61
grupo de ministroj estis personoj ligitaj al la organiza
strukturo de la Socpartio aŭ de la socialista sindikato
UGT. Ĉi tiuj ministroj havis la taskon demarŝi la so-
cialan helpon de la ŝtato. Fine, estis la ministrejoj asig-
nitaj al la plej kompetentaj personoj laŭ la naturo de la
demarŝendaj taskoj. Tia estis la kazo de la ministrejoj
pri Justico, Kulturo… Krome, dum preskaŭ la tuta reg-
ado de Felipe González rolis kiel Vicprezidento lia
amiko Alfonso Guerra, polemika kaj polemikema ho-
mo kun radikala kaj akrmaniera parol-stilo.
Dum la felipista periodo pludaŭre estis problemo en la
lando la terorismo de la eŭska organizaĵo ETA. Por al-
fronti ĝin la regantaro sekrete organizis eksterleĝan
kontraŭterorisman (fakte ankaŭ ĝi terorisman) organiz-
aĵon kiun poste oni konis per la nomo GAL kiam ĝi
estis malkovrita kaj publike konata. Eĉ kontraŭ la volo
de la Regantara Povo, la Jura Povo devis procesi la
arestitajn kulpantojn de la teroristaj atencoj de la GAL.
La ĉefa kulpulo de tiu ŝtata terorismo, Rafael Vera,
persistis en sia strategio ne denoci la kunkulpecon de la
politikaj regantoj kvankam li devis suferi enkarcer-
iĝon. Ĉi tiu estis unu el la multaj skandaloj kaj korupt-
ad-kazoj de la felipista epoko.
Ekde la 1a de januaro de 1986 Hispanio apartenis al la
Ekonomia Eŭropa Komunumo kaj la enkonduko en tiu
granda merkato okazigis la eniron de multe da mono el
la aliaj membroj de la komunumo en formo de subven-
cioj kaj ankaŭ, kaj ĉefe, ĉar multaj fremdaj investantoj
akiris akciojn de hispanaj entreprenoj. Tio generis si-
tuacion –ŝajna aŭ reala– de ekonomia disvolviĝo, kiu,
tamen, daŭris dum malmultaj jaroj kaj estis kaŭzo de
multaj priekonomiaj skandaloj kaj eksterleĝaj negocoj.
Ne bonvole, la regantaro de la Socpartio devis organizi
popolan referendumon pri la aparteno de Hispanio al la
milititista kontrakto NATO. Kiel antaŭe raportite, la
hispana enkondukiĝo en tiu bloko estis dispono de la
antaŭa Ĉefministro Leopoldo Calvo-Sotelo. La landa
Maldekstraro plendis pro tio ke tiu ago estis farita sen
la konsento de la popolo. La Socialista Partio, tiam en
la opozicio estis sin aldoninta al tiu plendo kaj tio estis
farita tiamaniere ke ŝajnis indiki ke la partio gvidata de
Felipe González malaprobis tiun decidon kaj volis mal-
fari ĝin. Sed post la alveno de tiu Socpartio al la regado
de la lando, dum pli ol tri jaroj ties gvidantaro montris
neniun intereson pri tiu afero; mankis eĉ mencioj pri la
temo. Dume pliiĝis en la lando la protestoj pri tiu afero
ĉefe far la Komunista Partio tiam gvidata de Gerardo
Iglesias. Fine Felipe González ne plu povis prokrasti la
aferon kaj fiksis la daton de la 12a de marto de 1986
por la okazado de Referendumo per kiu la hispana po-
polo devus decidi pri la aparteno al la NATO. Sed,
kontraŭesperite, en la propagand-kampamjo antaŭ la
referenduma balotado la regantaro de F. González pos-
tulis la apogon al la hispana plurestado en tiu militista
kontrakto. Kompreneble, al la desktraro tre plaĉis tiu
disvolviĝo de la afero kvankam la ĉefa dekstrara par-
tio, gvidata de Fraga, por ne apogi eksplicite la Soc-
partion, petis sindetenon de la voĉdonantoj sciante ke
la membroj kaj apogantoj de tiu partio scios ke ili de-
vos voĉdoni jese kune kun la membroj kaj sekvantoj de
la Soc.Partio. El la fortoj kun parlamenta reprezento
nur la Komunista Partio petis nean voĉdonon pri la
aparteno de Hispanio al la imperiista arme-bloko. Sed
aldoniĝis al la nefavora voĉdonado aliaj grupoj de mal-
dekstraro kaj aliaj fortoj pro diversaj kialoj.
En la popola konsulto voĉdonis favore al la plurestado
en la NATO 52,49 procento el la voĉdonintaro, kaj ri-
fuzis tiun apartenon 39,8 procento. La vera Maldekstr-
aro perdis tiun referendumon, sed la fakto ke politika
teniĝo de la Komunista Partio ricevis voĉdonan apogon
pli grandan ol ties de la antaŭaj politikaj balotadoj igis
la gvidantaron de la K.P. pensi ke eble en estontaj ba-
lotoj por la Parlamento tiu partio povus atingi bonan
rezulton se ĝi unuigas ĉirkaŭ si ĉiujn kiuj rifuzis la
apartenon de Hispanio al la NATO. Do, rezulte de tiu
konvinko la kompartia estraro prenis iun decidon kies
sekvoj ankoraŭ nuntempe (en 2012) estas malsame
interpretataj tiel ene kiel for de tiu partio. Gerardo
Iglesias elpensis la kreadon de koalicio, nomata Unu-
iĝinta Maldekstro, celanta arigi ĉirkaŭ la Komunista
Partio aliajn fortojn sin oponintajn al la politiko de
Felipe González. Tiu koalicio konkuris jam en la balo-
tado de la 22a de junio 1986. Ĝia rezulto estis multe pli
bona ol tiu de la jaro 1982 sed ne pravigis la esperon
de la iniciatintoj de tiu politika elpaŝo. La partietoj de
Adolfo Suárez kaj Santiago Carrillo, kiuj deziris reveni
al la politika vivo, atingis sensignifan voĉdon-kvanton,
kio konvinkis ilin definitive retiriĝi el la politiko.
Sed apartan atenton meritas la efiko de ĉi tiu balotado
sur Popola Alianco, la dekstrara partio de Manuel Fra-
ga. Kvankam ĝi daŭre estis la dua partio en la lando
(25,97 procento el la voĉdonoj kontraŭ 44,06 procento
de la Socialista Partio), tiu rezulto konstituis veran
politikan malsukceson por la lidero, Fraga, kiu decidis
retiriĝi, ankaŭ li, el la politika vivo, almenaŭ je tut-
landa nivelo. En la sekva kongreso de tiu partio estis
konkurado por la lidereco inter Herrero de Miñón kaj
Antonio Hernández Mancha. Venkis en la konkurado
ĉi lasta, pli juna ol la alia.
La Socialista Partio konservis sian absolutan parlamen-
tan plimulton kaj ĝia politiko estis vera perfido kontraŭ
la socialistaj principoj. Eĉ gravaj personoj de tiu partio,
kiel Nicolás Redondo, Ĝenerala Sekretario de la social-
ista sindikato UGT, forlasis la Parlamenton malakorde
kun la politiko de Felipe González kaj partoprenis en
kunvokado de ĝenerala striko kunsente kun la komun-
ista sindikato estrita de Marcelino Camacho. La erodo
de la prestiĝo de la Socpartio evidentiĝis en la sekvinta
balot-procezo, tiu de oktobro de 1989, kiam ĝi perdis
4,4 procenton el la voĉdonoj kaj 9 deputitoj. La ĉefa
Dekstrara Partio daŭre restis kiel dua en la Parlamento
sed ankoraŭ tre malproksime el la Socpartio. Tiam ĝi
jam ne estis estrita de Hernández Mancha. Ĉi tiu estis
fiaskinta en cenzur-debato kontra la registaro kaj per-
dis apogon ene de la partio. Fraga revenis sed por
apogi novan lideron, José María Aznar, kaj ŝanĝis la
nomon de la organizaĵo, kiu de tiam nomiĝas Popola
Partio anstataŭ Popola Alianco. Ankaŭ estis ŝanĝo en
la lidereco de Unuiĝinta Maldekstro. En kongreso de la
Komunista partio en 1988 Gerardo Iglesias estis