55
Sed ŝajnas ke, iamaniere, funkciis la skemo ke la
teniĝo rilate al tiu partio estis kvazaŭ mezurilo de
demokratieco. Fraga Iribarne, kiu dum la lasta etapo de
la frankismo troviĝis inter la postulantoj de demokratia
aperteco, kiam Adolfo Suárez lokiĝis en centrismaj po-
zicioj kaj leĝigis la kompartion eraris kontraŭstarante
tiun politikon kaj politike instaliĝis en la dekstraro. Li
kreis partion nomatan “Popola Alianco” en kiu estis
kelkaj eksministroj de frankistaj registaroj, inter ili
Arias Navarro mem. La voĉdonantaro punis tiun kandi-
dataron: ĝi atingis eĉ malpli da voĉdonoj ol la K.P.:
8,21 procente, kaj 16 deputitoj. Dume estis gajnintaj la
unuan kaj duan lokon la fortoj kiuj ne kontraŭstaris la
kompartion, t.e. la centrisma partio UCD fondita de
Adolfo Suárez kaj la Socialista Partio subgvide de la
juna lidero Felipe González. Estis alia socialista kan-
didataro prezidita de Profesoro Enrique Tierno Galván,
sed ĝia pribalota rezulto estis malgrava.
Aliaj fortoj konkurintaj en la balotado atingis nulan aŭ
sensignifan rezulton. La faŝistaj kandidataroj kiuj pre-
zentiĝis al la balotado atingis kompletan fiaskon. En
tiuj regionoj kie estis/as fortaj naciismaj movadoj, ĉi
ties kandidataroj atingis tiam, kaj
eĉ pli poste, komfortan rezulton.
Sed la ĉefa rezulto de la balotado
estis ke ĝi povis okazi, kaj okazis
pace. Krome oni devas atentigi pri
alia grava fakto: male ol en an-
taŭaj pribalotaj procezoj, en kiuj la
kacikismo, ĉefe en la kampara me-
dio, ludis tiel decidan rolon, ĉi-
foje tio ne eblis pro la nun ekzist-
anta sistemo de kontrolo de ident-
igo de ciu voĉdonanto (personaj
identkartoj, fidindaj censad-listoj)
kaj sekreta voĉdonil-preno.
La balota bonsukceso de la centr-
isma partio kreita de Adolfo Suá-
rez okazigis ke ne povis enradikiĝi –eĉ ne naskiĝi– en
Hispanio iu demokrat-kristana partio laŭ la tipo de tiuj
ekzistantaj en kelkaj landoj de Okcidenta Eŭropo.
Malaperis el la politika tereno ankaŭ la respublikistaj
organizaĵoj kiuj antaŭe estis fortaj en la lando. La
popola partopreno en la balotprocezo estis relative alta:
voĉdonis proksimume 78 procente el la hispana loĝ-
antaro kun voĉdon-rajto (ekde 18-jaraĝo).
Post la balotado de la 15a de junio de 1977 komenciĝis
la longa vojo al la nova konstitucio. La elektita Korteso
aŭ Parlamento (du-ĉambra, kun deputitaro kaj senatan-
aro) estis konstituantaj sed la afero de la studo de nova
konstitucio ne estis rapida. Estis jam novembro de tiu
jaro kiam oni aprobis iun leĝon kiu konkretigis la res-
pondecon de la regantaro antaŭ la Parlamento. La reg-
anta partio –Unio de la Demokrata Centro– reale estis
nur koalicio de kelkaj politikaj grupoj. Estis en monato
decembro kiam tiuj partietoj dissolviĝis por kune formi
la centrisman partion gvidatan de Adolfo Suárez. Ĉi ti-
es registaro devis alfronti la naciismojn de la landa pe-
riferio (Katalunio, Eŭskadio…) kaj fari al ili sufiĉe da
politikaj koncesioj eĉ antaŭ la studo de la konstitucio.
Tiuj koncesioj ne havis efikon kontraŭ la terorismo:
ETA daŭre efektivigadis krimajn atencojn. Dume, en
tiu jaro 1977 la ekonomia inflacio atingis 30 procen-
tojn kaj la senlaboreco trafis 6 procentojn el la laborist-
aro. Por alfronti la tutan problemaron de la lando la
registaro kaj la ĉefaj partioj de la opozicio subskribis
iun interakordon nomitan “Pakto de la Monkloa” kiu
dumtempe funkciis kvazaŭ regantaro de nacia koncen-
triĝo. La interakordo povas esti resumita dirante ke ĝi
estis plano de ekonomia aŭstero per kiu oni bremsis la
prisalajrajn depostulojn ŝanĝe de serio da kompensoj
de politika kaj socia karaktero, kiel, ekzemple, en la
eduksistemo kaj en la sociaj servoj. Sed daŭris la
problemoj pri publika (mal)ordo kiel iuj tumultoj
okazintaj en la festo de Pamplono en julio de 1978 kaj
la ribelo kaj detruo de kelkaj prizonoj. Dum la 11
monatoj post la balotado, la terorista bando ETA
murdis ne malpli ol 11 policistojn. Kaj la ekstrema
dekstraro profitadis ĉi-tiun malordon por malfortigi la
regantaron kaj la naskiĝantan demokration. En decem-
bro de tiu jaro 1978 estis malkovrita kaj sufokita iu
konspiro kiu ricevis la nomon “Operacio Galaksio” en
kiu estis partoprenintaj kelkaj ar-
meaj kaj policaj oficiroj.
La procezo de ellaborado de la
konstitucio daŭris tutan jaron. Pri-
laboris ĝin sep-persona grupo de
spertuloj: tri de la reganta partio
kaj kvar de la opozicio. En no-
vembro de la jaro 1977 estis kon-
ata la unua malnetaĵo kaj oni sciis
ke la ĉefaj punktoj de malakordo
inter la centristoj kaj la socialistoj
temis pri la konceptado de la
eduk-sistemo kaj diversaj aferoj
en la sociekonomia tereno. Sed la
negocado daŭris eĉ se ne publike
kaj oni alvenis al sufiĉe ampleksa
kaj firma interkonsento. En oktobro de la jaro 1978 la
konstitucio estis aprobita en la Parlamento kaj la 6an
de decembro ĝi estis aprobita far popola referendumo
kun tre granda apogo de jesaj voĉdonoj, multe pli
nombraj ol la neaj. La proceduro de ellaborado de la
konstitucio tre diferencigas ĉi tiun de 1978 de la an-
taŭaj hispanaj konstitucioj. Oni povas diri ke la hispana
konstituciismo karakteriĝis pro tre rapida ellaborado de
la tekstoj kaj, samtempe, la partiismo de ilia enhavo.
Tamen, tiu de 1978 estis ellaborita tra multflanka inter-
konsento kaj tre malrapide. La konstitucio de la jaro
1978 konsistas el 169 artikoloj kun aldono de kelkaj
disponoj ordigitaj en 11 ĉapitroj. La enkonduka titolo
prezentas ĝeneralan karakteron de aferoj kiuj poste
estas esprimataj pli amplekse en la cetero de la teksto.
La unua titolo pritemas aferojn rilate al la homaj rajtoj
kaj la civitanaj liberecoj de la gehispanoj. En la el-
laborado ne estis vera diskutado pri temoj kiel la reli-
gia konfesieco de la ŝtato. La teksto difinas Hispanion
kiel socian kaj demokratian ŝtaton, kaj estis aboliciita
la mort-puno. En terenoj kiel la eduk-sistemo k.a. la
teksto estas sufiĉe ambigua.
Dolores Ibárruri (Pasionaria)