69
Pasis unu jaro ekde la dato kiam Mariano Rajoy
sukcesis plenumi sian plej karan revon komenc-
ante regadi Hispanion. Kaj jen nia raporto alvenis
al la jaro 2012, kiam oni atingas la duan Centjaron
de la unua hispana konstitucio kaj kulminas nia
historio de la du jarcentoj de konstituciismo en nia
lando. Kaj jen ĉi-jare la nun valida konstitucio, ia-
maniere, fariĝis simbolo de la problemaro de nia
socio ĉar ĝi ekmontris sian nekapablon plu esti la
kadro de kunvivado de la interkontraŭantaj soci-
klasoj de nia lando.
Tuj por la komenco de la nova regado, konkret-
iĝis la aplikado de iu politiko kiu estis/as, fakte, la
malo de tio kion la kandidato Rajoy estis promes-
inte dum lia longa opozicia etapo kaj, konkrete,
dum la lasta balot-kampanjo. La 30an de decem-
bro 2011, la nova registaro anoncis ke la publika
deficito estis 8 procento el la malneta industria
produkto, kaj pro tio tiu registaro dekretis urĝajn
disponojn celantajn malgrandigi la deficiton. Tiuj
disponoj estis la plialtigo de la impostoj kaj mal-
grandigo de la ŝtata elspezado. Krome tiu registaro
decidis frostigi la salajrojn de la ŝtataj funkciuloj
kaj la minimuman interprofesian salajron.
La regantaro argumentis ke tiuj disponoj estis ne-
pre necesaj por solvi la ekonomiajn problemojn de
la lando kaj rehavi la antaŭan vivnivelon. Sed la
realaĵo obstine atestas pri la erareco de tiu politi-
ko. La plialtigo de la impostoj okazigas plialtigon
de la prezo de ĉiuj varoj kaj produktaĵoj, do tio
efikas kontraŭ la konsum-nivelo, kaj la malpliiĝo
de la konsumo kreas problemojn al la entreprenoj
kiuj produktas la konsum-varojn. Ne estas strange,
do, ke multaj entreprenoj bankrotas kaj aliaj por
sin savi devas ekslaborigi parton el ĝia laboristaro.
La senlaboreco kreskas, kio pli damaĝas la fonton
de la konsumo kiu movas la industrion kaj de la
impostoj kiujn ricevas la ŝtata financ-servo. Nun
estas ses milionoj da senlaboruloj en Hispanio.
Tamen la registaro de Rajoy insistas daŭre aplik-
adi la politikon kiu tiel klare sin montris ruiniga.
La 23an de majo la karbo-ministoj de Asturio kaj
Leono komencis strikon plendante pro la plano de
la registaro malpliigi 63 procenton el la subvencioj
al la landa karbo-industrio. Dum la sekvaj semaj-
noj okazis barado de ŝoseoj pere de barikadoj fare
de la ministoj kaj perfortaj kontraŭfrontiĝoj de ĉi
tiuj kun la polico.
La 9an de junio la ministro pri Ekomio informis
ke Hispanio mendis al la Eŭropa Unio prunton je
100.000 milionoj da eŭroj destine al la financ-sis-
temo. La bankoj ricevas tiujn pruntojn je malalta
interezo, nur 1 procento, sed tamen ili ne investas
en la produktado kaj por la pruntoj kiujn ili faras
al la civitanoj ili postulas tre altan interezon. Du-
me multaj hispanaj riĉuloj retiras sian monon el la
hispanaj bankoj kaj forportas ĝin eksterlande. Ĉar
multaj personoj perdis sian laborpostenon, ili ne
plu povas pagadi la monatan kvanton pro la ricev-
itaj pruntoj por aĉeti loĝejon, tiel do la bankoj
konfiskas la hipotekitajn loĝejojn. Multaj miloj da
familioj perdis sian loĝejon tiamaniere dum la las-
taj jaroj, ĉefe dum la lastaj monatoj.
Tiu politiko de la partio de Rajoy estas same apli-
kata en aliaj landoj de la Eŭropa Unio, ĉefe en la
sudo de Eŭropo: Portugalio, Italio, Grekujo… Ŝaj-
nas ke la afero venas trudita de la altaj povo-
centroj de la eŭropa kapitalismo kaj ties politikaj
demarŝantoj, ĉefe la registaroj de Germanio kaj
Francio. Ĉi tiuj altaj perantoj de la kapitalismo en
nia kontinento disponis la 10an de julio ĉi-jare la
kondiĉojn kiujn Hispanio devos plenumi por daŭre
ricevi la financan apogon de Eŭropa Unio. Obe-
ante tiujn postulojn la Prezidento Mariano Rajoy
prezentis en la hispana Parlamento drastan planon
de malgrandigo de la landa budĝeto: 65.000 mili-
onoj da eŭroj dum du jaroj. Tiu mono devas esti
kolektita malpliigante la ŝtatan socialan helpon:
70
saneco, edukado… Kaj, ĉefe, por atingi tiun eko-
nomian celon oni decidis egan altigon de la im-
postoj: ĝis 21 procento en ĉiuj varoj kaj servoj.
Aliaj disponoj por atingi la menciitan mon-ŝparon
estis la nuligo de la eksterodinara salajro de la
funkciuloj okaze de kristnasko-festo, kaj la malpli-
igo de 10 procento el la subvencio de la senlabor-
uloj post la sesa monato de ĝia ricevado. Ankaŭ,
oni eliminis la imposto-rabaton okaze de akiro de
loĝejo. Alia flanko de la kontraŭsociala agado de
la registaro estis la privatigo de naciaj, ŝtataj entre-
prenoj, kaj ankaŭ ŝtataj servoj kiel la hospitaloj de
la Sociala Saneco. Kiel dirite, ĉiuj ĉi rimedoj
okazigas sekvojn kiuj estas ĝuste la malo ol tiuj
kiujn la registaro esperis deklaris esperi. Pro la
sinsekva malboniĝo de la landa ekonomio, pli ol
400.000 entreprenoj bankrotis dum la lasta jaro.
La socia reago kontr la reakcia politiko de la
registaro de Rajoy kreskas sed tre malrapide. En la
balotoj okazintaj lasttempe en iuj aŭtonomaj re-
gionoj daŭre la apogo al la partio de tiu regantaro
estas sufiĉe granda. Estas multaj manifestacioj,
izolitaj strikoj, forpelo de la loĝantoj de la hipo-
tekitaj loĝejoj fare de la bankoj… sed la solidar-
eco de aliaj personoj krom la implikitaj en la pro-
blemoj nur iompostiom kreskas. Kaj la organizita
opozicio ne facile organiziĝas.
Julio Anguita, la ekslidero de la Komunista Partio
kaj Unuigita Maldekstro publikigis manifeston ti-
tolitan “Somos mayoría. Frente Cívico” (Ni estas
plimulto. Civitaneca Fronto) per kiu li priskribas
la sociekonomian problemaron de la lando kaj
asertas ke plimultas tiuj kiuj rifuzas la politikon
kiu okazigis tiun ĥaoson. Tiu manifesto estis la te-
oria bazo sur kiu formiĝis, en la tuta lando,
kolektivo nomata “Civitaneca Fronto” alglutinante
gecivitanojn kiuj mobiliziĝas kaj celas la promoci-
adon de nova konstitucia procezo.
Ĝuste en ĉi tiu jaro kiam oni festas la dujarcenton
de la unua hispana konstitucio mortis unu el la ĉe-
faj patroj promociantoj de la nun valida konsti-
tucio, Santiago Carrillo, alia ekslidero de la Ko-
munista Partio. Pasis jam 34 jaroj ekde la ek-
funkciado de tiu konstitucio, kaj estas kialoj por
ke pli kaj pli kresku la nombro da hispanaj civit-
anoj kiuj elreviĝas pri tiu socia kontrakto. La plej
progresistaj aspektoj de tiu dokumento, kiel la de-
klaro ke ĉiu hispana civitano rajtas havi labor-
postenon kaj dignan loĝejon restas neaplikataj en
la realo, tamen la regant/int/aj partioj igis ke la
Parlamento aprobu konstituciajn ŝanĝojn kiuj fa-
voras la financan sektoron, kaj la landajn kaj frem-
dajn bankojn, kiel tiu de la 23a de gusto de la
pasinta jaro per kiu oni limigas la kapablon de la
ŝtato kaj de la aŭtonomaj administracioj por en-
ŝuldiĝo. Prave multaj civitanoj komencas kompre-
ni ke la nun valida konstitucio pli kaj pli fariĝas
stranga al la popolo kaj celas nur defendi la intere-
sojn de la riĉaj klasoj.
En la kadro de tiu elreviĝo pri la konstitucia leĝaro
kaj la agado de la nuna registaro dum la lasta jaro,
en monato septembro okazis gravaj popolaj mo-
bilizoj; la 18an de tiu monato estis unutaga ĝene-
rala striko kun manifestacioj en 60 hispanaj urboj
pro la restriktoj de la ĵus aprobita budĝeto. Sed tri
tagojn antaŭ tiu dato estis okazinte en Madrido
alitipa mobilizo. Pere de Interreto kaj la interreta
poŝto, jam de antaŭ kelkaj semajnoj de la fiksita
dato de la 15a de septembro estis dissendita kun-
voko al manifestacio en la ĉirkaŭaĵoj de la parla-
mentejo postulante demision de la parlamentanoj
por studo de nova konstitucio pli demokrata ol la
nuntempa. La kunvokon faris grupoj kiuj estis
naskiĝintaj el la amasa mobilizo de la “indignitoj”
okazinta la antaŭan jaron, kaj iamaniere la planita
mobilizo estis kvazaŭ inspirita en la manifesto de
la Civitaneca Fronto. La tagon de la manifestacio
ne malpli ol kvar mil policistoj estis deĵorante en
la ĉirkaŭaĵoj de la parlamentejo. Kvankam oni pe-
tis al ĉiuj manifestaciantoj ke la mobilizo estu pa-
Alfredo Pérez Rubalcaba Cayo Lara Soraya Sáenz Santamaría Artur Mas
71
ca, sen perforto kontraŭ la polico, tamen okazis
gravaj kaj sangaj incidentoj. Ŝajnas ke estis pro-
vokantoj por estigi la perfortan malordon. Dum la
sekvintaj tagoj fariĝis fama en Interreto kaj en la
eksterlanda televido iu filmeto vidiganta kelkajn
policistojn perforte batante iun manifestacianton
kiu laŭte kriadas al ili ke li estas kunulo. Ĉiukaze,
provokantoj ne, estis kelkaj vunditoj kaj arest-
itoj. Estis evidente ke la policistoj ricevis ordonojn
agadi brutale kontraŭ la manifestaciantoj. Sur ĉi
tiu paĝo oni povas vidi fot-bildojn de la mobilizo
de tiu tago kaj la incidentoj kun la policistoj.
Tamen la mobilizo estis sufiĉe amasa kaj same
okazis 10 tagon poste, la 25an de septembro, kiam
oni estis kunvokita simila manifestacio en la sama
loko. Ĉi foje la afero disvolviĝis pli pace kaj orde
ĉar la publika opinio en la tuta lando restis sufiĉe
ĉagrenita kontraŭ la registaro kaj la polico.
Alia afero kiu vekis la reagon de multaj hispanoj
estis la morto de iu virino kiu sin ĵetis el balkono
de sia etaĝa loĝejo kiam la banko ordonis la kon-
fiskon. Dum la antaŭaj semajnoj estis okazinte en
la lando aliaj similaj memmortigoj de personoj
kiujn oni forigis el siaj hipotekitaj loĝejoj. Iu per-
sono reagis alimaniere kaj prenis ladon da benzi-
no per kiu bruligis oficejon de la banko kiu estis
ordoninta la ekspropriigon de lia loĝejo.
Kiam oni verkas ĉi lastajn liniojn de nia dujar-
centa historio de nia lando estas okazinte en His-
panio alia ĝenerala striko, la dua en la nuna jaro,
ĉi foje koincidante kun simila mobilizo en Portu-
galio kaj Grekujo, kaj grandaj manifestacioj kon-
traŭ la Eŭropo de la kapitalo en Francio, Germanio
kaj kromaj 20 landoj.
Kun la fono de tiel streĉa etoso en la lando estas
okazante en la Kataluna regiono balotkampanjo
por la elektado de nova aŭtonoma Parlamento. En
tiu regiono ĉiam estis popola separatisma sento kaj
nun tion profitas la naciistaj partioj por peti refe-
rendumon mendante totalan sendependiĝon de tiu
regiono. Tiu postulo eble celas apartigi la atenton
de la civitanoj de tiu teritorio el la sociekonomia
problemaro kiu estas tie tiel grava kaj urĝa kiel en
la cetero de la lando.
Nu, tia estas la situacio de Hispanio en la Dua
Centjaro de la landa konstituciismo. La estontecaj
eventoj estas skribitaj neniuloke sed ĝis kiam oni
povas antaŭesplori la estontecon ŝajnas ke la krizo
estos, mondskale, longdaŭra kaj malfacile solv-
ebla. Se ni komparas ĝin kun tiu komenciĝinta en
la jaro 1929 timindas la ebleco ke la kapitalismo,
por sin savi, organizu, kiel faris tiam, grandan
mondmiliton kaj aŭtoritatecajn reĝimojn kiuj me-
tus finon al la civitanaj liberecoj kiuj estas la fruk-
to de konstitucioj ellaboritaj tra longaj procezoj de
popola penado kaj batalado.
Bildoj de la amasa mobili-
zo de la
15a de septembro
en Madrido, en la ĉirkaŭ-
aĵoj de la parlamentejo.