18
parto el la ĵurnaloj esprimis simpation kaj apogon.
Do, kun la kompliceco de la reĝo Alfonso kaj la
konsento de grandparto el la labor-mastraro, la
klerikaro, la armeo kaj la konservativaj fortoj,
Primo-de-Rivera estris iun Militistan Direktorion
kiu kuncentrigis ĉiujn ŝtatajn povojn (ekzekutiva,
ĵura ka leĝ-dona) ekskludante la profesiajn politik-
istojn. Fakte, la generalo sin deklaris unika minis-
tro, regante per dekreto-leĝoj, helpita aŭ konsilita
de la Militista Direktorio.
Li metis militistojn en la esencajn postenojn de la
Administracio (provincestroj, registrar-delegitoj
en la municipoj…) Malantaŭ
tiu regantaro troviĝis la sama
pov-bloko kiu regadis la lan-
don dum la reĝimo de la Res-
tariĝo, t. e. la oligarkio de ter-
posedantoj kaj industrio-mas-
troj. Sed, laŭŝajne la politiko
kiun tiu regantaro pretis apliki
estis inspirita en la regenerigaj
idealoj de la komenciĝo de la
jarcento por restarigi la ordon
kaj elradikigi la kacikecan in-
fluon el la politika vivo. Ko-
mence, eĉ la socialistoj rigar-
dis kun respekto la eksperi-
menton. Anarkiistoj kaj komu-
nistoj estis la solaj kiuj sin
oponis al la puĉo de Primo-de-
Rivera kaj kunvokis manifes-
taciojn kaj strikojn kontraŭ la
diktaturo, kio utilis al la Di-
rektorio por pravigi ilian mal-
leĝigon. Sed, ĝenerale, kvan-
kam formale inspirita en la faŝ-
isma modelo de Italio, la dikta-
turo de Primo-de-Rivera estis
pli modera kaj konservativa.
Krom malpermesi la sindika-
tojn kaj la strikojn, la Direkto-
rio rigore defendis la publikan
ordon. La regantaro de Primo-
de-Rivera rapide atingis grandan sukceson en kio
rilatas al la publika ordo. Tio estis notinda en la
urboj kun grandaj industriaj centroj kiel Barcelono
kaj Bilbao. Por atingi tiun celon, la diktatoro kreis
la t. n. somatenon, iu milico katalun-tipa formita
de volontuloj kaj apogita de la konservativaj mez-
klasoj por kontraŭbatali la sindikatismon, kaj eten-
dis ĝin al la tuta Hispanio por defendi la publikan
ordon. Jam dum la unua fazo de la diktatoreco
(inter 1923 kaj 1925), oni persekutis la anarki-
istojn (kies sindikato CNT iĝis kontraŭleĝa) kaj la
komunistojn.
En Hispanio estis Komunista Partio ekde la jaro
1920. Same kiel okazis dum tiuj jaroj en multaj
aliaj landoj, ankaŭ en nia lando naskiĝis komun-
istaj organizaĵoj subinflue de la prestiĝo de la par-
tio gvidinta la revolucion kiu venkis en Rusujo en
oktobro-novembro de 1917. Dum la jaroj de la
diktaturo de Primo-de-Rivera, la hispana Komun-
ista Partio estis nur malgranda kaj malgrava or-
ganizaĵo de aktivaj kaj konsciaj laboristoj, multaj
el ili devenintaj de la anarkiista CNT kaj aliaj el la
socialista partio.
La Direktorio de Primo-de-Rivera devis alfronti
ankaŭ la naciisman problemon.
La diktatoro fluktuis en konfu-
zo. Komence li estis inklina
sekvi politikon de malcentrali-
zado kaj prudenta aŭtonomio.
La Kataluna Federacio estis
komplete respektata dum iom
da tempo; sed fine ĝi estis nul-
igita, kun granda malkontento
de ties partianoj. Aliaj dispo-
noj malpli gravaj fine inter-
rompis la bonajn interrilatojn
de la Direktorio kaj la katalun-
ismo. Dum iuj moderaj naci-
istoj retiriĝis al pozicioj de
kultura kaj folklora ostracis-
mo, la ekzaltitaj naciistoj ama-
se transiris al la vicoj de la res-
publikanismo. Primo akuzis la
katalunajn naciistojn, tiel la
aŭtonomistojn kiel la separat-
istojn, je rompigo de la unueco
de Hispanio. Oni malpermesis
la administran sistemon de Ka-
talunio, t. e. la Katalunan Fe-
deracion, samkiel la flagon kaj
la himnon de tiu regiono, kaj
eĉ la tradician katalunan ron-
do-dancon (sardano). La kata-
luna lingvo restis forlimigita
en la privatan terenon. La re-
zulto de tiuj disponoj estis la pliradikaliĝo de la
katalunismo, aperante nova partio: Estat Catalá,
prezidita de Maciá. Ankaŭ oni ne respektis la nas-
kiĝantajn naciismojn de Galegio kaj Eŭskio. Estis
malpermesataj la aliaj lingvoj krom la hispana.
Alia dispono de la Direktorio estis la malpermes-
igo de la politikaj partioj. La nova reĝimo kreis en
la jaro 1924 sian propran politikan partion, la Pa-
triotisma Unio, kiu estis la sola permesata en la
lando kaj kiu estis subgvide de iu militisto. Tiu
aranĝo estis inspirita en la itala modelo de la faŝ-
ismo de Mussolini. Cetere, la Direktorio ankaŭ