63
La rezulto de la ĝenerala balotado de 1996 metis finon
al la felipismo. Tiu longdaŭra regad-periodo, socialista
laŭnome sed fakte centrisma de socipolitika vidpunkto,
karakteriziĝis pro tio ke tiam fariĝis videblaj la signoj
de kadukiĝo de la kapitalisma modelo “kejnsisma” kaj
komenciĝo de la novliberalismo. En Hispanio, same
kiel en la ceteraj landoj kun alte evoluinta indus-
triismo, tiuj signoj estis, ĉefe, la privatigado de grandaj
ŝtataj entreprenoj. Sed dume, la politika gvidantaro kaj
plejparto el la loĝantaro preferis blinde ne percepti la
ekŝanĝon kaj ĝui komforton kaj prosperon kiuj estis
nur ŝajnaj, sen firma bazo… En 1992, kvar jarojn antaŭ
la felipism-fino, Hispanio festis la Kvinan Centjaron de
la malkovro de Ameriko. Tiuokaze estis en nia lando la
Olimpi-ludoj kaj la Internacia ekspozicio. Estis alia
ekzemplo de la korupteca naturo de la tiama regantaro
la fakto ke tiu Universala ekspozicio okazis en Seviljo,
la urbo de La Prezidento Felipe González kaj la
Vicpezidento Alfonso Guerra. Krome kun la preteksto
de tiu ekspozicio oni konstruis fervoj-linion por alt-
rapidaj trajnoj destine al la menciita urbo. Ĉi tiu kaj
aliaj multekostaj projektoj estis kaŭzo de granda en-
ŝuldiĝo de la lando. Hispanio havas depost tiu epoko
pli ol kvindekon da flughavenoj; Germanio, kun loĝ-
antaro multe pli granda kaj riĉa. havas proksimume 20
flughavenojn malpli ol Hispanio. Kompreneble, multaj
el la hispanaj flughavenoj havas nenian uzadon. Simi-
lan ekscesab elspezadon oni faris en la konstruado de
fervojaj linioj, kelkaj por alt-rapidaj trajnoj; multaj el
ĉi-ties staci-domoj estas neuzataj pro manko de vojaĝ-
antoj. La koncerna elspezado, ofte, estis decidita de la
regionaj aŭtoritatoj sen alia celo ol la prestiĝo de la re-
gionaj regantoj kaj ties regantaj partioj, tio estas, pre-
cipe la du ĉefaj partioj de la hispana dupartiisma sis-
temo krom tiuj kiuj havis influon en iu alia el la
naciismaj regionoj, kiel Katalunio, Eŭskio, Galegio…
La alveno de José María Aznar kiel nova ĉefministro
ŝanĝis nenion tiurilate. Lia Popola Partio kaj la Social-
ista Partio tiam en la opozicio, daŭre dediĉiĝis ekde la
la ŝtata kaj la regionaj administracioj organizi tiujn fa-
raonajn kaj senutilajn laboraĵojn kiuj pli kaj pli kresk-
igis la ŝuldojn de la lando. De politika vidpunkto, la
nova regantaro ne multe ŝanĝiĝis kompare al ties de la
felipismo, almenaŭ dum la unua kvarjara periodo de la
regado de Aznar. Ni memoru ke li povis regi nur dank’
al la parlamenta apogo de iuj regionaj kaj naciismaj
fortoj. Tiuj apogantoj altrudis al la dekstrema partio,
interalie, ian centrisman politikon kiu ne multe ŝanĝ-
iĝis kompare al la felipista centrismo de la Socpartio.
La registaro de Aznar demarŝis la partoprenon de His-
panio en la Moneca unuiĝo de Eŭropo. Dum tiuj jaroj
la kapital-profitoj plialtiĝis 30 procenton dum la plialt-
iĝo de la salajroj estis 3 procento, la prezo de la loĝejoj
kreskis 28 procenton kaj fiska premo plialtiĝis 10 pro-
centon. Bona rezulto, tamen, estis la fakto ke oni kreis
pli ol 300.000 novajn laborpostenojn kaj la senlaboreco
en Hispanio malpliiĝis 7 procenton.
Ĉiukaze granda parto el la hispana loĝantaro konsideris
pozitiva tiun kvarjaran regadon kaj en la balotado de la
12a de marto de la jaro 2000 la Popola Partio atingis
183 deputitojn, 27 pli ol en la antaŭa balotado, do, sufi-
ĉe por regadi sen plua helpo de aliaj politikaj fortoj.
En tiu balotado la Socialista Partio perdis 16 parla-
mentanojn. Menciindas ke tiam jam ne plu lideris ĝin
Felipe González. Ĉi tiu estis intencinta promocii no-
van ĝeneralan sekretarion de la partio (Joaquín Almu-
nia) eble kun la celo resti li mem kiel ĉefa kandidato
por sekva balotado, sed la afero diskuris tra neantaŭ-
pensita vojo. En interna baloto de la partio plimulto el
la voĉdonantoj elektis kiel ĝeneralan sekretarion alian
homon (Josep Borrell). Tiam Felipe konspiris ene de la
partio por senkreditigi tiun homon, kiu sin sentis
devigita demisii. Do, laŭ la volo de F. González fariĝis
lidero de la Socpartio Joaquín Almunia, sed ĉi tiu re-
zultis malpli manipulebla ol esperite de Felipe kaj ma-
novris por ke la partio deklaru lin kandidato por la ba-
lotado de la jaro 2000. Tiamaniere finiĝis la politika
kariero de Felipe González kun tiel malmulte da hono-
ro por li kiel ĝi estis dum lia tuta regado. Cele atingi
bonan pribalotan rezulton en la balotado, Joaquín Al-
munia faris antaŭbalotan koalicion kun Unuiĝinta Mal-
dekstro. Pri ĉi lasta oni devas precizigi ke tiam ĝia li-
dero Julio Anguita estis preta forlasi la politikon pro
kor-malsano. Li jam estis demisiinta kiel ĝenerala se-
kretario de la Komunista Partio kaj anstataŭita en tiu
posteno far Francisco Frutos. Fakte, estis ĉi lasta kiu
pridemarŝis kun Joaquín Almunia la koaliciiĝon de
Unuiĝinta Maldekstro kaj la Socialista Partio. La ĉeso
de la estreco de Anguita en Unuiĝinta Maldekstro estis
atendante nur la baldaŭan kongreson de tiu politika
forto. Sed en baloto de la jaro 2000 la tuto de la balotaj
atingaĵoj de ambaŭ maldekstraj partioj ne sufiĉis por
superi la parlamentan forton de la Popola Partio de Az-
nar. Do, ĉi tiu povis plu regadi la landon dum la kvar
unuaj jaroj de la tria jarmilo post esti reginta ĝin dum
la lastaj kvar jaroj de la dua jarmilo. Unuafoje ekde ties
fondiĝo, Unuiĝinta Maldekstro ne kreskis balote sed
male: ĝi perdis 13 deputitojn. Por ekspliki ĉi tion oni
64
devas konstatigi ke dum la lasta jardeko de la 20a jar-
cento falis la komunistaj reĝimoj de Orienta Eŭropo.
Tio okazigis gravajn krizojn en ĉiuj komunistaj partioj
de la kapitalista mondo ĉar, kiel sciate, La komunista
reĝimo de Sovetio estis referaĵo de ĉiuj ĉi partioj. Tial
la likvidistaj fortoj ene de tiuj kompartioj, kaj ankaŭ en
tiu de Hispanio, intencis malaperigi aŭ ŝanĝi la komun-
istan karakteron kaj difinon de tiuj politikaj fortoj. En
Hispanio tiucela batalo alprenis la formon de potenci-
igo de Unuiĝinta Maldekstro domaĝe al la Komunista
Partio. Julio Anguita, ĉeflidero de ambaŭ organizaĵoj,
ne havis tian likvidistan teniĝon, li daŭre volis konservi
kaj potencigi la hispanan kompartion eĉ se ene de Unu-
iĝinta Maldekstro, sed li, naive, en la kvina kongreso
de Unuiĝinta Maldekstro estis formulinta kaj aprob-
iginta statutaron kiu akcentigis la sendependecon de U.
M. rilate al la K.P. Surbaze
de la nova statutaro la likvid-
istoj volis ruinigi kaj mal-
aperigi la komunistan orga-
nizaĵon. La rezisto de Angui-
ta kaj ties apogantoj kontraŭ
la likvidista sektoro okazigis,
interne de la komunistaj vi-
coj, longan bataladon rezulte de kiu forlasis ambaŭ
maldesktrajn organizaĵojn multaj el ties membroj, iuj el
ili sufiĉe prestiĝaj kiel kelkaj geparlamentanoj kaj la du
antaŭaj komunistaj lideroj: Santiago Carrillo kaj Gerar-
do Iglesias, kaj tio estis oportune diskonigita de la bur-
ĝa presaro kontribuante sufiĉe damaĝi la prestiĝon de
tiuj maldekstraj organizaĵoj.
Nu, post la malsukceso de Unuiĝinta Maldesktro en la
balotado de marto de la jaro 2000, en la baldaŭ posta
kongreso de tiu organizaĵo estis elektita, kiel anstataŭ-
anto de J. Anguita, ne la ĝenerala sekretario de la K. P.,
Francisco Frutos, sed Gaspar Llamazares, la ĉeflidero
de la komunistoj de nia Asturia regiono. La elekto de
tiu ulo estis nur pro tio ke en la pribalota malsukceso
de U. M. nur en Asturio ne tiel estis granda la malsuk-
ceso kiel en la cetero de la lando. En nia hispana demo-
kratio, samkiel en multaj aliaj landoj, en la politika te-
reno oni privaloras ĉefe la balotajn sukcesojn, ne la
bonecon kaj kongruecon de la politikaj programoj. Do,
unuafoje ekde la fondiĝo de Unuiĝinta Maldekstro la
lidereco de tiu organizaĵo kaj de la Komunista Partio
ne apartenis al la sama persono kaj oni povis antaŭvidi
ke tio estos fonto de problemoj, sed la afero komplik-
iĝis kiam Llamazares, antaŭe apoganto de Anguita, al-
doniĝis, ankli, al la likvidista sektoro celanta nuligi
la hispanan komunismon. Tio signifis ke dum la sekvaj
jaroj plu daŭris la krizo en la komunistaj vicoj kaj en la
sino de U. M. kun la sekva senkreditiĝo de tiuj organi-
zaĵoj antaŭ la maldekstra voĉdonantaro de Hispanio.
Dum tiuj jaroj, ĝis 2004, plu regis la landon la Popola
Partio subgvide de J. M. Aznar. Sed la nova jarcento
kaj nova jarmilo p. K. havis dramecan komenciĝon; la
11a de septembro de 2001 okazis la famaj terorismaj
atencoj en Usono kontraŭ la Pentagono-konstruaĵo kaj
la Ĝemelturoj. Tiu evento kaj ties militaj sekvoj en Af-
ganio kaj Irakio apartenas ne al la hispania sed al la
universala historio kaj estas ĉies konataj, sed ni men-
cias ilin ĉar ili sufiĉe efikis ankaŭ sur –kaj kontraŭ– nia
lando. Sed tiu efiko ne venis tuj; dumtempe daŭris an-
koraŭ la ekonomia festado. Fine de tiu sama jaro 2001,
aŭ pli ĝuste la unuan tagon de 2002, solene komenciĝis
la funkciado de la nova komuna mono de la Eŭropa
Komunumo: la eŭro. En His-
panio samkiel en la ceteraj
landoj de tiu Komunumo, es-
cepte Britio, oni devis de
tiam ŝanĝi la ĝistiaman mo-
non per la novaj, eŭraj, bank-
notoj kaj moneroj.
Cetere la regado de Aznar
daŭre estis sufiĉe normala ene de la politika kadro de la
hispana konstitucio kvankam tiu ulo dum sia junaĝo
apartenis al la frankisma junulara sekcio, de falangista
ideologio, de la oficiala partio de la diktaturo. Daŭre
ekzistis la terorismo far la eŭskia organizaĵo ETA sed
la batalado kontraŭ ĝi, male ol dum la felipismo, far-
iĝis nur per lleĝaj rimedoj. Dum tiu dua etapo de la
regado de Aznar oni kreis 600.000 novajn laborposte-
nojn kaj la senlaboreco malgrandiĝis ĝis 9,8 procento;
dum la antaŭaj 20 jaroj neniam tiu procento estis tiel
malalta en nia lando. Kompreneble, tiu ekonomia bon-
stato, same kiel la krizo kiu venis kelkajn jarojn poste,
ne estis nura hispana fenomeno ser fakta rezulto de la
ekonomia stato de la kapitalista mondparto en kiu trov-
iĝas nia lando.
Menciendas ke dum la ses unuaj monatoj de 2002 José
M. Aznar, laŭ la normoj de la Eŭropa Unio, rolis kiel
Prezidento de la Konsilantaro de tiu E. Unio. Tio plu
kaj pli kontribuis pligrandigi lian prestiĝon ene de la
lando kaj ŝajnis ke nenio povus malhelpi ke lia partio
gajnu la sekvan ĝeneralan balotadon. Tamen oni anon-
cis ke li ne plu volis dediĉiĝi al la politiko post la fin-
iĝo de tiu parlamenta periodo. Li mem elektis sian sek-
vonton kiel prezidanton de la Popola Partio kaj verŝaj-
nan Registarprezidenton. La elektito estis Mariano Ra-
joy. Dume ankaŭ la Socialista Partio devis elekti novan
Josep Borrell Joaquín Almunia Francisco Frutos Gaspar Llamazares
65
lideron post la fiasko de Joaquín Almunia. La elektito
estis José Luis Rodríguez Zapatero. Tiam neniu kura-
ĝus pensi ke ĉi tiu estus la nova Ĉefministro.
Sed okazis neatenditaĵo provokita de la erara politiko
de Aznar en la tereno de la internaciaj rilatoj preskaŭ je
la fino de sia regad-periodo. La enkadriĝo
de Hispanio en la militista strukturo de la
NATO kaj la alianco kun Usono implikis
nian landon en la militajn operaciojn de la
usona potenco. Tiusence la hispana regist-
aro konsentis apogi la militan intervenon
en Jugoslavio kaj sendis trupojn tien. Kiel
sciate, sekve de la teroristaj atencoj de la
11a de septembro 2001 la usona Prezidento
Bush entreprenis militan intervenon ank
en Afganio, kaj la registaro de Aznar sen-
dis hispanajn trupojn ankaŭ al tiulanda mi-
lito. Tiuj disponoj ne vekis grandan opo-
non en la lando ĉefe pro tio ke la UNO
mem apogis tiujn militajn intervenojn. Sed
la afero ŝanĝiĝis en la jaro 2003 kiam la
usona prezidento volis efektivigi militan
agreson kontraŭ Irakio. Ĉi-foje mankis la
internacia apogo, ĉefe ties de la Eŭropa
Unio kaj Aznar estis unu el la malmultaj
eŭropaj regantoj kiuj apogis tiun operacion
kaj sendis trupojn tien, kontraŭ la volo
de plejparto el la hispana popolo kaj sen
konsulti la Parlamenton kiel disponas la
Konstitucio. En multaj hispanaj urboj oka-
zis grandaj manifestacioj kontraŭstarante la
intervenon de nia lando en tiu konflikto sed
la Prezidento Aznar preferis aperi en la t. n.
“foto de la Acoroj” apud George Bush kaj
Tony Blair. Komence ŝajnis ke tio efikos nenion sur la
popola pribalota apogo al la Popola Partio. Ja, en la
balotado de la 25a de majo de 2003 por la municipoj
kaj la regionaj parlamentoj tiu dekstrara partio atingis
similan sukceson al tiu kiun ĝi ĝuadis en tiu epoko.
Tio igis ĉiujn pensi ke tiu partio, jam kun la kandidat-
eco de Rajoy, venkos en la ĝenerala balotado de la 14a
de majo 2004. Sed ĝuste tri tagojn antaŭ tiu dato, la
11an de majo, okazis en Madrido gravaj teroristaj aten-
coj. En la hispana ĉefurbo je la 7:37 horo matene oka-
zis enorma eksplodo en la fervoja stacidomo de Atoĉo.
Post unu minuto estis dua eksplodo en alia trajna sta-
cio. Je la 7:39 horo okazis tria eksplodo en iu kvartalo
de tiu urbo. Dum la sekvaj du minutoj estis pluaj 7
bombo-eksplodoj. En tute 10 eksplodoj kiuj kreas ĥao-
son en la urbo. Ĝi estis sendube la plej grava terorista
atenco okazinta en nia lando. Rezultis 192 mortintoj
kaj 1.500 vunditoj. Dum la tuta lando, konsternite, sin
demandis kiu(j) provokis tian hororon, la registaro has-
tis deklari ke la atencoj estis ago de la ska terorista
bando ETA. Ĉi tiu organizaĵo tuj faris deklaron komu-
nikante ke ili ne partoprenis en tiu afero. Verdire, tiu
deklaro estis kredebla ĉar la bando ĉiam
agnoskis siajn atencojn. Baldaŭ fariĝis pu-
blikaj la unuaj konkludoj de la polica es-
plorado pri la afero laŭ kiuj la responsuloj
de tiuj atencoj estis teroristoj de la araba
organizaĵo Al-Kaedo. Krome poste estis
publika deklaro de tiu bando deklarante ke
ili faris tion en Hispanio tial ke ĉi tiu lando
kunkulpas kun la usona imperiismo en la
agreso al arabaj kaj islamaj landoj.
Spit’ al tiu evidenteco, la registaro de Az-
nar daŭre insistis kulpigante la eŭskan ban-
don. La insisto de la Popola Partio pri tiu
afero estas klare komprenebla: se la atencoj
estus ago de ETA tio ne malbonigus la pri-
balotajn perspektivojn de la 14a de tiu mo-
nato ĉar tiu bando ĉiam senĉese faris teror-
istajn atencojn ekde la epoko de la frank-
ismo kiu ajn estu la hispanaj regantoj, sed,
male, se vere la araba terorismo punas la
intervenon de Hispanio en la milito kontraŭ
Afganio kaj Irakio, tio metas respondecon
pri la afero sur la hispana regantaro kiu en-
treprenis tiun aventurisman politikon kaj
tio povus damaĝi la partion de Aznar en la
balotado kiu devus okazi post du tagoj.
Kaj ĝuste tio okazis: La Popola Partio per-
dis 35 parlamentanojn kaj la socialista Par-
tio gajnis 39. Zapatero atingis venkon kiun
antaŭ malmultaj tagoj esperis neniu en Hispanio, ne
li mem. Alia burĝa partio kiel la katalunisma kiel
Convergència i Unió perdis 5 parlamentanojn dum iu
maldekstra partio de tiu sama regiono gajnis 7. Menci-
indas ankaŭ tion ke la Unuiĝinta Maldeskstro kies ĉefa
kandidato estis Gaspar Llamazares perdis 4 deputitojn
kaj restis kun nur 5. Duafoje la balot-rezulto de tiu
politika formacio malboniĝis kaj la kaŭzo daŭre estis la
interna kverelo kaj malakordo pri la pluekzistado de la
Komunista Partio.
La 22a de tiu monato edziĝis Felipe, la filo de la Reĝo
kaj estonta reĝo de Hispanio. La organizantoj de la ce-
remonio devis alĝustigi la ordon de la invititoj tial ke la
Registarprezidento ne estos Mariano Rajoy kiel esper-
ite sed José Luis Zapatero, kaj la ĉefa figuro de la poli-
tika opozicio estos inverse: Rajoy anstataŭ Zapatero.
Komenciĝas nova politika etapo.
José Luis R. Zapatero
Mariano
Rajoy
Bildoj de la rezultoj de la terorista atenco de la 11a de majo de 2004 en Madrido