27
Oni devas precizigi ke la anstataŭo de Azaña far Lerro-
ux estis okazinta jam antaŭ la balotado de novembro de
1933, konkrete, la 12an de septembro. La respondeculo
de la politika krizo estis la Prezidento de la Respubli-
ko, Niceto Alcalá Zamora kiu, laŭlonge de la revolucia
jarduo 1931-1933 malamikiĝis kun la registaro de Aza-
ña, kiun li konsideris tre influita de la Socialista Partio.
Do, la Prezidento, uzante la rajton kiun li havis laŭ la
Konstitucio, sed troigante en ties uzado, elektis Le-
rroux-n kiel novan registrar-prezidenton. Dum tiu mal-
longdaŭra etapo de Lerroux en tiu posteno li ne povis
multe ŝanĝi la faritan laboron de la revolucia jarduo.
Sed, kiel ni vidis en la antaŭa ĉapitro, en la hispana
socio estis maturiĝante la kondiĉoj por ebligi la reagon
de la desktremaj politikaj fortoj.
Iu malvenko de Lerroux en la Parlamento elektita en
1931 igis ke li ne povis prezidi la neeviteblan ĝenera-
lan balotadon. Anstataŭis lin en la prezidanteco de la
registaro Diego Martínez Barrio. Sed la rezulto de la
balotado de novembro de 1933 kreis novan politikan
situación. La dekstremaj partioj sukcesis unuiĝi en ko-
munan kandidataron, tiun de la CEDA, dum la respu-
blikistaj fortoj dividiĝis inter tiuj kiuj ne hezitis koali-
cii kun la socialistoj kaj tiuj, kiel Lerroux, kiuj preferis
koalicii kun la dekstraro. La programo de la dekstra
koalicio gvidata de Gil Robles enhavis proponojn pri
reformo de la Konstitucio kaj defendo de la ekonomiaj
interesoj de la ter-posedantoj.
Rezulte de la balotado de novembro 1933 la Prezidento
Alcalá Zamora troviĝis antaŭ ne-dezirita por li situacio.
La dekstraro atingis faktan venkon (53 procento el la
voĉdonoj). Sed plej grave estis ke la maldekstraro estis,
kiel dirite, dividita. Lerroux akceptis prezidi registaron
kun la apogo de la CEDA de Gil Robles. Krome la pri-
balota sistemo favorigis ĉi-lastan. En Parlamento kun
470 sidlokoj la unuigita dekstraro kontrolis du cent. Do
la oportunista Lerroux povis regadi nur kun la apogo
kaj konsento de la faŝistoida Gil Robles.
En aliaj cirkonstancoj eble la respublika reĝimo estus
atinginta ian stabilecon surbaze de la modera respu-
blikismo de la partio de Lerroux, sed kun la alta grado
je politika mobiliziĝo de Hispanio en la jardeko de
1930 kaj la amasigo de la ekzistantaj problemoj surpri-
zigas tio ke Lerroux sukcesis kunlabori dum tiom da
tempo kun iu politika grupo kiu reprezentis la malon
de ĉio kion signifis pasintece la maljuna estro de la ra-
dikalismo.
Ne estas facile difini kun precizeco la ideologian en-
havon de la CEDA. Iuj insistas pri ĝiaj faŝistaj aspek-
toj, aliaj difinas ĝin kiel konservativan naciismon. La
gvidantoj de la partio, ĝenerale, montris respekton pri
la respublikaj institucioj, almenaŭ publike, sed ĝi ĝuis
la apogon de ampleksaj monarkismaj sektoroj kaj de
plejparto el la klerikaro kaj la katolikaj amasoj. Ĉefe,
tiu partio estis la politika peranto de la posedantaj kla-
soj de la socio. Sed la faktoro kiu eksplikas la unuecon
de tiom da diversaj tendencoj estis la persono de Gil
Robles, la ĉefa lidero de la dekstrara koalicio. Li estis
deputito laŭ Salamanko kaj Ĉefinstruisto pri Politika
Rajto. Li sciis gvidi la dekstraran partion sed kelkfoje
kondutis kiel danĝerulo por la respublika reĝimo kaj
ofte eraris en sia interrilato kun la Prezidento de la
Respubliko. Jam dekomence la kunlaborado de radi-
kalistoj kaj cedistoj estis tre malfacila: ekde decembro
de 1933 kaj aprilo de 1934 estis kelkaj ministraj krizoj
kaj du malsamaj registaroj. La ĉefa protagonisto de tiu
etapo estis la malstabileco. Lerroux fiaskis en sia inten-
co alveni al interkordo kun la Eklezio. Estis redonitaj
al la nobelaro la posedaĵoj konfiskitaj dum la regadeta-
po de Azaña. Tamen Lerroux ne satigis la aspirojn de
28
la CEDA kaj dume la kontraŭdiroj de lia kunlaboro
kun tiu dekstrara koalicio okazigis la rompiĝon de lia
radikalista partio: Martínez Barrio estris la disidentojn
de la grupo de Lerroux. Krome estis ankaŭ malakordo
inter la CEDA-lideroj kaj la Prezidento Niceto. La
dekstrara koalicio volis plenumi ĝian balotan promeson
pri amnestio sed al Niceto AlcaZamora ne plaĉis la
revenon al la armeo de la ribelintoj de aŭgusto-1932.
La konflikto solviĝis favore al la CEDA kaj tio signifis
la finiĝon de la registaro de Lerroux. Lia anstataŭanto,
Ricardo Samper, estis respektita nek de la dekstraro
nek de la maldekstraro. La Socialista Partio, subgvide
de Largo Caballero, radikaliĝis kaj sin aplikis al la
radikaligo de la amasoj. Oni argumentadis pri la ekzist-
ado de “faŝista danĝero”, pri kiu ne interakordis ĉiuj
socialistaj lideroj, kiel, ekzemple, Besteiro.
Tamen al la Socialista Partio mankis revolucia kons-
piracia tradicio. Ĝia prepariĝo por la revolucia ribelo
estis publika, tute ne sekreta afero. Ĝia presorgano pre-
dikadis “malamon al la kriminala burĝaro” kaj dume
ĝiaj gvidantoj deklaradis ke la respublika demokratio
jam ne plu utilis al ili. Kaj dume la fakta prepariĝo por
la revolucia agado estis preskaŭ nula. Fakte, la social-
istoj nur paroladis pri revolucio anstataŭ organizi ĝin.
La registaro facile malkovris en Asturio arsenalo-ŝipon
destinita al la revoluciuloj. Kaj al la movado mankis
ankaŭ difinita plano aŭ programo.
Dume estiĝis iu grava konflikto inter la ŝtata aŭtoritato
kaj ties de la la Kataluna aŭtonomaĵo. La malakordo
komence havis nur administran, juran karakteron, sed
baldaŭ evoluis al politika interfrontiĝo de ambaŭ reg-
antaraj entoj. Kaj kvankam la rezulto ne tiel estis
grava, ankaŭ en Eŭskio estis priaŭtonomecaj problemoj
fine de 1933 kaj komence de 1934.
La CEDA, sen kies apogo la radikalista partio ne po-
vus regi, premis la registaron por ke ĝi ne estu fleks-
ebla en la konfliktoj kun la aŭtonomaj regionoj, ĉefe
Katalunio. Kaj fine Gil Robles provokis kroman regist-
aran krizon postulante partoprenon de la CEDA en la
regado. Tiu partopreno konkretiĝis en la eniro en la
registaron de tri ministroj de la dekstrara koalicio. Por
la maldekstraro tio ĉi estis kvazaŭ provoko. Prave, la
progresistaj fortoj timis ke la maniero aliri la dekstraro
al la kontrolo de la ŝtato sufiĉe similis al tiu de la faŝ-
ismo en Italio, Germanio, Aŭstrio… Tiu timo ekspli-
kas, eĉ se ne pravigas, la revolucian ribelon de social-
istoj, komunistoj kaj aliaj maldekstruloj kontraŭ la leĝ-
eco de la Respubliko.
En la unuaj tagoj de oktobro 1934 okazis serio da
eventoj mezvoje inter la barikadoj kaj la insurekcia
strikado. En plejparto el la lando estis nur striko en kiu
la partopreno ne estis kompleta. En Madrido okazis nur
iuj malgrandaj incidentoj far iuj amasoj al kiuj mankis
armiloj kaj sperto por ilin uzi. En Eŭskio la ministoj
kontroladis la zonon sed ili nur patroladis tra la teri-
torio dum la ŝtataj policaj fortoj provizore retiriĝis por
eviti alfrontiĝon kaj reveni poste, kiam la movado
estus finita.
La escepto estis konstituita de la gravaj okazintaĵoj en
Katalunio kaj Asturio. La Kataluna Prezidento Com-
panys, sukcedinto de Maciá, estis preterpasita de la plej
radikala katalunismo tiamaniere ke la situacio igis lin
konduti ŝajne ne kalkulinte la sekvon de sia agado. Li
proklamis ian “katalunan ŝtaton ene de la hispana fede-
racia respubliko”. La konfuzo estis totala kaj la manko
de armilaj rimedoj estis evidenta. Companys, kiu dir-
ante defendi la Respublikon faris proklamon klare kon-
traŭkonstitucian de federacia Respubliko, devis resti je
la defensivo, sen la apogo de la laborista maldekstr-
aro. Parto el la CNT-sindikato strikis kontraŭ la hisp-
ana registaro sed ne favore al la Kataluna Federacio,
kaj la oficiala CNT restis merĝene de la konflikto ne
helpante la ribelintojn. La Kataluna regantaro baldaŭ
devis kapitulaci antaŭ Generalo Batet kiu, estante res-
publikista militisto, ne dubis pri kie estas la leĝeco.
Estis nur en Asturio kie la okazaĵoj pli similis al tio kio
oni interpretas pri la termino “revolucio”. Nur en tiu
regiono ekzistis kompleta kunlaborado de ĉiuj mal-
dekstraj fortoj kaj kie oni prenis disponojn pri organiz-
ado de revolucia movado. La du ĉefaj sindikataj fortoj
UGT kaj CNT interakordis “por aboli la burĝan reĝi-
mon”. La revoluciuloj sukcesis konstitui 14 armil-
deponejojn kaj krome ili disponis je abunda dinamito.
Dank´al tio ili baldaŭ sukcesis kontroli la ministajn
terzonojn kaj lasante tuj sieĝitan la regionan ĉefurbon
Oviedon, kiu rezultis parte detruita en la sekvaj bataloj.
Kvankam oni ne efektivigis la okupadon de la urbo,
oni kalkulas ke la ribelintoj disponis je proksimume
tridek mil batalantoj, do estis necese sendi al Asturio
armeon je 18.000 soldatoj, parto el ili venintaj el la
milita zono de Maroko, kiuj realigis veran okupadon
de la provinco pere de serio da militistaj operacioj. Tiuj
operacioj estis efektivigitaj de kvar militistaj kolonoj,
tiu de Yagüe elŝipiĝis en Gijón, tiu de López Ochoa,
antaŭenmarŝis de la ŭesto, tiu de Solchaga el la easto
kaj tiu de Bosch-Balmes stariĝis en la sudo. Ĉiuj kvar
armeaj kolonoj dediĉiĝis al la submetigo de la ministoj
laŭ la gvidado kiun faris Generalo Franko (Francisco
Franco) ekde la plejsupera armea stabo en Madrido. La
rehavo de la kontrolo far la armeo postulis kelkajn
semajnojn da intensa kaj sanga batalado.
Iasence oni povas diri ke la revoluciaj eventoj antaŭ-
anoncis la civilmiliton: la apero de milicoj, la formiĝo
de lokaj komitatoj kiel supera politika aŭtoritato, la uz-
ado de la perforto, plejofte kontraŭklerikala, kaj iu
revolucia dispono, kiel la abolo de la mono realigita de
la anarkiistoj. La homaj viktimoj estis sufiĉe multe-
nombraj, mortis proksimume mil kvincent personoj,
kaj la perforto realigita de ĉiuj batalantoj kreis abismon
inter ambaŭ sektoroj de la hispana socio. Multaj
revoluciuloj estis enkarcerigitaj, sed krom tio, la
politikaj sekvoj ne estis tro gravaj por la maldekstraro,
la socialista kaj komunista partioj ne estis eksterleĝitaj,
male ol estis okazinte en Aŭstrio en similaj
cirkonstacoj, kaj la Ka-taluna aŭtonomec-statutaro estis
provizore ĉesigita sed ne abolita.
Sed rezulte de la revolucio estis gravaj konfliktoj en la
Parlamento dum la tempodaŭro inter oktobro de 1934
kaj la registrara krizo de aprilo de 1935. Estis konflik-
toj kaj interfrontiĝo kiuj kontribuis malfaciligi la kun-
29
laboradon inter la radikalista partio kaj la CEDA, kaj
samtempe provokis kontraŭdirojn kaj dividon inter la
malsamaj sektoroj de la dekstrara koalicio. Gil Robles
provokis novan registaran krizon en aprilo de 1935
celante pliigi sian povon. La okazo estis maloportuna.
Kiam Lerroux kaj la Prezidento de la Respubliko volis
amnestii la asturan socialistan
deputiton González Peña, kiu
estis mort-kondamnita pro ties
interveno en la Oktobra Revolu-
cio, Gil Robles ordonis al la
ministroj de la CEDA voĉdoni
kontraŭ tiu dispono kaj tia-
maniere provoki la registaran
krizon. Dum unu monato regis iu
ministraro kiu havis nur teknikan
signifon dum la du partioj de la
reganta koalicio pridiskutadis
novan formulon de interakordo.
Fine Lerroux formis novan reg-
istaron en kiu la partopreno de la
CEDA estis pli granda ol en
la antaŭa: kvin ministroj, inter
kiuj estis Gil Robles mem. Ta-
men kun tiu pligrandigita po-
vo la dekstraro ne sukcesis plen-
umi la du reformojn kiuj ĝi celis:
la konstitucia kaj la pribalota. Se
la maldekstraro estis malsukces-
inta intencante promocii ekster-
leĝan, revolucian solvon, la dek-
straro fiaskis en la laŭleĝa real-
igado de siaj politikaj postuloj.
Aliflanke kreiĝis ia abismo inter
la Gil Robles kaj la Prezidento
de la Respubliko, kiu pli kaj pli
estis timanta la plifortiĝon de la
povo de la lidero de la CEDA.
En la terenoj en kiuj la agado de
la nova registaro ne estis sterila
ĝi estis kontraŭsocia, kio ne kon-
tribuis plifortigi la simpation de
la amasoj al tiu regantaro. Grava
problemo de la socio daŭre estis
la alta grado je senlaboreco.
Al ĉiu-ĉi problemaro aldoniĝis la
eksplodo de administraj skan-
daloj de la radikalistoj. El nova
registara krizo, krome komplik-
ita pro la troa interveno de la
Prezidento de la Respubliko,
eliris nova regantaro gvidata de
Chapaprieta, ĝistiama ministro
pri Financoj. Tiu-ĉi nova reg-
istar-prezidento estiu nur homo
de la Prezidento, kiu trudis lian nomumon, sen ia ajn
apogo de iu el ambaŭ partioj de la koalicio. Tiom da
krizoj kaj la manko de fakta registara laboro estis
anoncante la finan kolapson de la koalicio radikalist-
cedista, sed la vera drono de tiu politika formulo venis
okaze de la publika ek-kono de la administra koruptado
de la radikalistoj. La unua skandalo okazis en oktobro
de 1935.Temis pri la afero de du fremdaj friponoj
(Strauss kaj Perl) kiuj, kun la apogo de influopovaj
radikalistoj, organizis iun tipon je trompa ruleto-ludo.
El la nomoj de tiuj du ekster-landanoj Strauss kaj
Perl formiĝis tiam en la hisp-
ana lingvo nova vorto, kiu restis
sufiĉe uzata ĝis la nuntempo,
estraperlo kun la signifo de
“trompo”, “fraŭdo”, “nigra mer-
kato”, “kaŝ-komerco”…
Al la malakordo inter ambaŭ
partioj de la reganta koalicio
aldoniĝis ankaŭ malakordo kaj
kvereloj interne de ambaŭ partioj
la radikalistoj kaj la CEDA.
Fine, en novembro de la jaro
1935 aperis nova kaj pli grava
kazo de administra koruptado de
la radikalistoj, kaj tio estis la
definitiva bato al la jam mortanta
koalicio radikalist-cedista. Cha-
paprieta devis demisii en decem-
bro de 1935. La nova krizo pre-
zentis la eblecon, ĝis tiam ne-
pensebla, ke Gil Robles fariĝu
registar-prezidento, sed tiu solvo
ne povis konkretiĝi pro la abso-
luta rifuzo de Alcalá Zamora,
Prezidento de la Respubliko, kiu
estis tute ne akordigebla kun la
lidero de la CEDA. Kiam Gil
Robles petis la povon por li mem
Alcalá Zamora troigante pluan-
foje en siaj konstitucia funkcioj
preferis elekti nekonatulon por
gvidi registaron. Ŝajnas ke la
lidero de la CEDA kontemplis
tiam la eblecon puĉi kontraŭ la
respublika leĝeco kaj tiucele li
konsultis kelkaj arme-estrojn.
Do, estris du sinsekvajn regist-
arojn, laŭ decido de la Prezi-
dento, Portela Valladares, kiu eĉ
ne estis parlamentano. Oni men-
dis al li krei kaj organizi centr-
isman politikan forton, sed tio
jam ne eblis en la tiama politika
situacio de la lando kaj oni devis
eksigi la Parlamenton kaj kun-
voki novan balotadon. La bilan-
co de tiu dua jarduo de la Respu-
bliko estis sterileco kaj mal-
stabileco. Pri la sterileco kulpis
la partioj de la reganta koalicio: radikalistoj kaj la
dekstraro, kaj pri la malstabileco kulpas, ĉefe, la opo-
zicio, la maldekstraro, kiu ribelinte kontraŭ la respubli-
ka leĝeco provizis pravigajn argumentojn al la reakci-
ularo kiun ĝi volis kontraŭstari.
Alejandro Lerroux
José María Gil Robles