52
Iom-post-iom sed tre malrapide la Parlamento, kiu ne
estis renovigita, subgvide de Torcuato Fernández-
Miranda, entreprenis la studon kaj aprobon de kelkaj
reformoj kiel la leĝo pri politika asociismo. Kiel dirite,
la Registar-Prezidento Arias Navarro uzadis sian poli-
tikan povon kaj la influon de sia posteno por bari ĉiun
entreprenitan reformon. Li malkonfidis je multaj el siaj
ministroj kaj ankaŭ je la reĝo. Sed dume li mem ne
havis difinitan kaj koheran planon por efektivigi sian
celon. Nek por entrepreni la ŝanĝon nek por eviti ĝin
estis Arias Navarro la homo kiun la situacio postuladis.
En kio rilatas al la leĝigo de la politikaj partioj, la
politikaj sektoroj ligitaj al la frankismo kaj eĉ multaj el
la reformistoj estis tute kontraŭaj al la permesigo de la
Komunista Partio. Ĉi tiu problemo estis destinita plu-
daŭri post la ĉeso de Arias Navarro kiel Prezidento de
la Registaro.
La laboristaj strikoj kaj la problemoj de publika
(mal)ordo estis la fono de la okazintaĵoj de tiuj mona-
toj, dum kiuj ne mankis ankaŭ la teroristaj atencoj.
Dume, en la unuaj monatoj de 1976,
kun aŭ sen la konsento de la aŭtorita-
toj, komencis okazi amasaj publikaj
aktoj de la diversaj politikaj fortoj.
Unue estis tiu de la demokrat-krist-
anoj, kaj poste tiuj de aliaj sektoroj pli
centristaj kaj de la socialistoj. La pro-
gramo de iuj el tiuj fortoj, ĉefe tiuj de
maldekstraro, estis la efektivigo de iu
politika rompo rilate al la antaŭa reĝi-
mo. En marto de 1976 kelkaj el tiuj
fortoj kunvenis kaj ellaboris komunan
planon aŭ platformon kiu kontemplis
la eblecon de paktita rompo de la
heredita situacio.
En la somero de 1976 la reformo ŝaj-
nis nerealigebla kaj la politika rompo,
eĉ se paktita, estis neebla. Arias ha-
vis neniun apogon en sia propra reg-
istaro kaj liaj rilatoj kun la reĝo estis
streĉaj kaj malfacilaj. La 1an de julio,
post iu kunsido kun la reĝo, en tre akra kaj streĉa eto-
so, la Prezidento Arias prezentis sian demision, aŭ li
estis ĉesigita de la reĝo, eĉ sen la aprobo de la Regna
Konsilantaro. Kun lia ĉeso malaperis iu el la gravaj
obstakloj por entrepreni la malligadon de la reto de la
leĝa teksaĵo de la frankismo.
La persono elektita por gvidi la sekvan registaron,
Adolfo Suárez, estis sufiĉe ne-konata en la lando.
Krom ministro en la antaŭa registaro de Arias Navarro,
la lasta politika ofico aŭ posteno kiun li plenumis estis
tiu de Ĝenerala Sekretario de la Movado, la unusola,
oficiala partio de la reĝimo de Franko. Tio ne akreditis
lin kiel personon pretan estri politikan ŝanĝon. Kaj ta-
men li rezultis esti la plej taŭga persono por plenumi
tiun taskon. Ŝajnas ke estis Torcuato Fernández-Miran-
da kiu sugestis al la reĝo la nomon de tiu juna membro
de la frankista medio. Same juna (44-jara meznombra
aĝo) estis la ministraro kiun li elektis kaj nur unu el ili
estis antaŭe ministro dum la frankismo. Jam dekomen-
ce, Adolfo Suárez montris nedubindan kapablon por al-
fronti la malfacilan taskon de la transiro al demokratio.
Sub lia regado, dum relative mallonga tempo-daŭro,
ekde julio al septembro de la jaro 1976, okazis grava
politika ŝanĝo en la politika tereno.
Suárez fiaskis en iuj terenoj kiel la publika ordo kaj la
ekonomia krizo, sed li plene sukcesis en la tiama plej
grava problemo, la politika transiro. En sia unua per-
televida diskurso li asertis ke la landa suvereneco kuŝis
en la popolo kaj ke oni devos fari ke tio kio estas nor-
mala surstrate estu normala ankaŭ en la politika tereno.
Nu, fine la gehispanoj vidis, post kvardek jaroj, alian
stilon regi la landon. Surbaze de iu dokumento, laŭ-
ŝajne ellaborita de Torcuato Fernández-Miranda, Adol-
fo Suárez entreprenis la procezon por la politika refor-
mo. Unue li prezentis la dokumenton, la 8an de sep-
tembro, al la militistaj estroj kaj du tagojn poste li pre-
zentis ĝin al la Parlamento. Kiel sciate, ambaŭ institu-
cioj estis fakte konstituitaj, ĉefe, el frankistaj malami-
koj de la politika reformo. La politika projekto kon-
templis la formadon de du parlamen-
taj ĉambroj: la Kongreso kaj la Sena-
to, kiuj devus ellabori novan konstitu-
cion. Fakte, tiu politika projekto sig-
nifis la nuligon de la frankisma leĝaro
kaj ĉi ties anstataŭo per vere demo-
kratia sistemo. Akcepti tiun projekton
fare de la frankismaj institucioj povus
esti konsiderata kiel la memmortigo
de tiuj institucioj. Kaj tamen oni atin-
gis tiun celon. Kiel? Nu, la okazint-
aĵoj de Portugalio, kie oni preskaŭ pa-
sis de faŝisma diktaturo al revolucia
reĝimo, montris la ne-eblecon persist-
igi tiutipajn diktatorecajn reĝimojn.
Krome, la bremsado al paca evoluo al
demokratio povus generi perfortan re-
agon de la postulantoj de la politika
rompo, kaj tio estus okaziginta repre-
zaliojn pro la krimoj kaj la subprem-
ado de la frankismo dum kvardek
jaroj. Por tiuj frankismaj sektoroj estis sendube prefere
akcepti la faktan amnestion kiun oni oferis al ili ŝanĝe
de paca procezo de politika transiro. Tio ebligis la
aprobon de la leĝaro por la Politika Reformo. En la
Parlamento tiu projekto atingis 435 favorajn voĉdonojn
kontraŭ 59 neaj kaj 13 sindetenoj. La fortoj postulantaj
la politikan rompon, ne tute fidantaj pri la celoj de la
registaro, petis nean voĉdonon en la posta popola refe-
rendumo, sed plejparto el la hispana loĝantaro aprobis
la procezon per 75 procento da jesaj voĉdonoj.
Dum la registaro kolektis tiujn politikajn sukcesojn, en
aliaj terenoj, la problemoj de la lando estis gravaj: la
ŝtato havis deficiton de 80.000 milionoj da pesetoj kaj
la senlaboreco estis ege kreskinta. Krome persistis la
terorista agado de ETA kaj GRAPO. Ĉi lasta organiz-
aĵo sekvestris la Prezidenton de la Ŝtata Konsilio,
Antonio Oriol, kaj la Generalo Villaescusa. Ankaŭ la
ekstrema dekstraro agadis perforte celante veki reagan
intervenon de la armeo favore al siaj postuloj.
Torcuato Fernández-Miranda
kaj Adolfo Suárez