42
kaj Grekujon. Tiu evoluo de la milito efikis entuziasm-
ige sur tiuj politikaj sektoroj de nia lando, kiel la Fa-
lange, kies ekzisto-kialo estis ĝuste la kontraŭkomun-
ismo. Do, la premoj por la milita interveno de Hispanio
de tiam venis ankaŭ el tiuj internaj sektoroj de la re-
ĝimo de Franko. Sed tamen tiu eniro de Hispanio en la
milito neniam okazis. Por kontentigi la internajn milit-
emulojn kaj la eksterlandajn premigantojn oni organi-
zis iun divizion de volontuloj, nomatan “Blua Divizio”
por batali en Rusujo, konkrete en Leningrado, enkadr-
igita en la germana armeo.
La periodo de 1941 al 1944 estis terura por Hispanio
de vidpunkto de la nutrado kaj dum tiu tempo okazis
multenombraj mortoj pro malsato. Same, kaj kiel re-
zulto de la manko de higieno aperis la tifo kaj aliaj
malsanoj, inter ili la veneraj. La problemo pro manko
de loĝejoj estis enorma. La laborist-klaso estis la ĉefa
viktimo de la frankisma reĝimo. La sindikataj organiz-
aĵoj estis malpermesataj; la reĝimo intencis organizi
unikan, oficialan sindikaton, kiu ricevis la nomon de
«Vertikala» kies celo estis la kontrolo kaj doktrinigado
de la laboristoj. La salajroj estis tre malaltaj dum la en-
treprenistaro faris profitajn negocojn. Kaj dume, plu-
daŭris la persekutado de la politikaj kontraŭloj de la re-
ĝimo. En la jaro 1942 estis liberigitaj multaj milit-
prizonuloj post kelkjara restado en koncentrejoj, sed de
tiam daŭre restis multaj aliaj en la prizonoj.
Ne mankis problemoj interne de la socipolitika koali-
cio subtenanta la reĝimon. La 15an de aŭgusto de 1942
okazis perforta atenco kontraŭ la Ministro pri la Armeo
fare de iuj falangistoj. La Ministro, Generalo Varela,
ne estis trafita sed rezultis kelkaj vunditoj el la atenco.
La kulpintoj estis juĝitaj kaj iu grava falangisto estis
kondamnita al mortpafo. Franko solvis la krizon laŭ lia
politika stilo, simile kaj samgrade punante la respons-
ulojn de ambaŭ kverelantaj fortoj; li eksoficigis la Mi-
nistron kaj alian gravan militiston sed samtempe ĉes-
igis ankaŭ iun gravan falangistan Ministron, tiu pri
Eksteraj Aferoj, sia bofrato Serrano Súñer, kiu de tiam
ne plu rolis en la frankista reĝimo. Malantaŭ tiu inci-
dento troviĝis la kontraŭdiroj inter la partianoj de la
faŝismaj potencoj, kiel la falangistoj, kaj tiuj politikaj
fortoj de la reĝimo kiuj, tamen, pli simpatiis al la
aliancanoj. Ene de la reĝimo havis forton kaj influon
ankaŭ la monarkistoj kaj la Eklezia pastraro. Franko
intencis –sukcese– teni ĉiujn tiujn fortojn sufiĉe kon-
trolitaj profite al sia persona dumviva regado.
Ekde aŭtuno de 1942 oni konstatis ke la germana ar-
meo estis perdanta impeton en Rusio kaj NordAfriko.
La 8an de novembro okazis surpriza elŝipiĝo de anglo-
usona armeo en Maroko kaj en la printempo de 1943 la
germanoj suferis gravan malvenkon antaŭ Sta-lingrado
dum la anglo-usona armeo finvenkis la italo-germanojn
en Tunizo. Franko vidis ke oni estis profilante la venko
de la aliancanojn kaj komprenis ke li devus manovri
por savi sian reĝimon el la kataklismo minacanta la
faŝismojn. En oktobro de la jaro 1943 estis retirita la
Blua Divizio el Rusio.
En majo de tiu jaro estis okazinta la solena inaŭguro de
la unua frankisma Parlamento aŭ Korteso. Temis pri
alia institucio serve de la persona povo kaj regado de
Francisko Franko. Laŭ la oficiala propagando tiu leĝ-
dona organo estis la popola interveno en la landa poli-
tiko. Sed nur triono el la deputitoj estis nomumitaj laŭ
publika elektado, sed krome en la balotado povis parto-
preni nur la familiestroj, kaj ili devis elekti unu kandi-
daton inter tri prezentitaj de la reĝima regantaro. Kro-
me Franko elektadis li mem la Prezidenton kaj la Se-
kretariojn de la Parlamento, kaj la leĝoj ellaboritaj kaj
aprobitaj de tiu Parlamento devus esti akceptitaj de la
ŝtatestro por ilia valideco.
En la printempo de 1945 plenumiĝis la totala ruino de
la faŝismaj reĝimoj en la mondmilito. Hitler kaj Mus-
solini malaperis el la historio. La fortoj venkintaj en la
hispana civilmilito estis venkitaj en la Dua Mond-
Milito. Tiam okazis en Hispanio, ene de la reĝimo de
Franko, potenca movado intencanta ke la diktatoro de-
misiu el lia reganta povo kaj restarigu la monarkion en
la persono de Johano de Burbono, filo de la jam for-
pasinta eks-reĝo Alfonso la 13a. Inter la iniciatintoj de
tiu plano estis multaj membroj de la nova Parlamento
kaj ankaŭ elstaraj generalo kaj militistoj, inter ili Vare-
la, Ponte, Orgaz, Kindelán, Monasterio, Dávila, Sol-
chaga, kaj Saliquet, t. e. la supervivantoj el tiuj kiuj an-
taŭ sep jarojn aljuĝis al Franko la ŝtatan povon. Sed la
diktatoro ignoris tiun peton kaj lerte manovris por kon-
traŭstari tiun iniciaton kiu minacis lian povon.
Sed eĉ li komprenis ke oni devus ion fari por ke lia
reĝimo aspektu pli deca kaj honesta ol ĝi reale estis.
Tiurilate estis aprobita, far la Korteso, iu kvazaŭ kons-
titucio nomata «Foruo de la Hispanoj», en kiu oni ag-
noskis iujn personajn rajtojn. Samtempe oni malpliigis
iujn punojn pere de iu diskreta amnestio. La Foruo de
la Hispanoj estas reguliga teksto kiu skizas la rajtojn
kaj liberecojn de la gehispanoj samtempe ke oni list-
igas ankaŭ la devojn. Reale, ĝi estas retorika meĥa-
nismo ellaborita de aŭtoritata reĝimo normigante la raj-
tojn de civitanoj sen politikaj rajtoj, sub la kontrolo kaj
senlima aŭtoritato de ŝtatestro kiu estas devigita res-
pekti neniun leĝon kaj estas leĝe rajtigita proklami ĉiun
ajn leĝojn.
Ja, la fino de la Monda Milito vekis en la sferoj de la
hispana reĝimo la timon ke oni metu finon al la frank-
ismo pro ties kunlaborado kun la venkitaj faŝismoj. La
falo de la itala monarkio estis minaca signo de ebla
simila disvolviĝo de la aferoj en Hispanio. Kvankam la
itala Reĝo intecis manovri por savi sian dinastion rom-
pante kun la faŝismo kaj eĉ arestante Mussolini-n, li ne
kapablis eviti poste la ruinon de la monarkio en tiu
lando, unue per la decido de Mussolini, liberigita de la
germanoj, kaj poste per la dispono de la venkintaj
aliancanoj. En Hispanio la afero estus povinta disvolv-
iĝi simil-maniere, kaj se fine ne okazis tiele estis pro la
estiĝo de nova internacia situacio de streĉiĝo inter la
militaj venkintoj, inter la komunista Sovetunio kaj la
kapitalistaj potencoj, tio estas, la t. n. «Malvarma Mili-
to». La reĝimo de Franko, pro ties kontraŭ-komunista
karaktero povus fariĝi natura aliancano de la kapitalista
mondo preta kontraŭbatali la ekspansion de la komun-
ismo en la mondo.