45
Ekde 1954 estis notinda la ekonomia rekuperiĝo de la
lando. La vivnivelo de la gehispanoj fariĝis kompar-
ebla al tiu de antaŭ la civil-milito. Iom-post-iom, tre
lante komence, vekiĝis la laborista movado kaj okazis
la unuaj strikoj post la civil-milito, en Barcelono kaj
Eŭzkadio. Ankaŭ la gestudenta movado provis siajn
unuaj mobilizojn. En la jaro 1955, dank’ al la usona
apogo, Hispanio estis akceptita en la Unuigitaj Nacioj.
La elektado de Eisenhower kiel usona Prezidento sig-
nifis pliboniĝon de rilatoj de tiu lando kun Hispanio
spite al politika kaj ideologia stagniĝo de la reĝimo en
ĉi tiu lando. Estante internacie akceptita la frankismo,
tia kia ĝi estis, la reĝimo ne sentis la neceson evolui.
Oni kultivis la nescion kaj nekler-
econ de la popolaj amasoj pere de
spektakloj kiel la futbalo, tre apog-
itaj kaj promociitaj fare de la poli-
tika povo.
En 1956 pliakriĝis la opozicio de la
universitataj gestudentoj rilate al la
reĝimo de Franko. Tre altsignifa es-
tis la fakto ke la kritika sinteno de la
kleraj gejunuloj rilate al la registaro,
la ŝtata hierarkio, la armeo kaj la
Eklezio evidentiĝis eĉ en la sociaj
sektoroj iam apogintaj la ribelon de
1936 kontraŭ la Respubliko kaj la
reĝimon de Franko. Tio montris la
generacian rompiĝon de la sociaj
sektoroj sur kiuj sin apogis la fran-
kismo. Kiel reago kontraŭ la gestu-
denta opozicio Franko, reorganizis
la registaron kaj mendis al iu falang-
isto, Arrese, la ellaboradon de iuj
nomataj “fundamentaj leĝoj” por re-
vivigi la sistemon, sed la projekto
havis nur la apogon de la Falange.
Sin oponis al ĝi la katolikoj, la ar-
meo kaj ceteraj ne-falangistaj ele-
mentoj de la reĝimo. La projekto es-
tis arkivita kaj la reĝimo devis al-
fronti ankaŭ la necesan reformon de
la ekonomio per la starigo de fiska
sistemo kaj pli egaleca distribuado
de la rentoj. Por ne ektimigi la pose-
dantajn klasojn, la Admiralo Carre-
ro Blanco, kies influo sur Franko es-
tis plikreskante, proponis la form-
adon de registaro de teknokratikuloj.
En la internacia tereno, la eŭforio pro la eniro de His-
panio en UNO kaj en la UNESKO, estis malvarmigita
pro la problemo de Maroko. La jardeko post la mond-
milito vidis la procezon de senkoloniigado patronita de
la UNO. Kaj tiu procezo atingis ankaŭ la Marokon ko-
loniigitan de Francio kaj Hispanio. Ni memoru ke His-
panio bataladis en tiu teritorio ekde la komenciĝo de la
jarcento. Tie okazis la fulmo-brila militista kariero de
Franko. El tie li eliris en 1936 gvidante la armeon ribe-
lintan kontraŭ la Respubliko. Franko estis ambiciinta
pligrandigi la tiean hispanan zonon domaĝe al Francio
post la malvenko de tiu lando antaŭ la hitlera armeo,
kaj jen en 1956 pro iu ironio de la destino devis estis la
registaro de Franko kiu kontraŭvole, pro la internacia
premo, kiu efektivigis la procezon de senkoloniigo de
la koncerna maroka zono. La kontrolita presaro de la
reĝimo apenaŭ informis pri tiu malagrabla temo, sed la
hispana armeo devis suferi la frustracion pro tiu afero.
La registaro de teknokratikuloj proponitaj de Carrero
Blanco ekrolis en 1957. Krom Carrero mem, estis mi-
nistroj de tiu registaro, inter aliaj, Cirilo Cánovas Gar-
cía, Fernando María de Castiella, Alberto Ullastres, Je-
sús Rubio, Camilo Alonso Vega, Mariano Navarro Ru-
bio, Jorge Vigón, José Solís Ruiz, Fermín Sanz-
Orrio… Tiu registaro, kiu anstataŭis
alian kiu estis daŭranta nur unu ja-
ron, devis alfronti la gravan kaj mal-
facilan taskon ordigi la ekonomiajn
aferojn de la lando definitive forlas-
ante la aŭtarkion de la postmilito kiu
tenis la landon dronita en marasmo
dum 18 jaroj. Kune kun Portugalio,
Hispanio estis tiam la plej malriĉa
lando en Eŭropo. En 1958 la ekono-
mia situacio de Hispanio estis pres-
kaŭ je bankroto; la helpo de la Tut-
monda Mond-Fonduso ebligis su-
peri tiun situacion. La nova regant-
aro proklamis iun nomatan «Plano
je Stabiligo» kies celo estis liberal-
igi la hispanan ekonomion, kun kon-
trolo kaj malpliigo de la publika el-
spezado, starigo de fiska reformo,
limigo de la pruntosistemo kaj fros-
tigo de la salajroj, sed oni pliinten-
sigis la eksteran investadon de His-
panio kaj oni potencigis la turisman
industrion. Rezulte de tiu plano en
la sesdekaj jaroj ege kreskis la his-
pana ekonomio, sed en tiu jardeko
estis alia protektismaj pozicioj kiuj
favoris la grandajn hispanajn korpo-
raciojn, regitaj de la bankoj, kio
malhelpis la firmigon de la konkur-
sistemo, kaj lasis pezan ekonomian
legacon kiu malhelpis la modern-
igon de la hispana ekonomio.
Aliaj problemoj, kiujn la reĝimo
spertis en tiuj jaroj estis iu agreso de
marokaj fortoj, en 1957, en iuj el la malmultaj hispanaj
teritorioj tiam restantaj en Afriko, kaj iu strik-movado,
en 1958, en Katalunio, Eŭzkadio kaj Asturio. Sed la
frankista reĝimo estis plene firmigita. En 1959 okazis
la vizito al Hispanio de la usona Prezidento Eisen-
hower. Miliono da personoj bonvenigis kaj aklamis lin.
Tiu evento estis kvazaŭ la signo de la kompleta finiĝo
de la ekstera izoliĝo de la frankismo. Paradokse, tiam
estis ekzilita en Hispanio Domingo Perón iama sub-
tenanto de la reĝimo de Franko. Li estis eksigita el la
povo en Argentino en 1955 far iu militista puĉo. Lia
edzino Eva estis forpasinta en 1952.
Vizito de Eisenhower en 1959