59
sendita per ĉiuj amaskomunikiloj iu diskurso de la reĝo
Johano Karlo deklarante ke la puĉistoj ne havis lian
apogon kaj ke li ordonis al ĉiuj militistaj unuoj resti for
de la operacio kaj kun respekto al la institucioj. Matene
de la 24a de februaro Tejero komprenis ke alvenos al la
sekvestrita Parlamento neniu implikita generalo kaj ke
la tuta operacio rezultis fiaskinta. Fiaskinta la puĉo, la
popolaj manifestacioj okazintaj sekvintage en la lando
montris ke la malreviĝo finiĝis pro la sola fakto vidi
endanĝerigita la demokratio.
La regad-etapo de Calvo-Sotelo, tiam komenciĝanta,
daŭris ĝis la 2a de februaro de la sekvinta jaro, 1982.
Estis etapo de politika firmeco –oni abortigis en ties
komenciĝo kroman militistan konspiron kontraŭ la de-
mokratio- kaj pludaŭranta ekonomia krizo kiu finruin-
igis la prestiĝon de la centrisma partio, kiu, cetere, res-
tis kun granda interna malakordo. Grava dispono pren-
ita de la tiama regantaro estis la eniro de Hispanio en la
militistan blokon NATO-n. Estas menciinda ankaŭ la
aprobo de la leĝo pri eksedziĝo, kio estis kialo de pli-
akriĝo de la malkonsento interne de la reganta partio.
Tiu partio, kiu ludis gravan rolon en la starigado de la
demokratio dronis en la po-
litika balotado de 1982.
En decembro 1982 la centr-
isma partio atingis nur 7
procenton el la voĉdonoj
kaj 11 deputitojn.
Komplikis la situacion de
tiu partio la fakto ke Suárez
deziris reveni al la politiko
kaj estis fondinta alian cen-
trisman partion kiu en la
balotado rezultis eĉ pli mal-
sukcesa. Tiu politika mal-
fortiĝo de la centrismo tra-
dukiĝis en la granda kresko
de la balotaj rezultoj de la
dekstrisma partio gvidata
de Fraga: 26,36 procento el la voĉdonoj kaj 107 depu-
titoj. Sed la vera venkinto de tiu balotado estis la
Socialista Partio gvidata de Felipe González: 48,11
procento el la voĉdonoj kaj 202 parlamentanoj.
Por ĉi tiu Socpartio estis decida faktoro la transformiĝo
kiun ĝi estis travivinta ekde 1979. Intencante akcentigi
kaj evidentigi la socialdemokratian karakteron de la
hispana socialismo, Felipe estis proponinta en la partia
kongreso de tiu jaro rezigni la marksisman titolon kaj
karakteron de la Socialista Partio. Pri tio li estis imit-
anta similan decidon de Carrillo kiu bazigis sian eŭro-
komunismon en la rifuzo de la leninista titolo de la K.
P. Sed en la kazo de la Socpartio la operacio ne tiel
estis sukcesa kiel en la Komunista Partio. Plimulto el la
socialistaj gekongresanoj rifuzis tiun ŝanĝon kaj Felipe
González devis demisii kiel Ĝenerala Sekretario de sia
partio. Dumtempe estis alia gvidantaro en la partio sed
ĝi ne ĝuis je la karismo de Felipe, kiu revenis al la par-
tia gvidado rezulte de eksterordinara kongreso okazinta
post kelkaj monatoj. Tiam Felipe evitis la ideologian
kunfrontiĝon sed li daŭre persistis en tiu reformismo
kiu igas ke socialista partio, fakte, estu kolono de la
kapitalista sistemo, t. e. la socialistoj celas demarŝi la
ŝtatajn, publikajn aferojn sed sen ia ajn programo por
la progresista transformigo de la socio. Ĉu la politika
venko de tiu Socialista Partio en la balotado de decem-
bro 1982 okazis pro tio ke ĝia voĉdonantaro ne kom-
prenis tiun tristan realaĵon de la perfido de la partio al
siaj idealoj? Aŭ, ĉu la pribalota venko okazis ĝuste pro
tio ke tiuj amasoj komprenis kaj aprobis tion? Ĉiu po-
vas havi sian propran respondon al tiu demando, cete-
re, eble eĉ ne la propraj voĉdonantoj de tiu partio scius
respondi tion kaj eble ili eĉ ne komprenus la deman-
don. Tiurilate indas kaj necesas aldoni ke la situacio ne
estis malsama tiam –kaj nuntempe- en aliaj landoj de
Okcidenta Eŭropo kie ekzistas similaj socialistaj par-
tioj kun simila politiko.
En la socialista pribalota venko de 1982 influis ankaŭ
la krizo kaj la problemoj de la Komunista Partio gvid-
ata de Santiago Carrillo. Ene de tiu K. P. estis granda
malakordo pri ideologio kaj pri strategio. La oficiala
sektoro kiu apogadis la politikon de Carrillo sin vidis
atakita samtempe de du kontraŭaj sektoroj: tiuj rifuz-
antoj de la eŭrokomunismo
ekde sovetfavoraj pozicioj
kaj tiuj ekstremistaj eŭro-
komunistoj kiuj taksis ne-
sufiĉaj la reformojn de Ca-
rrillo. La unuaj estis spe-
ciale multenombraj kaj or-
ganizitaj en la Kataluna re-
giono dum la lastaj estis pli
fortaj en Madrido kaj estis
konstituita, ĉefe, de intelek-
tuloj. Ŝajnas ke pri la kon-
flikto kun ĉi lastaj sufiĉe
kulpis Santiago Carrillo.
Iuj formis apartajn partie-
tojn kaj multaj membroj de
la Kompartio, ne aparten-
antaj al la skismaj sektoroj, forlasis la politikon enuig-
itaj je tiu konfuzo. Ili, kaj multaj aliaj kiuj, tamen, re-
zistis en la K.P., ne komprenis ke tiuj kiuj en Katalunio
estis kontraŭaj al la partia gvidantaro apogadis ĉi tiun
en Madrido, kaj inverse, la malamikoj en Madrido estis
aliancanoj en Katalunio. La rezulto de la balotado de
decembro 1982 estis katastrofa por la Kom. Partio: ĝi
atingis nur 4 procenton el la voĉdonoj kaj 4 parlament-
anojn kun perdo de 15 deputitoj kompare al la antaŭa
balotado.
Sed la ĉefa rezulto de la balot-procezo de 1982 estis ke
sep jarojn post la morto de la diktatoro alvenis al la
regado de la lando iu Socialista Partio kaj malfermiĝis
nova etapo en la historio de Hispanio. Alia rezulto,
kies efiko ne estis sufiĉe perceptita tiam, estis ke en la
politika vivo de la lando estiĝis la t. n. “du-partiismo”
t. e. la politika situacio laŭ kiu longdaŭre sin turnas en
la regado de la lando nur du ĉefaj partioj. Ankaŭ tiu-
rilate la kazo de Hispanio fariĝis simila al ties de
multaj landoj de la kapitalista mondo ĝenerale kaj de
Okcidenta Eŭropo konkrete.
Felipe González en la balot
ista Partio por la balotado de decembro 1982.