30
La ĝenerala balotado de februaro de la jaro 1936 oka-
zis estante Registar-Prezidento Portela Valladares. Por
kompreni la rezulton de tiu balotado estas necese koni
la politikajn fortojn kiuj kontraŭfrontiĝis tiam.
Pri la Socialista Partio oni devas rimarkigi ke la alveno
de la Dua Respubliko alportis al ĝi grandan kreskon
dum malgranda tempodaǔro (1.041.000 aliĝintoj en
1932) fariĝinte la unua socipolitika forto en la lando.
La anarĥiista sindikato CNT havis 800.000 membrojn
fine de 1931. Unu el ĉiu kvar laboristoj estis senlabor-
ulo. Tio-ĉi eksplikas la tiaman radikaliĝon de la bazo
de la partioj kaj la sindikatoj. Tiu radikaliĝo okazigis,
interne de la Socialista Partio, la aperon de diversaj
tendencoj kiuj malsimilis inter si pri la grado je batal-
emo kaj kontraǔstaro al la kapitalisma sistemo. Bestei-
ro lideris la plej moderan el la tri sektoroj en kiuj di-
vidiĝis la partio. La aliaj du sektoroj estis gvidataj de
Prieto kaj Largo Caballero. Ĉi lasta, kvankam tre ŝanĝ-
iĝema, estis la plej radikala. Li tre klopodis la implik-
iĝon de la Socialista Partio en la Oktobra Revolucio de
1934. Ene de la plej radikala socialista sektoro elstaris
la junularo de la partio. Fakte, tiu junularo, subgvide de
Santiago Carrillo, entreprenis, en aprilo de la jaro 1936
sian unuiĝon kun la komunista junularo.
La anarkiista sindikato CNT daǔre havis tiam grandan
membraron sed, unuafoje en la historio, la membraro
de la socialista sindikato UGT estis pli granda, kaj kro-
me la nebatalema pozicio de la CNT dum la Oktobra
Revolucio (kun la escepto de Asturio) montris ke la
anarkiistoj perdis ankaŭ la socian liderecon de la revo-
lucia radikalismo. Krome konsiderinda parto el la
anarkiistaj aktivuloj, lideritaj de Andrés Nin, fariĝis
membroj de la tiam kreskanta Komunista Partio.
Ĝis tiam la komunista membraro estis sufiĉe mal-
granda kaj tre sektisma. Dum tuta jardeko, ekde la
fondiĝo de la partio en 1920 la KP penis superi tiun
karakteraĵon kaj estis nur sub la partia gvidantaro José
Díaz, Dolores Ibárruri…, kiu anstataŭis tiun de Bulle-
jos, kiam la komunista organizaĵo fariĝis sufiĉe alloga
por esti referaĵo de la maldekstra sektoro de la Soc-
partio. Ekde la somero de 1934 la komunistoj komen-
cis proponi sinceran politikon de paktoj kun aliaj or-
ganizaĵoj. En la jaro 1931 la Kompartio atingis nur
60.000 voĉdonojn kaj en 1933 estis jam 400.000 kaj
atingis unu deputiton. La kompleta unuiĝo de la partioj
Socialista kaj Komunista okazis nur en Katalunio.
Rilate al la dekstraraj politikaj fortoj, la influo de la
ekstrema dekstraro en Hispanio ĉiam estis forta, sed la
faŝista tipo estis ankoraŭ malgrava ĝis la komenciĝo de
la jaro 1936. La falangista partio, liderita de José Anto-
nio, filo de la diktatoro Miguel Primo-de-Rivera, havis
influon dum ĝiaj komencaj jaroj nur en la gestudentaj
medioj. Poste tiu partio ege kreskis ĉefe post sia
unuiĝo kun kelkaj aliaj similaj organizaĵoj. Tiu falang-
ista partio tre estis imitanta, ĉefe en la liturgiaj gestoj,
de la itala kaj germana faŝismoj sed kun ia katolika
komponaĵo pli akcentita. Oftis perfortaj incidentoj de
membroj de tiu partio kun maldekstruloj. En la balot-
ado de 1933 la falangista partio atingis du deputitojn.
En la hispana dekstraro estis ankaŭ monarkiismaj orga-
nizaĵoj. Krom la karlismo neniam tute malaperinta,
estis krome la partianoj de la borbona dinastio reĝinta
ĝis aprilo de 1931. La inklino al tiu politika pozicio es-
tis speciale forta inter la militistaro. Sed plejparto el la
fortoj de dekstraro daŭre estis enkadrigitaj, komence de
la jaro 1936, en la CEDA-koalicio.
Por kompletigi la kadron de la politika situacio en His-
panio kiam estis kunvokita nova ĝenerala balotado, oni
devas mencii ke Azaña aranĝis politikan formacion
“Respublikista Maldekstro” kun influo en burĝaj inte-
lektularaj sektoroj, kaj ke Martínez Barrio kreis similan
organizaĵon nomatan “Respublikista Unio” kies politi-
ka klientaro estis ĉefe devenintoj el la radikalista partio
elreviĝintaj de Lerroux pro ĉi ties kunlaborado kun la
CEDA. Kvankam ĉi lastaj du partioj estis sufiĉe similaj
estis inter ili granda diferenco en kio koncernas al la
preteco kunlabori kun la socialistoj. Ja, tiu kunlaborado
estis nepra por Azaña sed Martínez Barrio ne inklinis
al ĝi, eĉ se poste li cedis.
Menciendas ankaŭ ke Andrés Nin kaj ties komunistaj
eks-anarkiistaj sekvantoj, reage al la stalinismo de la
hispana Kompartio forlasis ĝin kaj fondis apartan,
trotskisman, rondon, nomatan POUM.
En grandaj publikaj mitingoj Azaña postulis la kun-
laboradon kun la socialistoj. Dume ankaŭ la komun-
istoj postuladis kunlaboradon de ĉiuj politikaj fortoj de
maldekstraro. Ene de la socialistaj vicoj, unue Prieto
kaj poste ankaŭ Largo Caballero akceptis tiutipan kun-
laboradon. Tiamaniere oni avancis al pribalota koalicio
kiu baldaŭ alprenis la nomon de “Popola Fronto”.
tiuj anarĥiistoj kiuj neniam estis voĉdinintaj, kom-
prenis la neceson apogi balote la maldekstraron kon-
traŭ la faŝismo kaj la CEDA. En la pribalota kampanjo
la Popola Fronto emfazis la neceson de la venko de
maldekstraro por efektivigi la liberigon de la arestitoj
okaze de la Revolucio de 1934. En tiaj cirkonstancoj la
31
Popola Fronto rezultis esti la plej taŭga ilo por atingi
pribalotan venkon, kvankam poste rezultus ne tiel
taŭga por plenumi la regadon. Tiu koalicio kapablis
unuigi fortojn tre heterogenajn ne malkovrante la rea-
lajn diferencojn de la komponaĵoj. Ja, ne okazis inter-
akordo inter partioj tiel malsimilaj kiel ties de Martínez
Barrio kaj la POUM, sed okazis ke la respublikistoj in-
terakordis kun la socialistoj kaj siavice ĉi tiuj faris la
samon kun la grupoj meldekstre de ili. Neniam ekzis-
tis, dum la balotkampanjo, lokaj komitatoj de la Popola
Fronto kiuj montrus nereversigeblan unuiĝon, kaj an-
kaŭ ne mitingoj en kiun oni puvus konstati la egajn di-
ferencojn inter, ekzemple, Nin kaj Azaña. La pribalota
programo rezultis esti katalogo de diferencoj inter la
respublikista kaj tiu pli maldekstra en tre esencaj aferoj
kiel la agrara reformo la publika ordo, sed, almenaŭ
kompare kun tio okazanta en la dekstraro ĝi estis vera
resumo de regadcelo, nur iomete pli progresista ol tiu
de la periodo 1931-1933. Azaña ne hezitis sin proklami
burĝulo, kaj foje li evitis la esprimon “Popola Fronto”
kaj preferis tiun pli ĝeneralan de “maldekstra koalicio”.
Laŭlonge de la balotkampanjo, la mal-
dekstraj kandidatoj, esceptante tiujn de
la sekvantoj de Largo Caballero, estis
sufiĉe moderaj kaj ŝajnis ke ili estis je la
defensivo kontraŭ la reakciularo. Eble ili
ne kredis je la ebleco atingi la balotan
venkon kiun ili fakte atigis. La rapida el-
laborado de la kandidataroj kaj la dis-
ciplino kun kiu ili estis akceptitaj evitis
la disiĝon de la maldekstrara voĉdonaro
kiu okazis en la dekstraro.
La situacio de ĉi tiu, ja, estis tre malsi-
mila. La sperto el la dua jarduo montris
al la diversaj fortoj enkadrigitaj en la
CEDA ke la diferencoj inter ili estis tre
gravaj. La ellaborado de iliaj kandidat-
aroj estis tre komplika. Gil Robles hezi-
tis inter alproksimiĝi al la fortoj de eks-
trema dekstraro aŭ tiuj pli moderaj. Fine li aranĝis
akordon kun la tiama Registrar-Prezidento, la centristo
Portela Valladares. Ellaborante la kandidatarojn ne
eblis kontentigi la monarkiistojn kaj la falangistojn.
La balota rezulto konstituis kompletan surprizon. Kon-
siderante la voĉdon-nombro, Hispanio aperis en fe-
bruaro de 1936 dividita en du tendencojn simile gran-
daj, sed la parlamenta rezulto ne respegulis tiun ekvili-
bron, sed asignis konfortan plimulton al la Popola
Fronto. Portela Valladares demisiis kiel Prezidento de
la Registaro ne atendante, kiel li devus, la malfermon
de la nova Parlamento. Por anstataŭi lin tuj estis nom-
umita Azaña, kiu, ĉi foje, havis pli da fidelaj parla-
mentanoj ol dum la unua jarduo.
Dum la balotado kaj en la procezo de asignado de
parlamentaj aktoj estis incidentoj kiuj rezultas mal-
facile kompreneblaj por la nuntempuloj. Oni devas
konsideri ke en tiu epoko ne ekzistis io simila al la
nuntempaj identkartoj por certigi la identecon de la
voĉdonantoj. En tiu balotado de 1936, same kiel en
ĉiuj antaŭaj, voĉdonis multaj mortintoj, kaj estis mal-
regulaĵoj anken la distribuo de la parlamentaj akre-
dit-dokumentoj. La kacikismo kaj ĉi ties metodoj estis
planto malfacile elradikigebla dum multe da tempo en
nia lando. Ĉi-foje, tio kaj la sekvaj disponoj de la reg-
istaro tro kontribuis venenigi la interrilatojn de la du
politikaj sektoroj en kiuj dividiĝis la hispana socio. La
registaro amnestiis la asturajn revoluciulojn de 1934
sed ne la militistojn kiuj eksterleĝe agadis perforte en
tiu okazo. La Prezidento de la Respubliko mem estis
alia viktimo de la sektismo de la regantoj de la Popola
Fronto. Alcalá Zamora konfliktis kun la registaro pro
iu afero ne tro grava. La gvidantoj de la Popola Fronto
povis pensi ke la Prezidento pretis kontraŭbatali ilin
kaj decidis elpostenigi lin. La uzita proceduro por tion
fari ŝajnas ne klare laŭkonstitucia. Multaj membroj de
la Popola Fronto ne aprobis tiun metodon sed ili faris
nenion por eviti ĝin. La ĉefa responsulo de tiu decido
estis Azaña, kiu anstataŭis Niceton kiel Prezidento. Tio
solvis neniun problemon sed tute male, malplibonigis
la politikan situacion de la lando. Iompostiom la publi-
ka ordo malboniĝis; abundis la perfortaj atencoj fare de
la plej ekstremistaj grupoj de la dekstr-
aro kaj maldeskstraro.
Kiel Prezidento de la registaro estis
elektita Casares Quiroga, amiko de Aza-
ña. Lia regad-etapo karakteriĝis pro ne-
kapablo alfronti la problemojn de la lan-
do, ĉefe tiu de la socia kunvivado. La
registaro decidis ŝanĝojn de armeaj es-
troj pri kies fideleco al la Respubliko ĝi
ne fidis, ekzemple, la Generalo Franko
estis destinita al la garnizono de Kanari-
insularo. La Kataluna aŭtonomeco estis
restarigita sed la priaŭtonomecaj postu-
loj –eĉ en regionoj kie antaŭe ne estis
tiutipaj zorgoj– preterpasis la kapablon
de la registaro –kaj de la sistemo
mem– plenumi ilin.
La etoso de socia interfrontiĝo kaj la
sento de danĝero de militista puĉo kontraŭ la Respubli-
ko generis ian militistigon de la politikaj organizaĵoj.
Ja, preskaŭ ĉiuj amasorganizaĵoj pretis krei militist-
ecajn taĉmentojn. La karlistoj, kun longa sperto en tia
agado, havis jam en 1932 proksimume 25.000 mem-
brojn enkadrigitajn en tiaj batalpretaj organizoj. La
komunistoj en 1936 havis preskaŭ 4.000 aktivulojn en
sia milico. Ankaŭ la socialistoj komencis organizi sian
milicon en 1932, kaj io simila okazis kun aliaj soci-
politikaj fortoj; anarkiistoj, falangistoj… Verdire, ĉiuj-
ĉi armitaj taĉmentoj havis kapablon nur por perturbi la
publikan ordon, ne por alfrontiĝi kontraŭ la armeo. Sed
la perturbado de la publika ordo fariĝis vera problemo
de socia kunvivado. La interfrontiĝo de la armitaj taĉ-
mentoj de la dekstraro kaj maldekstraro okazigis en la
unuaj monatoj de la regado de la Popola Fronto prok-
simume 350 mortigitojn, sufiĉe supera al la nombro de
200 mortigitoj okazinte en Italio antaŭ la alpreno de la
povo far Mussolini. Krome en la kazo de Hispanio oni
devas aldoni la antaŭajn politikajn viktimojn, tiujn de
la Revolucio de 1934 kaj ĉi ties sufokigo. Laŭ la
Manuel Azaña
32
pasado de la semajnoj la spiralo de la socia perforto
ŝajnis nehaltigebla. Krome la politikaj murdoj estis
akompanitaj de detruado, ĉu de preĝejoj en la kazo de
la maldekstrara perforto, de agrokulturaj maŝinoj de
okupitaj farmoj en la kazo de la faŝismaj atencoj.
Ja, la perforto estis efektivigita de ĉiuj politikaj ten-
dencoj. La amasoj de la Popola Fronto bruligadis preĝ-
ejojn kaj ĵurnalejojn kaj sidejojn de la dekstraro, dum
la falangistoj metis bombojn en sindikatajn ejojn kaj
intencis murdi elstarulojn kiel Jiménez-de-Asúa kaj
Ortega-y-Gasset. Estas malfacile determini kiu estis la
ĉe-fa kulpanto de tia perforto. Ĉiukaze ambaŭ perfortoj
atestis pri la nekapablo de la registaro meti efikan
solvon al ĝi. Estis ankaŭ kazoj de perforto blinda,
spontana, fare de ne organizitaj amasoj.
En tiu kunteksto okazis la malleĝigo de la Falange kaj
la aresto de ties lidero José-Antonio Primo-de-Rivera.
Okaze de iu eksterleĝa okupado de farmo fare de kam-
paranoj la Civila Gvardio okazigis dekunu mortigitojn.
Ĉiuj ĉi kazoj kontribuis pli kaj plu malbonigi la sociajn
interrilatojn en la lando. En la politika tereno estis
evoluo al la ekstremoj de ambaŭ flankoj. Multaj social-
istoj senpartiaj laboristoj aliĝis al la Komunista
Partio dum en la dekstraro la lidereco de Gil Robles
malfortiĝis favore al la pli agresema Calvo Sotelo.
Estis en monato Julio kiam okazis la eventoj kiuj pro-
vokis la komenciĝon de la civilmilito. Unue estis mur-
dita iu konata policisto de maldekstraro, la Leŭtenanto
Castillo, kaj poste, kiel reago estis murdita, far eks-
tremistaj maldekstruloj, la deputito Calvo Sotelo. Mal-
multajn tagojn poste, la 17an de Julio, okazis la ekribe-
lo de la armeaj trupoj en Maroko kaj sekvinttage mul-
taj militistaj garnizonoj en la landa territorio agis same.
Estis la komenciĝo de enlanda milito kiu meritas apar-
tan pritrakton, kiun ni faros per sekva ĉapitro. Sed ĉar
ĉi teksto estas prihistoria studo decas ke ni eltiru el ĝi
ian instruon. Ni entreprenis ĉi studon de vidpunkto de
la hispanaj konstitucioj, kaj ĝis nun nia raportado
montris nur la senĉesan malsukceson de la enradikiĝo
de la konstituciismo en Hispanio. Kiam ni alvenas al la
fiasko de la Dua Respubliko, konsiderante kion
multe influis en tiu procezo la tiama ekonomia krizo, ni
devas tamen substreki la fakton, sufiĉe konstatitan, ke
dum la preskaŭ unu jarcento kaj duono ĝis nun pri-
raportita, oni ne perceptis en la hispana socio la ekzis-
ton de konstituciisma kulturo. Tio estas, tiel por la su-
perregantaj klasoj kiel por la sociaj sektoroj kiuj celis
kontraŭstari la klasan superregadon, la konstitucioj,
kiam oni sukcesis starigi iun, ne estis konsideritaj kiel
respektindaj leĝaj kadroj por la kunvivado sed nur kiel
armiloj per kiuj damaĝi politikajn kaj/aǔ klasajn
kontraŭulojn, kun preteco uzi, senecese, verajn arm-
ilojn samcele, kontraŭ la teksto kaj la spirito de la
eventuale reganta konstitucio. En tia tereno malfacile
povas kreski kaj disvolviĝi la plantoj de la konstituci-
ismo kaj la demokratio.
Francisco Largo Caballero Indalecio Prieto Santiago Carrillo José Calvo Sotelo
José Díaz Dolores Ibárruri Andrés Nin José Antonio Primo de Rivera