66
Kiam, en la balotado de majo 2004, la dekstrara PP
perdis la parlamentan plimulton, la afero sendube havis
kiel ĉefa kaŭzo la ekkonscio de grandparto el la hisp-
ana loĝantaro pri la erareco de la milita politiko de Az-
nar, kaj tiu ekkonscio estis vekita de la gravaj teroristaj
atencoj okazintaj tri tagojn antaŭ la balot-dato. Sed,
krom tio, estis aliaj aferoj kiuj vekis la rifuzon de mul-
taj gecivitanoj al la politiko de la ĝistiama regantaro.
Temas pri la novliberalismo, t. e. la aplikado de la nov-
liberala doktrino en la realo. Unu jaro kaj duono antaŭ
la menciita balotado okazis la droniĝo, apud la galegia
malbordo, de iu nafto-portanta ŝipo, la Prestige, kio
okazigis egan ekologian katastrofon pro elverŝiĝo de la
nafto tra multaj kilometroj de la marbordo. Tiam rezul-
tis klare ke pri tiu akcidento respondecis la registaro
kaj ties novliberalisma politiko. Oni vidis ke laŭ la
aplikado de tiu ekonomika doktrino, por la transport-
ado de nafto oni kontraktadis la plej malmultekostajn
ŝipojn kaj laŭ kiel eble plej malaltkosta asekurado. Tia
filozofio: elspezi kiel eble malplej kontraŭ la intere-
so kaj la sekureco de la personoj, estis gvidlinio de la
tiudoktrinaj ekonomikistoj. Tio evidentiĝis ankaŭ post
kelkaj monatoj kiam iu aviadilo per kiu revenis al His-
panio dekoj da hispanaj militistoj kiuj estis batalinte en
Afganio falis sur turkia teritorio kaj pereis ĉiuj vojaĝ-
antoj. La registaro estis kontraktinte, por tiu transport-
ado de militistoj, la plej malmultekostan kaj malaltkva-
litan flugilon. Nu, Aznar ne estis la sola hispana Ĉef-
ministro kiu regadis laŭ tia politiko. Antaŭ li, jam Feli-
pe González estis reginte simile, sed la menciitaj akci-
dentoj utilis por ke la hispana socio iome ekkonsciu pri
la malhumaneco de tiu politiko, kiu, cetere, ne nur ne
pliboniĝis de tiam sed tute male.
José Luis Rodríguez Zapatero prezidis la hispanajn
registarojn ekde majo de la jaro 2004 ĝis novembro de
2011. Tuj post lia alveno al tiu regad-posteno li prenis
iun neatenditan disponon: li retiris la hispanajn trupojn
trovigantajn en la milito en Irakio. Ja, dum la balot-
kampanjo li promesis efektivigi tiun retiron de trupoj
dum la sekvaj tri monatoj post lia alveno al la regist-
aro. Sed, kompreneble, neniu esperis ke li plenumu ti-
un promeson. Laŭtradicie, la politikistoj neniam plenu-
mas la promesojn faritajn dum la balotkampanjo, kaj la
popolo, almenaŭ en nia lando, estas alkutimigita al tio
ke la regantoj, atinginte la povon al kiu ili emas, ag-
adas tute male ol ili estis promesinte. Sed ĉi-foje la
promeso estis plenumita kaj krome la ago estis farita
antaŭ la promesita lim-dato. Io simila neniam estis
okazinte en nia lando antaŭe, …nek poste.
Dum la regado de Zapatero, konkrete dum la unua
kvarjara periodo, oni plibonigis la leĝaron pri sociala
politiko, ekzemple en tio kio rilatas al la edziĝo de
samseksaj personoj, kontraŭ la interseksa perforto, pri
sociala helpo al la plej malriĉaj familioj, plifaciligante
la demarŝoj por la procezoj de eksgeedziĝo… kaj aliaj
en rilato kun la aŭtonomaj regionoj. La unua registaro
de Zapatero konsistis el 8 ministroj kaj 8 ministrinoj;
menciindas tio ke la tasko de iu el la ministrinoj estis
kontroli kaj promocii la egalecon en la socio inter la
anoj de ambaŭ seksoj. La Prezidento Zapatero fariĝis
sufiĉe fama je internacia nivelo kiam, en septembro de
2004, en la 59a Ĝenerala Asembleo de UNO proponis
tion, kion li nomis: “Alianco de Civilizacioj”.
Ĝenerale, en tiuj unuaj jaroj de la regado de Zapatero
estis laŭdindaj disponoj sed ĉiam kadre de centrisma
politiko. Tia regado estis socialista sed, ja, ĝi ne estis
socialisma. T. e. regadis socialistoj sed ilia politiko ne
estis socialisma. Kiam, en tiu epoko, en kelkaj eŭropaj
landoj estis referendumoj pri la proponita konstitucio
de la Eŭropa Unio, ankaŭ en Hispanio okazis referen-
dumo. Kiel sciate, la proponita leĝaro estis kontraŭso-
ciala kaj favora al la interesoj de la bankieroj kaj kapi-
talistoj. Feliĉe la projekto ne progresis ĉar ĝi ne atingis
sufiĉan apogon inter la loĝantaro de iuj landoj, sed en
Hispanio la Socialista reaganta partio apogis tiun pro-
jekton same kiel 15 jarojn antaŭe estis apoginta la en-
iron de Hispanio en la NATO. Cetere, la senlaboreco
pli kaj pli kreskis anoncante la proksimecon de ega
ekonomia krizo kiu iompostiom anteŭenmarŝadis mi-
nacanta. En majo de 2006 estis leĝita iu reformo pri la
laborkondiĉoj de la salajruloj. Ĝi estis la tria reformo
ekde la epoko de Felipe González kaj ĉiuj ĉi reformoj
pli malboniĝis la socialan leĝaron pri la situacio de la
laboristoj. Oni alvenis al la situacio en kiu, fakte, mal-
aperis la fiksa laboreco kaj ĉiuj novaj labor-kontraktoj
estas eventualaj.
Pritemante tiun epokon decas raporti pri la tipo je opo-
zicio kiun la Popola Partio, subgvide de Rajoy, estis
efektiviganta kontraŭ la registaro prezidita de Zapate-
ro. Kiel jam informite, tiu partio perdis en la lasta mo-
67
mento baloton pri kiu ĉiuj enketoj estis anoncinte ke ĝi
gajnos. Ĉi tiu situacio ne estis bone akceptita de la li-
deroj de tiu partio; dum la sekvintaj kvar jaroj ili kon-
dutis kvazaŭ al ili oni estus forrabinte ion. Ĉiuj scias ke
la rolo de la politika opozicio estas kritiki kaj ataki
la regantan partion, sed tiuj uloj de la PP kondutis in-
sulte, agreseme… La retiradon de la hispanaj trupoj en
Irakio ili taksis kiel neakceptebla faro post kiam la
ceteraj militantoj, inkluzive Usono mem, komprenis ke
tiu milita interveno estis eraro kaj ke la plej konvena
faro estis eliri el tie, kaj kiam rezultis evidenta ke ne
estis veraj la kialoj per kiuj oni volis pravigi tiun inter-
venon: la posedo, far Irakio, de amasmortigaj armiloj.
Kiam estis arestitaj kaj juĝprocesitaj iuj personoj inter-
venintaj en la teroristaj atencoj de la 11a de majo 2004,
restis klare ke la afero estis organizita de islamaj inte-
grismaj organizaĵoj kaj ne de la eŭska bando ETA kiel
la Popola Partio pretendis. Tamen, la gvidantoj de tiu
partio en ties emo defendi ilian teniĝon atakis ne nur la
registaron sed ankaŭ la policon kiu efektivigis la esplo-
ron kaj la arestojn kaj la juĝistojn kiuj procesis la teror-
istojn. Ŝajnis ke tiuj dekstraraj politikistoj volus gajni
ne la sekvontan balotadon, de la jaro 2008, sed tiun
kiun ili jam estis perdinta en 2004. En tiu linio de fre-
neza opozici-maniero ili senmodere atakis la registaron
kiam ĉi tiu entreprenis negocadon kun ETA por meti
finon al ĉi ties terorismo, kaj por tiu atakado ili uzis la
rankoron de la gefamilianoj de la viktimoj de la atencoj
de la eŭska bando, forgesante ke similan negocadon es-
tis entreprenita jam fare de la registaro de Aznar, en
kiu estis ministro Rajoy mem.
Tiaspeca opozicio vekis en ampleksaj amasoj de la his-
pana socio malsimpation al la opozicianta partio kaj tio
igis ke ĉi tiu perdis ankaŭ la balotadon de 2008. Dum
la balotkampanjo la PP tre akcentis la kritikojn al la re-
gistaro surbaze de la ekonomia krizo kies signoj jam
estis sufiĉe evidentaj tiam. Sed ili prezentis la aferon
kvazaŭ la kulpanto pri la krizo estus la registaro de
Zapatero kaj pretendis ke la hispana voĉdonantaro for-
gesu ke la ekonomiaj kaŭzoj de la krizo estis generitaj
de antaŭ multaj jaroj, ankaŭ dum la regado de tiu deks-
trara partio. Krome la krizo estis internacia, ne estis
nura hispana problemo.
Do, en la balotado de la 9a de marto 2008 la Socialista
Partio atingis 169 deputitojn, 5 plus ol en la antaŭa ba-
lotado. La PP de Rajoy gajnis 6 parlamentanojn kaj
restis kun 154 entute. Preskaŭ ĉiuj naciistaj partioj per-
dis iom da parlamenta forto. Sed la plej damaĝita en tiu
balotado estis la Unuigita Maldekstro liderita de Gas-
par Llamazares. Ĉi tiu estis la sola kiu estis elektita en
sia madrida kandidataro. Krom li nur alia UM-kandida-
to estis elektita en Katalunio. Tiu katastrofa rezulto
estis pli grava ol ties de la Komunista Partio en
1982. Llamazares sin vidis devigita demisii kiel ĉef-
lidero de Unuigita Maldekstro sed tamen li konservis
sian parlamentan seĝon. Ĉi tiu balotado konfirmis kaj
plifirmigis la bipartiismon en Hispanio.
Nu, Zapatero daŭre ĝuis je sufiĉe da parlamenta apogo
por plu regi la landon. En la registaro kiun li formis
tiam, unuafoje estis pli da virinoj, 9, ol viroj, 8. De
tiam, la ĉefa zorgo de tiu nova registaro kaj dum la
sekvaj jaroj estis la ekonomia krizo kiu senĉese pli kaj
pli akriĝis. La senlaboreco kreskis, multaj familioj per-
dis sian loĝejon akiritan kun hipotekoj favoraj al la
bankoj. Ankaŭ favoraj al la bankoj estis la monhelpo
fare de la ŝtatoj, en Hispanio kaj en aliaj landoj ene kaj
for de la Eŭropa Unio. Dum la ŝtatoj sin liberas de la
socialaj devoj rilate al la malriĉaj klasoj de la socio, ili
alkuras helpi la bankojn kun problemoj. Jen la kontraŭ-
diro: socialismo por helpi la riĉulojn kaj sovaĝa kapi-
talismo por la subpremitoj de la sistemo. Kiel dirite, tio
ne okazis/as nur en Hispanio sed ankaŭ en multaj aliaj
landoj, ĉefe en la sudo de Eŭropo: Portugalio, Italio,
Grekujo… fare de ĉiutipaj regantaroj. Sed en Hispanio
dum tiuj jaroj post 2008 la afero politike damaĝis la re-
gantan Socialistan Partion. Fakte, kiam poste okazis
balotado por la Eŭropa Parlamento atingis plimulton la
dekstrara Popola Partio.
Je la fino de la jaro 2009 la nombro da senlaboruloj en
Hispanio estis 4,4 milionoj da personoj, el kiuj 1,4 mi-
lionoj ricevadis neniun monhelpon. Dum la lasta mo-
nato de tiu jaro 55.000 personoj perdis sian laborposte-
non kaj la procento de senlaboreco estis 18,8 kaj de
tiam ĝi daŭre kreskis kaj la landa deficito atingis la su-
mon je 87.000 milionoj da eŭroj. Por alfronti la situa-
cion la registaro plialtigis la impostojn, kio igis malpli-
iĝi la konsumado de la civitanoj kaj ĉi tio plikreskigis
la bankroton de pliaj entreprenoj kaj sekva kreskado de
la senlaboreco.
Dum la unuaj ses monatoj de la jaro 2010 Zapatero
prezidis La Eŭropan Union kune kun ĉi ties konstanta
Prezidento Herman Van Rompuy. Dum tiu jaro daŭre
plu batis nian landon la ekonomia krizo. Inter la dispo-
noj de la registaro por alfronti tiun problemaron estis
plialtigo de la aĝo de emeritiĝo al 67 jaroj. La malkon-
tento de la laboristoj kaj ĉiuj civitanoj ĝenerale eviden-
tiĝis ankaŭ inter la membraro de la Socialista Partio.
Dum tiu jaro la senlaboreco atingis la nombron je 4,6
milionoj da personoj. En monato majo la registaro
anoncis ke la salajro de la funkciuloj estos malpliigita
je 5 procento kaj ke la pensiuloj ne ricevos la kutiman
plialtigon akorde kun la altiĝo de la prezoj. Krome la
ŝtato demetis 6.000 milionojn da eŭroj el la sumo
asignita al la socialaj servoj plus kromajn 600 milio-
nojn el la elspezoj destinitaj promocii la industrian dis-
volviĝon. Dume la bankoj ricevis grandan sumon por
kompensi iliajn perdojn kaj la bankieroj –eĉ tiuj de la
bankoj kiuj bankrotis pro malbona demarŝado– asignis
al si mem altegajn pagojn kaj pensiojn.
La partioj de la opozicio, ĉefe la Popola Partio kritikis
tiujn faroj. Konkrete J. M. Rajoy deklaris ke li neniam
estus preninta tiujn decidojn kaj ke kiam li regos ne
okazos tiaj aferoj. Li senĉese postuladis ke la Registar-
Prezidento, uzante la kapablon kiun la konstitucio asig-
nis al li, demisiu kaj kunvoku novan balotadon por la
Parlamento antaŭ la lim-dato de 2012.
En junio de 2010 nova reformo de la labormerkato pli
malbonigis la situación de la gelaboristoj kun perdo de
laboraj rajtoj kaj plifaciligo de la senlaborigo. La 29an
de septembro estis ĝenerala striko. Kiel kutime, tiu
68
striko estis unutaga, sed fine de la jaro la kontrolistoj
de la flughavenoj strikis dum kelkaj semajnoj kaj estis
interrompita la flug-trafiko en la tuta lando. Tiam la
procento de senlaboreco en la lando estis 20: entute 4,7
milionoj da senlaboruloj.
En aprilo de 2011 Zapatero anoncis ke li ne plu kan-
didatos por prezidi la Socialistan Partion kaj malfermis
internan procezon de elektado de nova partia lidero. El
la interna batalo por okupi tiu posteno eliris kiel venk-
into Alfredo Pérez Rubalcaba. Ankaŭ Unuigita Mal-
dekstro devis elekti novan lideron post la demisio de
Llamazares; la elektito, post longa kaj malfacila negoc-
ado inter la diversaj grupoj kun diversa influo, estis la
komunisto Cayo Lara.
La 15an de majo de tiu jaro okazis en proksimume 50
urboj de Hispanio samtempaj sociaj plendoj. Temis pri
movado ŝajne spontana; la kunvokado oni faris pere de
poŝtelefonoj. Neniu konkreta organizaĵo ŝajnis gvidi
kaj kontroli la aferon. La movado ricevis la nomojn je
“15M” kaj indignitoj”. Estis koncentriĝoj kaj mani-
festacioj de vere kontraŭsistemaj uloj, kiuj kritikis kaj
atakis la politikon de ĉiuj partioj de la sistemo, ĉu
dekstraj, ĉu maldekstraj. Unu semajnon poste estis ba-
lotado en la lando por elekti la municipajn konsilant-
arojn kaj la regionajn aŭtonomajn regantarojn. La
Popola Partio atingis avantaĝon de 10 procento super
la Socialista Partio. Tio kuraĝigis Rajoy-n pli kaj pli
ofte postuli la antaŭenigon de la ĝenerala balotado por
elekti novan Parlamenton. Dume daŭris en la tuta lan-
do, ĉefe en Madrido kaj Barcelono, la plend-movado
de la indignitoj. La afero daŭris kelkajn semajnojn.
Fariĝis famaj je tutmonda skalo la bildoj de la kolosa
homamaso koncentriĝinta en la madrida placo “Sun-
Pordo” kaj baldaŭ aperis imitantoj en multaj lokoj eks-
terlande, en Londono kaj Vasingtono. Kvankam tiu
movado estis sufiĉe paca, ne mankis perfortaj inciden-
toj kaj interfrontiĝoj kun la polico. La partoprenantoj
en tiu movado kaj koncentriĝoj estis senlaboruloj, ho-
moj kiuj perdis sian laboportenon gejunuloj kiuj ne-
niam atingis sian unuan laborlokon, familioj al kiuj la
bankoj ekspropriigis siajn hipotekitajn loĝejojn, kaj
multaj personoj kiuj, solidarece kun la antaŭaj, volis
esprimi sian rifuzon pri tiu malbeninda sistemo kiu
generas tiujn situaciojn.
Tamen, ŝajnas ke ankoraŭ multe pli da personoj en la
lando ankoraŭ konfidas je tiutipa sistemo, ĉar, kiam la
Prezidento Zapatero, fine, decidis antaŭenigi la ĝene-
ralan balotadon, grandparto el la voĉdonantoj plu apo-
gis ambaŭ ĉefajn partiojn de la dupartiisma sistemo,
kaj krome venkis la Popola Partio.
La balotado okazis la 20an de novembro. Ĝuste unu
monaton antaŭ tiu dato la terorista bando ETA anoncis
la finon de sia armita agado; la paco tiurilate daŭras
ankoraŭ en la momento kiam oni verkas ĉi tiun rapor-
ton (novembro de 2012). Revenante al tiu balotado
okazinta antaŭ unu jaro, oni devas informi ke la social-
ista kandidataro prezidita de Rubalcaba suferis gravan
balotan malvenkon: ĝi atingis nur 110 deputitojn kun
28,7 procento da voĉdonoj; ĝi perdis pli ol 4 milionoj
el la voĉdonoj kompare al la antaŭa balotado. Dume la
Popola Partio liderita de Mariano Rajoy atingis gravan
venkon, eĉ pli grandan ol ties de Aznar en la jaro 2000.
Ĝi atingis 186 geparlamentanojn kun 44,6 procento el
la vocdonoj. Do Rajoy anstataŭis Zapateron en la reg-
ado de la lando.
Kiam finiĝis la jaro 2011 en Hispanio estis 5.273.600
senlaboruloj; la senlaboreco atingis 22,85 procento.
Ekde la fino de la jaro 2007 estis detruitaj en la lando
2,7 milionoj da laborpostenoj, plejparto el ili en la pro-
duktad-sektoro de la mason-konstruado. Al ĉio ĉi oni
devas aldoni ke dum multaj monatoj senĉese malbon-
igis la situacio de la lando en kio koncernas al la konfi-
do kiun ĝi ĝuas en la mondaj merkatoj de la monprunt-
ado, tio estas, pli kaj pli fariĝis malfacile kaj multekos-
te trovi pruntitan monon por alfronti la tujajn necesojn
de la ŝtata demarŝado kaj pagi la interesojn de antaŭaj
ŝuldoj. La afero ŝajnas, kaj fakte estas, frenezaĵo se ni
konsideras ke grandajn sumojn el la prunteprenita mo-
no iras destinita al la bankoj, kiuj siavice povas negoci
per ĝi akirante ŝtatan ŝuldon laŭ tre alta interezo. Tiu
ekonomia meĥanismo de monfluado celas pli kaj pli
ruinigi la malaltajn klasojn de la socio por pli kaj pli
riĉigi la riĉajn klasojn. Ambaŭ partioj de la dupartiisma
sistemo samkulpas pri la realigo de tiu politiko. Multaj
hispanaj gecivitanoj ankoraŭ ne komprenis ke ambaŭ
partioj estas lakeoj de la kapitalo.
La 30an de decembro la nova registaro prezidita de
Mariano Rajoy koncesiis al Zapatero la kolieron de la
ordeno de Izabela la Katolika kaj aliajn distingojn al la
ministroj de ties lasta registaro.
Aspekto de la madrida Placo de la “SunPordo” dum la tagoj de la koncentriĝo de la “indignitoj” de la 15M.