25
religiaj ordenoj, al kiuj oni malpermesis la ofi-
cialan instruadon, kiu estis difinita kiel ŝtata rolo.
Laŭ la Konstitucia teksto, la riĉaĵoj devas esti sub-
metitaj al la intereso de la landa ekonomio kaj, se
necese, la ekspropriigoj estu farataj per pagado de
monkompenso. Oni nuligis la specialajn jurisdik-
ciojn, kiel la militistan kiun oni estis aplikante al
civiluloj ekde la jaro 1906, kaj oni pliampleksigis
la aplikadon de la ĵurio kadre de la leĝaro kiu
kulminis la politik-juran sistemon kun la novaĵo
de la Tribunalo de Konstituciaj Garantioj.
La Konstitucio deklaris ke la suvereneco estas po-
pola kaj ke ĉiuj ŝtataj povoj devenas el la popolo.
Oni proklamis la apartiĝon de la ŝtataj povoj kaj
oni precizigis ke la registaro devas ĝui la konfidon
de la Parlamento aŭ Korteso kaj de la Prezidento
de la Respubliko. Oni inkludis en la Konstitucian
tekston ampleksan ensemblon da bazaj rajtoj kaj
publikaj liberecoj, inter kiuj el-
staras la rajto al voĉdonado de
ĉiuj hispanaj civitanoj sende-
pende de la sekso kaj la civila
stato. Ĉi tio okazigis akran de-
batadon en la Parlamento. Oni
leĝigis ankaŭ la eksedziĝon kaj
la libereco pri opinio, kun-
veno, cirkulado, k. c.
La Konstitucio de 1931, de se-
kulara karaktero, starigis la li-
berecon pri kulto kaj samtem-
pe nuligis ĉiun ajn ŝtatan hel-
pon al la RomKatolika Eklezio
kaj dekretis la malaperon de
ĉiuj religiaj ordenoj kiuj postu-
lus promeson de obeo al iu
aŭtoritato krom la Respublika,
kaj establis laikan instruadon.
Alia el la grandaj novaĵoj en-
kondukitaj en la teksto de la
respublika Konstitucio estis la
afero de regionismaj postuloj, kreante iun statut-
aron pri aŭtonomiaj teritorioj kiu utilis kiel bazo
por tiu alia kiun oni establis en la jaro 1978. La
Tribunalo pri Konstituciaj Garantioj kompetentis
pri konfliktoj inter la centra ŝtato kaj la regantaj
organoj de la aŭtonomaj regionoj, la respondeco
de la aŭtoritatuloj kaj altranguloj, la zorgado pri la
indiduaj garantioj. La Konstitucia teksto atentis
ankaŭ pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj de
la gecivitanoj, samkiel pri la ebleco socialigi la
privatajn posedaĵon. La 44a artikolo tekstis: “La
tuta riĉaĵo de la lando, kiu ajn estu ĝia posed-
anto, estas submetita al la interesoj de la landa
ekonomio kaj rilatas al la subteno de la publikaj
devoj, akorde kun la Konstitucio kaj la leĝoj.
Ĉiutipa posedaĵo povos esti celo de deviga esk-
propriigo kaŭze de socia utilo aplikante konve-
nan monkompenson, escepte se dekretos alisence
iu leĝo aprobita de absoluta parlamenta plimulto.
Pere de samaj postuloj la propraĵo povos esti
sociigita”.
Male ol antaŭaj hispanaj Konstitucioj, ĉi tiu de
1931 disponis ke la Parlamento aŭ Korteso kon-
sistu el unu sola ĉambro, kies deputitoj estu
elektataj per universala, rekta kaj sekreta voĉ-
donado. Ĝi devus kunveni dum kvin monatoj ĉiu-
jare, kaj ili havus povon je leĝo-farado, kaj inter
ties roloj aŭ fukcioj estis tiu de la elektado de la
Prezidento de la Respubliko. Ĉi tiu, siaflanke,
havis povon por deklari militon, rajtigi la dekre-
tojn de la registaro, subskribi traktatojn, meti finon
al la parlamentaj sesioj kaj dissolvi la Parlamenton
ĝis dufoje.
La 9-an de decembro de 1931
la Korteso aprobis la Konstitu-
cion de la Respubliko. Post tio,
Azaña gvidis registaron form-
itan de koalicio de maldekstraj
burĝaj respublikanoj kaj socia-
listoj. La registaro entreprenis
leĝan laboron, kiun forte al-
fontris la tradiciaj fortoj ĝis
tiam regantaj en Hispanio. La
Katolika Eklezio kontraŭis la
novan laikan leĝaron, fiksitan
en la Konstitucio. La klopodoj
de reformo de la Armeo trovis
la oponon de granda sektoro de
la militistaro. En la jaro 1932
estis puĉo de Generalo José
Sanjurjo, kiu fiaskis. Fine de
1931 kaj komence de 1932
estis okazintaj en diversaj his-
panaj lokoj tumultoj kaj mortoj
inter policanoj kaj laboristoj.
La maniero laŭ kiu la regantaro traktis tiujn
eventojn malkontentigis Generalon Sanjurjon. Pro
tio li preparis kun kelkaj karlistoj kaj iuj armeaj
oficiroj, ribelon en Sevilo la 10a de aŭgusto de
1932. Ĝi sukcesis nur dekomence en Sevilo, sed
absolute fiaskis en Madrido kaj poste ankaŭ en la
andaluza ĉefurbo okaze de ĝenerala striko, pro tio
li rezignis kaj fuĝis al Portugalio, sed oni arestis
lin en Onubo kun sia filo. Li estis juĝita kaj kon-
damnita je morto, sed la respublika registaro ŝan-
ĝis la kondamnon al dumviva mallibero, sed fin-
fine li estis amnestiita en novembro de la jaro
1933 fare de la tiama dekstra registaro. Ĉiukaze
Sanjurjo ne povis reveni al la armeo kaj iris al
ekzilo al Portugalio.
Niceto Alcalá Zamora, unua Prezidento
de la Dua hispana Respubliko.