21
Antaŭ la fiasko de la diktaturo, la reĝo Alfonso la
13a volis reveni al la parlamenta reĝimo kaj nom-
umis registrar-Prezidento generalon Berenger-n
kun la tasko restarigi la Konstitucion de 1876 kaj
savi la monarkion, kiu restis tre endanĝerigita pro
ĝia koluzio kun la diktatoro. Temis pri politika
procezo tre malfacila: la transiro el diktaturo al
konstitucia normaleco sen la kunlaboro de tiuj kiuj
regadis ĝis nun kaj ankaŭ ne de la opozicio.
Dámaso Berenguer formis sian registaron kun
konservativaj politikistoj, pres-
tiĝaj personoj kaj personaj ami-
koj liaj. Kiam li anoncis sian
celon reveni al la konstitucia
leĝeco la teniĝo de la publika
opinio estis notinde favora.
Dum la unuaj monatoj de lia
regado malaperis la militistaj
konspiroj.
Sed la lanteco de la registara
agado igis pridubi la alvenon
de la normaleco. Laŭ la pasado
de la monatoj senĉese suferadis
damaĝon la popola konfido je
la regantaro. Tamen la plej gra-
va eraro de tiu registaro estis
ke Berenguer pretendis reveni
al la politikaj kutimoj ekzist-
intaj ĝis la puĉo de 1923, t. e. li
planis rekonstrui la kacikecan
sistemon kiun Primo-de-Rivera estis malmuntinta
kvankam kreis nenion por anstataŭigi ĝin. La hisp-
ana loĝantaro de la jaro 1930, ĉefe tiu de la urboj,
estis sufiĉe matura de politika vidpunkto por aspiri
al pli demokratiaj strukturoj ol ties de la 19a jar-
cento. Oni entreprenis la revenon al la konstitucio
de 1876 kun ties strukturoj de la liberalisma oli-
garkio. Tial, la registaro sin apogis sur la tradicia
politika korupteco de la rura medio, indiferenta
kaj pasiva, kiu ajn estus la reganto.
Ankaŭ rilate al la priekonomia politiko la Beren-
guera registaro teniĝis anakronisme. Dezirante la
registaro praktiki striktan kaj ortodoksan budĝetan
politikon, unu el ties ministroj fieris pri tio ke dum
lia mandato oni ne faris eĉ unusolan publikan la-
boraĵon, kio kontribuis pligrandigi la senlabor-
econ. La ĉefa celo de tiu registaro estis la restarigo
de la Konstitucio de 1876 kaj kunvoki ĝenaralan
balotadon por la urĝa konstituo de la Kortesoj.
Dume ĝi devis sin dediĉi al la detruado de granda
parto el la leĝaro de la diktaturo, restarigi la pro-
vincajn kaj la municipajn gvidorganojn kaj apliki
politikajn pun-pardonojn. Sed revenis la sociaj
konfliktoj, strikoj, atencoj, perforto.
Laŭ Berenguer mem, Hispanio faris kiel ĉampan-
botelo senkorkiĝata. La publika opinio ŝajne dor-
minta la pasintajn sep jarojn komencis ludi tre ak-
tivan rolon en la politika vivo. Al tio kontribuis la
malfacila ekonomia situacio
kiam oni komencis percepti la
sekvojn de la krizo de 1929,
dum en iuj andaluzaj provincoj
la pluv-manko generis senlabo-
recon kaj strikajn konfliktojn.
La forto de la respublikismo
pligrandiĝis per la kunlaborado
de gravaj intelektuloj, kiel Ma-
rañón, Ortega-y-Gasset, Pérez-
de-Ayala, Valle-Inclán, Azorín,
Unamuno, Machado… kaj par-
to el la Armeo: iu sektoro el la
junaj oficiroj estis influitaj de
ideoj de radikala maldekstraro,
ĉefe komunismaj.
La malnovaj partioj reaperis
kun iliaj anakronismaj progra-
moj. Sed, escepte la konserva-
tivaj frakcioj, pretaj reveni al la
normaleco, la ceteraj monarkiismaj grupoj konsi-
deris nuligita la Konstitucion de 1876 kaj pretiĝis
kontraŭbatali la registaron, postulante tujan kun-
venon de Konstituaj Kortesoj. Elstaris en tiu ten-
iĝo Sánchez Guerra, Romanones, García Prieto
kaj Melquides Álvarez. Pli aktiva estis la respu-
blikista opozicio. Niceto Alcalá-Zamora, liberal-
ista eksministro sin deklaris respublikanisto; aliĝis
al lia partio Miguel Maura, filo de la konservativa
lidero kaj aliaj transfuĝintoj de la monarkiismo.
En aŭgusto de 1930 oni subskribis la t. n. “Pakto
de San-Sabastián” inter ĉiuj respublikismaj opozi-
ciantoj: socialistoj, radikalistoj kaj maldekstraj ka-
talunistoj; la anarkista CNT ne partoprenis sed
tamen esprimis sian apogon. Ili interakodis meti
finon al la monarkio. Tiu pakto signifis la alian-
con inter la malnova kaj la nova respublikismo
samkiel ilia kunlaborado kun fortoj situitaj en la
Dámaso Berenguer