĉiu raportanto: socialisto, anarkiisto, ko-
munisto, burĝ-respublikisto, membro de la POUM…
kaj ankaŭ en la flanko de la frankista armeo estis di-
ferencoj inter falangistoj, monarkistoj, CED-
istoj…
La Katolika Eklezio mem havas sian propran, apar-
tan interpretadon pri la afero, aŭ pli ol unu interpreta-
don laŭ la teniĝo de ĝiaj malsamaj internaj tendencoj.
Antaŭ la neebleco prezenti liston –eĉ se tre skema–
de verkoj pri tiu milito, ni volas, almena
ŭ, mencii
iujn tekstojn verkitajn en Esperanto.
-Eseo de Miguel Fernández
pri la poeto Miguel
Hernández.
-
Eseo de Antoni Castells Duran pri la kolektivigoj
en Katalunio okazigitaj inter la jaroj 1936 kaj 1939.
-Eseo de Toño del Barrio pri framasonaro, respu-
blikismo kaj Esperanto en Hispanio.
-Biografieto de Durruti, mita anarkiista revoluc-
iulo.
-
Komuniko prezentita en la Kongreso pri Civitana
Milito (Madrido, 27-29 novembro, 2006).
-
Dosiero pri la Hispana Intercivitana Milito, okaze
de la 70-a datreveno de la milito.
-Prelego de Eduardo Vivancos dum la SAT-Kon-
greso de 1986 pri la hispana revolucio.
-Pablo Foche. La Popola Fronto kaj la Inter-
civitana Milito.
Kaj eble multaj aliaj. Tiuj, kiujn ĉi tie ni
mencias,
estas videblaj en la Interreta paĝo de SATeH: Mal-
dekstro kaj Esperanto, retadreso:
http://www.nodo50.org/esperanto/tekstoj.htm
75
Frankismo kaj transira procezo
Por multaj, nun vivantaj, personoj, la raportata enhavo de tiu libraro ne estas historio sed
rememoro de
travivita epoko, sed por la hispanoj de la junaj generacioj, multaj el la
aferoj pritemataj de tiuj verkojn
estas pasinta historio de sia lando, same kiel tiuj pri la Respubliko la enlanda milito. Por ĉi lastaj per-
sonoj, se al ili plaĉas interesas
la historio, grandparto el la ekzistanta verkita materialo povas esti tre
utila. Sed al tiuj ni, kiuj travivis grandan parton el la epoko pritemata de tiuj libroj, povas utili t
ies
legado, kaj tio pro du kialoj: unue, la nuntempaj prihistoriaj verkoj
alportas informon kaj datumojn kiuj
ne estis konataj de la publiko kiam la eventoj okazis, kaj due, ĉar ĉiu teksto pri pasintaj okazaĵoj provi-
zas vidpunktojn kaj opiniojn kiujn indas kontempli kaj pritaksi.
La libroj temantaj pri la unuaj jardekoj de la frankisma reĝimo, samkie
l tiuj kiuj pritraktas la enlandan
militon, estas fonto de polemiko kaj malkonsento. Okazas ke, en Hispanio, dum la lastaj jaroj, akri
ĝis la
diskutado pri la t. n. “historia memoro”, t. e. la rememoro de la militaj krimoj kaj de la politika sub-
premado dum la diktaturo. Kaj tio ĉar vivas ankoraŭ iuj responsuloj de tiu faroj a
ŭ estas volo defendi la
memoron de forpasintaj responsuloj. Kompreneble, ĉi tie temas pri responsuloj apartenintaj al la venk-
inta armeo. Kruelan perforton praktikis
ĉiuj batalantaj kolektivoj, kaj ne eblas taksi kiu(j) perfortis pli.
Sed la perfortintoj de la ruĝa armeo estis, dum la longdaŭra frankismo, denuncitaj, juĝitaj, kondamn-
itaj… dum mankis e
ĉ mencio pri la faroj de la venkintoj. Estas nuntempe, kiam la gefamilianoj de la
viktimoj de la frankisma subpremado volas koni kie ripozas
ĉi ties postrestaĵojn, ke la responsuloj de tiu
subpremado kaj siaj defendantoj postulas silenton kaj for
geson, kaj abomenas pri la pretendita “historia
memoro”.
Ĉiam la historio estis skribita de la venkintoj. Tial estas indaj je estimo la historiistoj kaj la ju
ĝistoj kiuj
volas esti la voĉo de tiuj kiuj ne havas voĉon.