36
Rilate al la disvolviĝo de la militaj operacioj, laŭ
la planoj de Generalo Mola, kelkaj kolonoj el la
ribelinta parto de la armeo devus marŝi destine al
Madrido. Tiu plano povis efektiviĝi nur partece
pro la fiasko de la ribelo en kelkaj gravaj urboj kaj
regionoj. La kolono gvidata de Mola mem ekde
Navaro troviĝis distance 100 kilometrojn de Ma-
drido jam la 22an de Julio, sed restis draste haltig-
itaj tie far la rezisto de la fortoj lojalaj al la Res-
publiko.
La kolono gvidata de Generalo Franko, post trans-
pasi la Ĝibraltaran Markolon nur en Septembro es-
tis alveninte al Talavero kaj poste dediĉiĝis al la
liberigo de la Alkazaro de Toledo kie estis sieĝita
Generalo Moscardó kun 1.700 personoj inter mi-
litistoj kaj geciviluloj. Nur en Novembro la trupoj
de Franko alvenis al la suda kaj ŭesta eksteraĵoj de
la hispana ĉefurbo, kie ankaŭ ili estis haltigitaj de
la rezisto de la madridanoj.
Alia kolono, veninta el Afri-
ko kaj transportita permare
eniris tra Galicio por starigi
koridoron ĝis la sieĝita urbo
Oviedo, kie rezistis Generalo
Aranda. Aliaj garnizonoj en
Asturio, kiel la kazerno Si-
mankas en Gijón, falis sub la
povo de la ruĝaj batalantoj.
Krom Asturio estis kun la
Respubliko ankaŭ Eŭskadio
kaj Kantabrio.
Alia kolono, ĉi-foje anarki-
ista, eliris el Katalunio desti-
ne al Aragono, kiu estis kon-
kerita de tiu forto. Sed tiu ko-
lono ne sukcesis eniri en la
provincajn ĉefurbojn Hŭesko
kaj Terŭelo. Fiaskis alia kataluna ekspedicio al la
Baleara insularo.
Fine de la jaro 1936 estis evidenta ke la komencaj
planoj de la ribelintoj ne plenumiĝis. Madrido, eĉ
post la retiriĝo de la registaro al Valencio, rezultis
nokonkerebla por la faŝista armeo. Defendis tiun
ĉefurbon du kapablaj militistoj, Generaloj Rojo
kaj Miaja, la rezoluteco de la madridaj gecivitanoj
kaj la internaciaj brigadistoj kiuj komencis alveni
al Hispanio en Oktobro por kontraŭbatali la faŝ-
ismon. Fakte, la ĉefurbo rezistis ĝis la fino de la
milito, do la ribelintoj devis ellabori alian militan
strategion.
Dume reorganiziĝis ambaŭ armeoj, la respublik-
ista kaj la faŝista, kaj la aŭtoritatoj de ambaŭ zonoj
pretiĝis profiti la ekonomiajn rimedojn de siaj res-
pektivaj teritorioj. Sufiĉe pliiĝis de tiam la kontro-
lo de la registaro de la Respubliko sur la diversaj
batalantaj grupoj de la Popola Fronto, kio plibon-
igis la efikon de la respublikistaj armeaj fortoj.
Do, fiaskis tri atakoj de Franko kontraŭ la defen-
daj linioj de Madrido. La sola faŝista venko en la
unuaj monatoj de 1937 estis la konkero de Mala-
go. Tie la anarkiista sindikato CNT estis batalante
kontraŭ la ceteraj fortoj de la Popola Fronto. Kiel
ni vidos poste, tiu interfrontiĝo ene de la respubli-
kistaj fortoj ne estis la sola tiutipa kazo dum la
civilmilito. Fakte, kelkfoje por la afero de la Res-
publiko la anarkiistoj estis tiel danĝeraj kiel la faŝ-
istoj mem. En la konkero de Malago intervenis,
helpe de la armeo de Queipo-de-Llano, italaj tru-
poj senditaj de la faŝista diktatoro Mussolini.
La trupo de Franko plu fiaskis en la bataloj ĉirkaŭ
Madrido, en Jaramo en Februaro kaj en Guadala-
jaro, antaŭ Generalo Enrique Líster, en Marto de
1937, spite al la helpo de italaj trupoj.
Ĉar rezultis evidente ke la
milito ne povus esti decidita
en tiu Madrida fronto, Franko
decidis kuncentrigi la forton
en la fronto de la nordo de
Hispanio. Dume pliintensiĝis
la helpo de la fremdaj faŝis-
moj al la hispana. Krom la
italoj, ankaŭ la germanoj de
A. Hitler kontribuis al la his-
pana milito ĉefe per armilaro:
aviadiloj, kanonoj… La de-
marŝoj kun la faŝistaj poten-
coj estis faritaj, rolante kiel
Ministro pri Eksteraj Aferoj,
Serrano Súñer, bofrato de
Franko. Tamen la potencoj
kiuj povus helpi la respubli-
kon interakordis ne interveni
en la hispanan konflikton timante ke tio akcelu
internacian konflikton kiu poste konkretiĝis en la
Dua MondMilito. La Respubliko devis altekoste
pagi la akiritan armilaron kaj por tion fari oni
translokigis la oron de la ŝtata banko al Rusio.
Ĉar ekde ĉi paĝoj ni kontemplas la hispanan his-
torion de vidpunkto de la konstituciismo en ĉi tiu
lando, decas ke ni pli atentu pri la politikaj eventoj
ol pri la militaj operacioj. Tiurilate ni devas regis-
tri ke kiam Franko entreprenis la atakojn kontraŭ
Madrido, t. e. ekde Oktobro de 1936, li estis jam
oficiale la ĉefa estro de la armeo batalanta kontraŭ
la Respubliko. Tiu funkcio estis esprimita per la
titolo de Generálisimo, en la hispana lingvo, kiun
ni povas esperantigi kiel Generalego aŭ Ĉefgene-
ralo. Sed en la tiamaj cirkonstancoj tiu titolo en-
portis ankaŭ la politikan estrecon de la reĝimo
tiam naskiĝanta. Fakte, li nomumis konsilantaron