48
konkeris la povon en la Eklezio, kies ekonomiajn ŝul-
dojn ĝi pagis. Hodiaŭ monsinjoro Escrivá de Balaguer
estas sanktulo de la RomKatolika Eklezio. Dum la
frankismo la Opus Dei fariĝis iu el la politikaj “fa-
milioj” de la reĝimo kaj altiris la kontraŭstaron de la
ceteraj “familioj”: Falange, bunkro, apertemaj…
Inter la novaj ministroj de 1962 troviĝis homoj kiuj ne
estis partoprenintaj en la civil-milito. Sed la pasinto kaj
ties agmaniero daŭre pezis sur la registaro
kaj la reĝimo. Tion oni povis konstati
okaze de la aresto de la komunisto Julián
Grimau. Li estis juĝita kaj kondamnita al
mort-puno, kiun oni efektivigis per pafado.
Tiukaŭze la reĝimo devis alfronti grandan
ondon da senkredito en la mondo kaj ĉefe
en Eŭropo. Sed tio efikis nenion kontraŭ la
granda turisma fluo kiun Hispanio estis
ricevante en tiu epoko kaj poste.
La teknokratista registaro elpensis kaj ek-
funkciigis planon de ekonomia kaj sociala
disvolviĝo kiu tre plibonigis la vivnivelon
de la gehispanoj dum la jardeko 1963-1973.
Tiu estis la epoko kiam tre disvastiĝis inter
la hispana loĝantaro la uzadon kaj ĝuadon
de aŭtomobiloj kaj la televido. En la jaro
1964 la reĝimo organizis kolosan propa-
gand-kampajon pri si mem sub la slogano
“25 jaroj de paco”.
Printempe de la jaro 1965 estis en la hisp-
anaj universitatoj grava gestudenta movado,
al kiu aldoniĝis kelkaj universitataj profe-
soroj, kontraŭ la politika sistemo. Inter la
profesoroj kiuj agadis solidarece kun la ge-
studentoj estis Tierno Galván, Aranguren,
García Calvo kaj Aguilar Navarro. Ili devis
suferi poste la reprezaliojn de la aŭtoritatoj
de la reĝimo. En tiu jaro okazis kroma
registara ŝanĝo sed konserviĝis la ekvilibro
de la ministroj apartenantaj al la diversaj
familioj de la reĝimo.
Daŭre estis malakordo inter tiuj politikaj
familioj rilate al la persono kiu estus reĝ-
entronigita post la forpaso de Franko. Iuj
vetis favore al la Princo Johano Karlo de
Burbono (Carrero Blanco, López Rodó…)
sed aliaj preferis lian kuzon Alfonso de
Burbono kaj Dampiero. Meze de 1966
Franko konsentis prezenti kaj submeti al
popola referendumo la t.n. “Organisman
Leĝon de la Ŝtato”. Per ĝi, unuafoje dum
la reĝimo de Franko, estis apartigitaj la pos-
tenoj de Ŝtatestro kaj Registar-Prezidento
kaj oni restarigis la monarkian institucion,
sed la fakta restarigo restis prokrastigita ĝis
la forpaso de la Generalego Franko, kiu, laŭ tiu leĝo,
estis dum-viva Ŝtatestro. Kiel Registar-Prezidento estis
nomumita Luis Carrero Blanco, vera inspiranto kaj
aŭtoro de tiu leĝaro. Kiel sukcedonto, kiel reĝo, de la
ŝtatestro, estis designita Johano Karlo de Burbono, kiu
estis sin edukinta en Hispanio dum la antaŭaj dek jaroj.
De tiam li oficiale portis la titolon de “Princo de
Hispanio”. Evidentas ke tiu nomumo transsaltis la
normalan sukcedlinion de la reĝaj dinastioj ĉar tiam
vivadis ankoraŭ la patro de tiu princo, Johano de
Burbono. Tio montris la volon de Franko ekskludi la
reĝecon de persono kiu iam kritikis lian reĝimon kaj
ties anstataŭo per princo edukita laŭ la spirito de
Principoj de la Movado. Kompreneble, ankaŭ la Princo
devis ĵuri la Fundamentajn Principojn kaj promesi
konservi la Movadon post la morto de
Franko. Temante pri tiu aranĝo, Franko
kutime diradis ke li lasos ĉion ligitan kaj
bonligitan.
En 1969, kiam la reĝimo festis sian tridek-
jaron per la slogano “30 jaroj de paco”,
okazis en Barcelono gravaj disturboj far la
gestudentoj. La registaro dekretis ĉeson de
la civitanaj garantioj dum tri monatoj. Iuj
ministroj sin oponis al tiu dispono argu-
mentante ke tiaj politikaj restriktoj povus
damaĝi la turismon al nia lando kiu tiu-
tempe atingadis la kvanton je 10 milionoj
da gevizitantoj jare.
En aŭgusto de 1969 eksplodis la skan-
dal-afero MATESA, iu temo de financa
kaj industria koruptado en kiu estis im-
plikitaj personoj apartenantaj al la tek-
nokrataro kaj la Opus Dei. Definitive esti-
ĝis la kontraŭ-frontiĝo inter la apertemuloj
kaj la teknokratistoj. Fraga kaj Solís man-
ovris por ke la afero estu konata pere de la
presaro malprestiĝante la politikajn kon-
traŭulojn. Ĉi-foje Franko ne kapablis man-
ovri inter la diversaj politikaj familioj de la
reĝimo. Li formis novan registaron kons-
tituitan je personoj lojalaj al Carrero Blan-
co, sed ĉi-kaze temis pri unukolora regant-
aro, teknokratisma. La rompiĝo inter la
frankismaj familioj jam estis definitiva kaj
evidenta fakto. Post la nomumo de Johano
Karlo de Burbono kiel sukcedonto en la
ŝtatestreco kun la titolo de reĝo, en julio de
tiu jaro, la vicprezidanto de la registaro,
admiralo Carrero Blanco, alprenis la gvid-
adon de la nova regantaro penante starigi la
bazojn de paca transiro al la monarkio de la
“Movado”. La nova ministro pri Eksteraj
Aferoj, López Bravo, subskribis pri-
ekonomian interakordon kun la Eŭropa
Komuna Merkato kaj starigis diplomatiajn
interrilatojn kun la komunistaj registaroj de
Ĉinio kaj la Germana Popola Respubliko.
En la sfero de la kulturo kaj edukado, la
koncerna ministro, Villar Palasí, iniciatis la
reformon de la eduk-sistemo per iu leĝo de 1970 kiu
pretendis adapti la hispanan sistemon al ties de Eŭropo,
kun senpaga baza edukado. Aliaj projektoj restis ne-
realigitaj, kiel tiu de Asocioj por politika agado kaj la
intenco plibonigi la interrilatoj kun la Eklezio. Ankaŭ
rezultis malsukcesa la reformo de la sindikata sistemo
de la reĝimo.